Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte IJK 2005 okazos en Pollando
Agoj pri dokumento

IJK 2005 okazos en Pollando

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-15 23:02

En sia lasta ret-estrarkunsido la TEJO-estraro decidis akcepti la proponon de la polaj junaj esperantistoj inviti la IJK-on al Pollando en 2005.

Fine de la pasinta jaro, kvazaŭ nome de tiam ankoraŭ ekzistanta nur sur la papero Pola E- Junularo, Varsovia Vento sendis proponon inviti Internacian Junularan Kongreson en Pollandon, al Zakopane. Junularo Esperantista Brita havis konkurantan proponon, sed post ioma pripensado la estraro de TEJO decidis, ke Pollando havas pli da avantaĝoj: granda organiza teamo, proksimeco al la UK (kiu okazos en Litovio), malgrandaj kostoj, ktp. Tiamanere estis farita decido, ke IJK 2005 okazu en Pollando kaj JEB provu pripensi eblecon okazigi la aranĝon en la jaro 2006. (Laŭ Varsovia Vento, TEJO-aktuale)

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: