Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Feminisma iniciato kaperita de la Civito

Feminisma iniciato kaperita de la Civito

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-10-03 22:19
En La Chaux-de-Fonds, la ĉefsidejo de la Esperanta Civito, estis fondita nova organizaĵo kun la nomo "Feminisma Esperanta Movado". Al ĉiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj de la Civito, kaj la nova organizaĵo tuj en sia fonda kunsido petis aliĝon al la Civito. Libera Folio ne rajtis legi la statuton de la organizaĵo. "Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj", respondis Anna Lászay al nia peto.
Reage al la okazintaĵoj ĉirkaŭ la fondo de la nova organizaĵo, la du ĉefaj iniciatintoj de Feminisma Esperanto-Movado, la geedzoj Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser, anoncis sian eksiĝon el la fondita organizaĵo, kaj el la Esperanta Civito.

- Pro la nekompreneblaj okazaĵoj rilate la fondon de FEM mi nun finfine definitive forlasas tiun organizon, ĉar mi ne estas obeema servistino por iuj homoj, kiuj eĉ ne pretas respondi miajn plej simplajn demandojn. Laŭ mia opinio estas skandalo kiel FEM-respondeculoj je niaj simplaj demandoj reagas, anoncis Dorothea Kaiser en la retlisto Femino. La lasta guto por ŝi estis evidente la fakto, ke la ĉeestintoj de la fonda kunsido en La Chaux-de-Fonds rifuzis informi ŝin, kio efektive okazis en la kunsido.

- Ĝuste tion ni ne volis havi, ke  FEM fariĝu glorigilo de iu organizo. Ni sciis tre bone, kial ni celis sendependan organizon. Ke mi eĉ nun ne scias, ĉu mi estas membro de la komitato de FEM, rabas al mi la lastajn iluziojn pri tio, ĉu FEM estas sendependa aŭ ne. Por kio tiu sekretemo estu bona? Se ne por la Esperanto-Civito? ŝi miris en la diskut-listo Femino, kiun ŝi fondis.

Por la aliĝo de FEM al la Esperanta Civito argumentis Giorgio Silfer mem en la sama listo en junio. Laŭ li, la Civito ne postkuras inojn, sed la inoj postkuru la Civiton:

- Iuj povus preskau timi, ke FEM fariĝos terure forta lobio, kiu akiros amason da avantaĝoj el la Esperanta Civito, ĉar FEM nuntempe enhavas duonon de la Senato, kun virinoj el ĉiuj tri parlamentaj grupoj. Tial ne kredu ke la Civito postkuros FEM-on (ĝi postkuras ja neniun): devus esti FEM, kiu tuj kaptas la ŝancon, kaj petas la aliĝon al la Pakto, opiniis la ĉefa korifeo de la Pakto.

Efektive FEM tuj kaptis la "ŝancon", kvankam en la retlisto Femino oni forte argumentis kontraŭ la aliĝo de FEM al iu ajn organizaĵo.  Aliĝinta "establo" laŭ punkto 10 de la fonda dokumento ne plu rajtas forlasi la  Pakton sen aparta permeso de la Civito.

- La ekesto de FEM estas modelo por tio, kiel oni devas fondi organizon, se oni tute nedemokrate volas sekurigi la potencon antaŭ ol iu membro en la organizo povas reagi je io. Unue oni ŝajnigas kunlaboremon kun tiuj homoj, kiuj volas fari ion en la feminisma kampo, poste oni lerte izolas tiujn homojn per tio, ke oni flankenŝovas ilin iom post iom, opinias Hans Georg Kaiser.

La diskuto pri la fondo
de feminisma organizaĵo estis komencita jam printempe en la retlisto Femino, kiun fondis Dorothea Kaiser, kaj ŝi estis unu el la provizoraj kunordigantoj de la fondota asocio. Ŝi tamen ne povis ĉeesti la fondan kunsidon de la asocio, kaj tial estis facile por la ĉefaj civitanoj elekti aliajn, pli taŭgajn personojn por la gvidaj postenoj kaj zorgi, ke la nova organizaĵo tuj petu aliĝon en la Esperanta Civito - paŝo kiu sendube certigos, ke la plej multaj esperantistoj tre hezitos proksimiĝi al la nova organizaĵo.

