Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte Verkistoj renkontiĝis ĉe Spomenka Štimec

Verkistoj renkontiĝis ĉe Spomenka Štimec

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-20 12:17
Kontribuintoj: Zlatko Tiŝljar
NUN
— filed under:

En la bieno de Spomenka Štimec en nordkroatia vilaĝo la 16-an de julio okazis renkontiĝo de esperantistaj verkistoj. Ĉefgastoj estis verkistoj Vinko Oŝlak, Gerrit Berveling, Eugeno de Zilah kaj Spomenka Štimec. La verkistoj parolis pri sia laboro kaj legis iom el siaj verkoj.

Ĉeestis la renkontiĝon pli ol 40 partoprenantoj, ĉefe el Kroatio. Paralele estis aranĝita ekspozicieto pri la komencoj de kroata E-movado, okaze de 80-jariĝo de E-societo en Varaĵdin. Josip Pleadin prezentis provversion de nova leksikono pri originalaj E-verkistoj. La renkontiĝon organizis Kroatia E-Ligo.
Agoj pri dokumento