Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Berlina Esperanto-domo rekonstruota

Berlina Esperanto-domo rekonstruota

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 21:29
La Berlina Esperanto-domo, kiu estis grave difektita en septembro en granda incendio, estos rekonstruita. Jam fine de decembro la oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj la kvin loĝejoj en la domo estos denove uzeblaj, se ĉio iros laŭ la planoj.

Johann Pachter, la posedanto de la domo, komisiis inĝenieran oficejon pri la teknikaj planistaj laboroj. Krome Peter Kühnel, esperantisto kaj konstru-inĝeniero, transprenis la taskon de konsilanto kaj kunordiganto de la laboroj. Ili planas, ke la Berlina Oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj la kvin loĝejoj estos denove uzeblaj fine de decembro 2005. Necesas prokrasti la renovigon de la korta domo.

Ĉar la ĉefdomo bezonas tute novan tegmenton, oni pripensas pligrandigi la uzeblan spacon en la tegmenta etaĝo per pli alta kaj malpli klinita tegmento kaj/aŭ grandaj tegmento-fenestroj, se tion permesos la urbaj aŭtoritatoj. Tiel oni gajnus multe da spaco: por la Germana Esperanto-Arkivo, por la Espoteko, por kunvenejo kaj por pasportserva ĉambro. La domo laŭplane havu kvar plenajn etaĝojn: teretaĝon, du pliajn etaĝojn kaj la subtegmentan etaĝon. La subtegmenta etaĝo laŭplane devus esti preta meze de 2006.

(Laŭ Berlina Esperanto-Informilo, Ret-info)

arkivita en: