Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte Esperanta diservo ĉesigita post 93 jaroj

Esperanta diservo ĉesigita post 93 jaroj

by Redakcio Laste modifita: 2005-07-23 19:12

Post preskau 93 jaroj, la kristana rondo, kiu okazigas la ĉiumonatajn diservojn en Esperanto en Londono, decidis ripozigi la aranĝon ekde julio.

La diservojn fondis jam en oktobro 1912 Montagu Butler, kies himnaron oni ĝis nun uzis. La 13-an de oktobro 2002 en la metodista preĝejo en la strato Hinde oni solenis la 90-jaran jubileon de la Esperantlingva diservo. Ĝis nun la solaj interrompoj de tiu tradicio okazis dum la du mond-militoj. Ne estas konate, kiam oni denove aranĝos esperantlingvan diservon en Londono.
Agoj pri dokumento