Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Heming Welde Thorbjørnsen nova prezidanto de TEJO

Heming Welde Thorbjørnsen nova prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-12 10:37
Dum sia kunsido la 5-an de aŭgusto 2005 en Zakopane la komitato de TEJO elektis novan TEJO-Estraron por la venonta mandatperiodo (la jaroj 2005-2007). La Komitato per plejmulto de voĉoj akceptis la proponojn de la Elekta Komisiono.
La nova prezidanto de TEJO estas Heming Welde Thorbjørnsen. Valentina Sidorova estis elektita ĝenerala sekretario, Katja Ignatieva reelektiĝis kasisto. La ceteraj Estraranoj ekde nun estas François Hounsounou (kun la respondeckampoj Landa Agado kaj Afrika Agado), Chuck Smith (informado), Haris Subašić (eksteraj rilatoj) kaj David-Emil Wickström (kongresoj kaj aktivula Trejnado).

La komitato de TEJO akceptis VEJO-n (Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon) kiel la 44-an Landan Sekcion de TEJO. Al NEJO (Nepala Esperantista Junulara Organizaĵo) la TEJO-Komitato donis la statuson de Observanto, aŭskultinte kun intereso el la buŝo de Ajit JOSHI ĝian jarraporton, kiu atestas viglan aktivecon de la Nepala junulara movado. Oni esprimis esperon, ke dum la 62-a IJK jare 2006 en Sarajevo NEJO povos esti akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO.

[TEJO-aktuale]
arkivita en: