Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte Redaktoro de Libera Folio en radia intervjuo

Redaktoro de Libera Folio en radia intervjuo

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-15 22:30

La pola radio en sia esperantlingva programo disaŭdigis intervjuon kun la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. En la intervjuo li rakontis pri la estiĝo de Libera Folio kaj ĝia strebado sobre kaj kritike raporti pri aktualaj okazaĵoj en la Esperanto-movado.

La intervjuo kun Kalle Kniivilä estis disaŭdigita vendrede la 9-an de julio, kaj ĝi restos aŭdebla en la retejo de Radio Polonia ĝis la vespero de la 16-a de julio. Poste vi povos aŭskulti la 12-minutan elsendon en Retradio. Rektan ligon al la intervjuo en la arkivo de Retradio vi trovas jen.
Agoj pri dokumento