- Oni disdonas fakte hejme en sia entrepreno la postenojn inter si, en la kazo de FEM inter la dungitoj en Ĉaŭdefono, poste oni sekurigas la plenan potencon pri la organoj (Femina) kaj poste, se ĉio tio estas farita, oni informos la membrojn pri tio, kio estas la organizo. Eĉ antaŭ ol iu membro povas diri ion, jam la "redakcio" (kiu komplete konsistas el obeeemaj civitanoj) decidas, kiuj informoj iru al la publiko kaj kiuj ne, komentas Hans-Georg Kaiser.

La ĉeestintoj rifuzis
komenti la okazintaĵojn alimaniere ol per "Heroldo Komunikas", gazetara komuniko de la Civito. La komuniko ne malkaŝas kiom da personoj ĉeestis la fondan kunsidon, sed inter la linioj eblas legi, ke ili estis malpli ol dek, eĉ se oni kalkulas ankaŭ la observantojn. La protokolo de la kunsido kaj aliaj informoj pri ĝi estis deklaritaj sekretaj.

- Ĉiuj FEM-anoj scias, ke la protokoloj estas konfidencaj, sekve ne cirkuligeblaj ekster la oficiala retlisto de FEM, deklaris Anna Lászay, kiu estis elektita unu el la tri komitatanoj de la nova organizaĵo. Lászay estas la redaktoro de Heroldo Komunikas, la reta dissendolisto tra kiu estas dissendataj la oficialaj informoj de la Esperanta Civito.

En Heroldo Komunikas Anna Lászay proponis sendi la statuton de la nova organizaĵo al ĉiuj interesiĝantoj. Al Libera Folio ŝi tamen ne volas sendi ĝin:

- Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj kaj sinceraj interesiĝantoj. Vi do estas en la lasta vico, ŝi respondis al ni.

La aliaj du komitatanoj krom Anna Lászay estas Alga Guernieri, kiu interalie funckiis kiel "matrikulisto" ĉe la Civito, kaj Marie-France Conde Rey, kiu estas unu el la  redaktoroj de Heroldo de Esperanto, revuo nuntempe plene regata de la Esperanta Civito. Kiel prezidanto de Feminisma Esperanto-Movado estis elektita ĝuste Marie-France Conde Rey.

La fonda kunsido de la nova civitana movado decidis ankaŭ pri eldonado de nova feminisma revuo kun la nomo Femina. Kiel redaktoro de la revuo estis elektita Agneta Emmanuelsson, same membro de la Esperanta Civito. Tamen ne estas klare, en kiu formo estos eldonata la revuo, kaj kiel ĝi estos financata.

Samtempe kun la fondo
de la nova civitana asocio, ankau UEA klopodas aktivigi sian Komisionon pri Virina Agado. Ekfunkciis la retlisto de la komisiono, kiu dum longa tempo dormis. Tamen ankoraŭ malmultas ĝiaj membroj.

Dum la Kultura Esperanto-Semajno de la Esperanta Civito en La Chaux-de-Fonds okazis ankaŭ festado de la nova nacia tago de Esperantio - ĝin oni celebris vespere en mardo, la 10-a de aŭgusto, per bankedo honore al la Tago de la Pakto.
arkivita en: ,
Elektito
Elektito diras:
2004-08-18 13:41
Unu idiotajxo sekvas la alian kaj aldonas al la detruo de la antauxa. Bone. Pli da tia agado de blindaj gvidantoj de la same blindaj postsekvantoj. Tiel sekvos ankoraux pli baldaux ol oni ecx povus diveni la tota memdetruigxo de ambaux. Ha ha ha ha. Bona amuzo:)
kallekn
kallekn diras:
2004-08-22 12:23
Estimata,

via raporto ĉirkau FEM estis inda. Ĉar mi ne povas kompreni kio okazis, kion oni volas fari sub la nomo de feminismo. Do, mi konstatas valoron de ekzisto kiel vi.

unu leganto - Viola Murasaki
kallekn
kallekn diras:
2004-08-26 22:19
(Citaĵo el la oficiala komuniko de la Esperanta Civito- HeKo n-ro 244)

