Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Kajto ricevis prestiĝan premion

Kajto ricevis prestiĝan premion

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-27 15:01
La estraro de la Germana FAME-Fondaĵo ĉi-jare aljuĝis sian 9-an kulturpremion al la konata muziukgrupo Kajto. Tiel la unuan fojon muzikartistoj ricevas la premion kiu valoras 5.000 eŭrojn.
La ĝisnunaj premiitoj estas: Kultura Centro Esperantista/C.D.E.L.I., Ito Kanzi (Ludovikito), Richard Schulz /Bruno Vogelmann, Heroldo de Esperanto, Spomenka Štimec, Marjorie Boulton, William Auld kaj la aŭtoroj de Adoru, la pastroj A.Burkhardt, B. Eichkorn kaj A. Kronenberger.
La kvar kanzonistoj de Kajto ricevas la premion pro siaj atingoj "kiel sukcesaj ambasadoroj de la Esperanto-kulturo en kaj ekster Esperantujo". La premitransdono okazos oktobre en la urba biblioteko de la sudgermana urbeto Aalen en ĉeesto de la urbestro, estrarano de la sponsora banko, invititaj gastoj kaj la loka gazetaro.