Esperantomobilo fermita
by
Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-05-31 12:16
Chuck Smith rezignis pri sia projekto "Esperantomobilo", kies celo estis aĉeti aŭton kaj ĉirkaŭveturi per ĝi, disvastigante Esperanton. "La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la mono mankis", komentas Chuck Smith.
Chuck Smith, kiu estas kandidato
por komitataneco B de UEA, nun planas starigi Esperanto-centron
en Bostono kiel parton de la ĉeno de komercaj E-centroj kiuj laŭ li
disvastiĝas en la mondo. Pli pri la nun fermita projekto oni povas legi en ĝia retejo.