S-ro Kalle Kniivilä aperigis en la retgazeto "Libera Folio", konata kiel neoficiala organo de la opozicio interna al UEA, artikolon kun mensogoj kaj eraroj pri FEM kaj pri la Esperanta Civito. Ni listigas la ĉefajn.

a) La titolo mem estas skandalisma mensogo: la Civito kaperis neniun organizon.
b) La nomo de la nova asocio estas Feminisma EsperantA Movado, kaj ne EsperantO-Movado.
c) La indiko pri Ĉaŭdefono kiel ĉefsidejo de la Esperanta Civito estas falsa: la Civito ne havas "ĉefsidejon".
d) La mencio pri la elektitaj komitatanoj de FEM ignoras la fakton ke ĉiuj kvin kandidatoj, pri kiuj okazis demokratia sekreta baloto, havas la Esperantan civitanecon -- do ĉiukaze, eĉ se Dorothea Kaiser estus elektita, nur civitaninoj sidus en la Komitato.
e) Ne estas vere ke oni "ne pretis respondi [ŝiajn] plej simplajn demandojn".
f) Ne estas vere ke "Marie-France Conde Rey ... de tempo al tempo funkciis kiel redaktoro de HdE": ŝi estas unu el la du ĉefaj redaktoroj.
g) Ne estas vere ke ĉeestis "Malpli ol dek [personoj] en la fonda kunsido..." -- cetere, ĉar la fondanta FEM-anaro konsistis el 23 aliĝintoj, kio malnormala se ĉeestus nur naŭ, ok aŭ ses?
h) "La protokolo de la kunsido kaj aliaj informoj pri ĝi estas deklaritaj sekretaj", skribas Kniivilae. La protokoloj estas internaj dokumentoj: ili atingis la koncernatojn inter la 16a kaj 17a de aŭgusto 2004, nome ene de unu semajno post la kunvenoj (fonda Asembleo kaj redakcio de "Femina"). Kniivilae ne estas FEM-ano, sekve ne rajtas ricevi internajn dokumentojn.

Al gec-anoj Kaiser estas krome atribuitaj asertoj, kiuj ankaŭ ne respondas al la vero. Sed pri tio ili estos aparte demandataj de la FEM-Komitato.

Indas mencii, ke en junio 2004 c-ino Dorothea Kaiser rifuzis intervjuon al s-ro Kniivilae pro lia evidenta intenco nur krei skandalon kaj noci al la fondota FEM kaj al la Esperanta Civito. Pri tio ni estis informitaj nur post la fakto.

Efektive la tuta artikolo de Kalle Kniivilae estas ne rekta intervjuo, sed mistifika plukado el la diskutlisto "Femino". Eble la plej bona sintezo pri la artikolo mem de s-ro Kniivilae estas ĝuste ies komentario post lia artikolo: "unu idiotaĵo sekvas la alia".

En UEA-medio pluraj konsideras s-ron Kniivilae nur skandalgazetisto. La supre aludita artikolo plene pravigas ilin.

Subskribas: Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM

kallekn
kallekn diras:
2004-08-29 23:22
Tiu ĉi estas nek la unua nek la sola kapero fare de la elpensinto de "Civito", Valerio Ari, kiu kaŝiĝas sub diversaj kromnomoj, falsaj nomoj kaj nomoj de komplezemaj konatoj.

Alia ekzemplo estas la kapero kaj posta pirata eldono por personaj celoj, ek de 1997, de la tiam sendependa gazeto "Heroldo de Esperanto", perfidante la lastan volon de la antaŭa redaktorino kaj la kondiĉojn por la senpaga ricevo de la gazeto. Arkivaj dokumentoj pri tio de mi riceveblaj.

G. C. Fighiera
giancarlo.fighiera@libero.it
Peter
Peter diras:
2005-04-23 17:34
"Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj kaj sinceraj interesiĝantoj. Vi do estas en la lasta vico, ŝi respondis al ni."

Estimata samideano,

rememorante pri la unua "nedezirata persono" kiun antaux kelkaj jaroj aprobis la Civito - versxajne bedauxrante la maleblon, lasi koncernan sxtampon en la pasporto de la honorigito - mi gratulas elkore pro la same al Vi montrata honoro. Konsideru Vin esti en tre bona socio kaj bonvolu nepre dauxrigi Vian skandaleman servon al la esperantistoj!

Peter