Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Kurte
Agoj pri dokumento

Kurte

Supren unu nivelon

Ĉi tie aperas mallongaj aktualaĵoj. Pli detalaj versioj povas poste aperi en aliaj sekcioj.

Kajto ricevis prestiĝan premion

by Kalle Kniivilä — 2004-04-27 14:01

La estraro de la Germana FAME-Fondaĵo ĉi-jare aljuĝis sian 9-an kulturpremion al la konata muziukgrupo Kajto. Tiel la unuan fojon muzikartistoj ricevas la premion kiu valoras 5.000 eŭrojn.

Legu pli...

Mandrak plu prezidos PEA

by Kalle Kniivilä — 2004-04-12 21:14

En Lodzo la 27-an kaj 28-an de marto okazis la landa Kunveno de Delegitoj de Pola Esperanto-Asocio. Al Lodzo alvenis 22 delegitoj de PEA. Krom delegitoj partoprenis ankaŭ 28 gastoj. Delegitoj krom la pritakso de la pasinta 3-jara funkciado de PEA kaj ĝia estraro proponis novajn taskojn kiujn la novelektita Ĉefa Estraro devus solvi en sia laboro. Polan Esperanto-Asocion daŭre prezidos Stanislaw Mandrak.

Legu pli...

Lasta prepar-seminario por la IJK

by Kalle Kniivilä — 2004-05-06 08:23

La lasta preparseminario por la jubilea IJK (10-17 jul 2004) finiĝis la 3an de majo en la estonta IJKejo en Kovrov, Rusio. La partoprenantoj kontrolis la staton de ĉiuj ejoj kaj finkompilis la programon. La sekva vizito de organizantoj al la ripozejo 'Berjozka' okazos nur 1 semajnon antaŭ la IJK-60, kiam oni kontrolos realigon de ĉiuj interkonsentoj inter la LKK kaj estraro de 'Berjozka'.

Legu pli...

IJK 2005 okazos en Pollando

by Kalle Kniivilä — 2004-04-15 22:02

En sia lasta ret-estrarkunsido la TEJO-estraro decidis akcepti la proponon de la polaj junaj esperantistoj inviti la IJK-on al Pollando en 2005.

Legu pli...

Verkistoj renkontiĝis ĉe Spomenka Štimec

by Kalle Kniivilä — 2004-07-20 12:17

En la bieno de Spomenka Štimec en nordkroatia vilaĝo la 16-an de julio okazis renkontiĝo de esperantistaj verkistoj. Ĉefgastoj estis verkistoj Vinko Oŝlak, Gerrit Berveling, Eugeno de Zilah kaj Spomenka Štimec. La verkistoj parolis pri sia laboro kaj legis iom el siaj verkoj.

Legu pli...

Sveda estraro juniĝis

by Kalle Kniivilä — 2004-05-25 10:55

Sveda Esperanto-Federacio, kiu kongresis fine de majo en la Esperanto-domo en Lesjöfors, draste malaltigis la mezuman aĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estararanoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estaranoj estas Sjoerd Bosga, antaŭa prezidanto de TEJO, Katja Ignatjeva, daŭre en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson, pli frue estrarano de SEJU, organizo de la junaj svedaj esperantistoj. Franko Luin estis reelektita kiel prezidanto.(NUN)

Legu pli...

Svedaj esperantistoj kontaktos EU-parlamentanojn

by Kalle Kniivilä — 2004-06-22 21:35

Sveda Esperanto-Federacio decidis starigi laborgrupon por daŭra informado al la svedaj EU-parlamentanoj. En sia ĵusa kunsido la estraro de SEF ankaŭ decidis modernigi la retpaĝojn ĉe www.esperanto.se, kaj esplori, ĉu oni fermu la Esperanto-Centron en Stokholmo por ŝpari monon.

Legu pli...

Libro pri infana balotrajto aperos esperante

by Kalle Kniivilä — 2004-06-06 16:40

La 28an de majo en la peterburga Domo de Ĵurnalistoj okazis prezento de la nova libro de sociologo Leo Semaŝko (Rusio) kaj Marta Devit (Usono). La 72-paĝa libro nomiĝas "Infana voĉdonrajto - ŝlosilo por solvi problemojn de la infanaĝo". La prezento estis dediĉita al la internacia tago de infan-protektado (1 jun). La libro baldaŭ aperos ankaŭ en Esperanto.

Legu pli...

Redaktoro de Libera Folio en radia intervjuo

by Kalle Kniivilä — 2004-07-15 21:30

La pola radio en sia esperantlingva programo disaŭdigis intervjuon kun la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. En la intervjuo li rakontis pri la estiĝo de Libera Folio kaj ĝia strebado sobre kaj kritike raporti pri aktualaj okazaĵoj en la Esperanto-movado.

Legu pli...

Feminisma iniciato kaperita de la Civito

En La Chaux-de-Fonds, la ĉefsidejo de la Esperanta Civito, estis fondita nova organizaĵo kun la nomo "Feminisma Esperanta Movado". Al ĉiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj de la Civito, kaj la nova organizaĵo tuj en sia fonda kunsido petis aliĝon al la Civito. Libera Folio ne rajtis legi la statuton de la organizaĵo. "Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj", respondis Anna Lászay al nia peto.

Legu pli...

Esperantomobilo fermita

by Kalle Kniivilä — 2004-05-31 11:16

Chuck Smith rezignis pri sia projekto "Esperantomobilo", kies celo estis aĉeti aŭton kaj ĉirkaŭveturi per ĝi, disvastigante Esperanton. "La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la mono mankis", komentas Chuck Smith.

Legu pli...

La Jarlibro estas presata

by Kalle Kniivilä — 2004-06-25 12:21

La Jarlibro de UEA nun estas presata en Slovakio, kaj laŭ informoj el la Centra Oficejo ĝi atingos multajn membrojn antaŭ la Universala Kongreso en Pekino.

Legu pli...

Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon

by Kalle Kniivilä — 2004-08-26 20:59

Dum unu semajno ne estis atingebla la retejo de UEA en la adreso www.uea.org. Same ne atingeblis retpoŝtaj adresoj, kiuj finiĝas je uea.org. Post esploro evidentiĝis, ke kulpis komputila viruso kiu trafis la komputilon de TEJO

Legu pli...

Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio

by Kalle Kniivilä — 2005-01-07 16:09

La populareco de Libera Folio daŭre kreskas. Dum decembro nia retejo ricevis rekordan kvanton da vizitoj, preskaŭ 6.800. Dum decembro ni atingis ankaŭ la plej altan ĝisnunan kvanton de vizitoj en unu tago, 433. Tamen la kvanto de legitaj paĝoj ne multe altiĝis, do kredeble temas grandparte pri la samaj legantoj kiuj vizitas nin pli ofte.

Legu pli...

TEJO ne nuligas sian oficialan gazeton

by Kalle Kniivilä — 2004-07-28 07:55

En intervjuo ĵus aperinta en la oficiala gazeto de UEA, la prezidanto de TEJO Bertrand Hugon diris, ke la oficiala gazeto de TEJO ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo kaj iĝos kvarpaĝa informletero, dissendota kun la revuo Kontakto. Tamen laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de TEJO, tiu informo estas tre malaktuala kaj ne plu validas. Laŭ li, TEJO tutmonde pluvivos, sed iĝas malpli skandalema.

Legu pli...

Štimec en la kroatia Ministrejo pri eksterlandaj aferoj

by Kalle Kniivilä — 2004-10-23 17:11

La konata esperantista aŭtoro Spomenka Štimec la 22-an de oktobro estis akceptita en la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj de Kroatio en la fako kulturo. Ŝi prezentis kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Akceptis ŝin konsilanto Zdenka Weber kiu gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kampo kultura.

Legu pli...

334 ĉeestis japanan kongreson

by Kalle Kniivilä — 2004-10-26 13:44

Dimanĉe en Inuyama proksime de Nagoya en Japanio finiĝis la 91-a Japana Esperanto-Kongreso. Estis 457 aliĝintoj, el kiuj 123 laŭ la japana terminologio estis "moralaj aliĝintoj", alivorte ili pagis kotizon, sed ne ĉeestis la kongreson.

Legu pli...

Retaj problemoj ĉe Libera Folio

by Kalle Kniivilä — 2004-08-26 21:01

Ni bedaŭras, ke dum mardo kaj ĵaŭdo Libera Folio ne estis atingebla dum pluraj horoj. La unua eraro okazis pro teknika problemo en la ĉefa servilo, kie situas la datenaro de nia bulteno. La dua malŝalto estis planita.

Legu pli...

Sukcesa Malferma tago en la Centra Oficejo

by Kalle Kniivilä — 2004-12-01 14:55

Proksimume 150 vizitantojn el 18 landoj allogis la aŭtuna Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 27-an de novembro. Jam dum dek jaroj oni regule aranĝas du malfermajn tagojn jare. Ĉi-foje la programo estis aparte ampleksa, kaj ankaŭ la vendoj de la libroservo estis rekordaj. La libroservo enkasigis entute 5262 eŭrojn.

Legu pli...

HeKo plu draŝas Liberan Folion

by Kalle Kniivilä — 2008-04-11 11:37

[Novembro 2004] Kiel atendite, la oficiala komuniko de la Esperanta Civito ne malrapidis ĵeti koton sur Liberan Folion post la publikigo de nia artikolo pri la fondo de Feminisma Esperanta Movado, kiu tuj je sia naskiĝo aliĝis al la Civito. Duan sitelon da koto ricevis jam la redaktoro mem, post la publikigo de nova artikolo. En la freŝa komuniko oni ankaŭ instrukcias al FEM, kion praktike signifu "persona non grata".

