Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte Sveda koruso kantos esperante

Sveda koruso kantos esperante

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-12 21:28

Nova infankoruso 'Monda Infankoruso' en Västerås, Svedio, kantos ankaŭ en Esperanto la 8an de majo dum la Tago de la Infano. Kiel la unua fremdlingva kanto estis elektitita 'Iomete da suno' kiu estas versio de la Germana 'Ein bisschen Frieden' de 1982. La gvidanto intencas, se eblas, krei repertuaron de kantoj en diversaj lingvoj depende de la partoprenantaj infanoj. Nun ĝi ĉefe enhavas svedajn kantojn. Kanto en Esperanto estas bona eniro al aliaj lingvoj. (NUN)
Agoj pri dokumento