Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto

Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto

by Redakcio Laste modifita: 2005-02-09 15:44
— filed under:

Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas unu elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion "Elektitaj Artikoloj". Ĉi-semajne la plej enciklopedieca oni opiniis la artikolon pri Esperanto.

La komencon de la artikolo ankoraŭ dum kelkaj tagoj eblas vidi ĉe ru.wikipedia.org. La ruslingva Vikipedio lastatempe furoras en la rusa interreto, ĝia amplekso draste kreskis dum lasta duonjaro kaj atingis 11,5 mil artikoloj. Detala artikolo en la unua paĝo de la projekto tial atingas multajn novajn ruslingvajn legantojn, kiuj eble antaŭe ne aŭdis pri Esperanto.

[NUN]
Agoj pri dokumento