Legu pli...

Corsetti petas ĉiujn helpi la viktimojn de la cunamo

by Kalle Kniivilä — 2004-12-30 14:22

Kredeble pli ol 100.000 homoj pereis kiel viktimoj de granda submara tertremo okazinta sub la Hinda oceano. La tertremo estis la plej forta dum pluraj jardekoj, kaj la kvanto de suferintoj estas senprecedenca. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, alvokas ĉiujn esperantistojn helpi la viktimojn laŭ sia kapablo. Ĝis nun ne estas informoj pri esperantistaj viktimoj.

Legu pli...

Vjetnama registaro honoras esperantiston

by Kalle Kniivilä — 2004-10-07 10:07

La prezidanto de la Japana Pacdefenda Esperanta Asocio (JPEA), Hideo Kumaki, ricevis la amikecan medalon de la vjetnama ŝtato pro duonjarcento de kontribuoj al amikeco inter la japana kaj vjetnama popoloj.

Legu pli...

Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio

by Kalle Kniivilä — 2004-11-02 14:05

Jam cent mil paĝoj estis legitaj en la retejo de Libera Folio post la lanĉo de la nova retejo meze de aprilo 2004. Dum ses kaj duona monatoj, ĝis la fino de oktobro, Libera Folio ricevis entute 27.500 vizitojn, kaj ĉiu vizitanto legis mezume 3,6 paĝojn. Ĉar la plej multaj vizitantoj komencas de la ĉefa paĝo, oni povas konstati ke vizitantoj kutimas legi mezume du aŭ tri artikolojn.

Legu pli...

Ĵurnalista asocio renaskiĝas?

by Kalle Kniivilä — 2004-12-21 11:31

Antaŭ unu jaro estis malfondita Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Tiam el la iamaj 130 membroj restis nur 30. Nun kelkaj eksmembroj kaj aliaj interesitoj iniciatis refondon de la asocio.

Legu pli...

HeKo n-ro 257

by Kalle Kniivilä — 2005-01-07 12:27

Ni publikigas la plenan tekston de HeKo n-ro 257. Ni pli volonte farus ligon al la retejo de la Civito, kie oni povus atendi vidi la oficialajn komunikojn. Tamen tiu retejo jam longa tempo ne plu estas ĝisdatigata. Ni konservas la originalan literumon de la komuniko, ĉar la uzo de la fundamenta h-alfabeto laŭ la teksto havas gravan ideologian signifon por la sendinto.

Legu pli...

Corsetti faris viziton al Unesko

by Redakcio — 2005-02-01 11:54

La prezidanto de UEA Renato Corsetti faris laborviziton al la sidejo de Unesko en Parizo la 26-an de januaro. Dum la vizito akompanis lin estrarano Claude Nourmont kaj s-ino Renée Triolle, kiu estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko. Dum la renkontiĝoj kun funkciuloj de Unesko precipan atenton ricevis la kunlaboro de Unesko kaj UEA por la programo de la kulturo de paco.

Legu pli...

La Civito kritikas malĝustan solidarecon kun suferintoj

by Kalle Kniivilä — 2005-01-06 22:15

En sia lasta oficiala komuniko en 2004 la Esperanta Civito kaptas la okazon kritiki la alvokojn de Renato Corsetti (UEA) kaj Radojica Petrović (ILEI) pro malĝuste esprimita solidareco kun la viktimoj de la katastrofego en suda Azio. Nur la reprezentanto de la Civito montris ekzemplon de ĝusta solidareco, opinias la anonima aŭtoro.

Legu pli...

Małgorzata Handzlik sindetenis pro Dio

by Redakcio — 2005-01-19 11:58

La 12-an de januaro la Eŭropa Parlamento voĉdonis pri la proponata nova konstitucia dokumento de la Eŭropa Unio en grava simbola voĉdonado. Por la nova konstitucio voĉdonis 500 membroj de la parlamento, kontraŭ ĝi voĉdonis 137, kaj 40 parlamentanoj sindetenis. Inter tiuj kiuj sindetenis estis ankaŭ la sola esperantista membro de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik. Ne partoprenis en la voĉdonado 54 el la entute 731 parlamentanoj.

Legu pli...

La membraro de UEA kreskis je 6 procentoj

by Redakcio — 2005-03-23 01:24

En 2003 la membraro de UEA denove komencis kresketi, post plurjara falado. En 2004 la kresko plifortiĝis. Fine de la pasinta jaro UEA havis entute 18.002 membrojn. El tiuj 5.854 estis individuaj membroj.

Legu pli...

Esperantistoj trovis kompreneman publikon en Monda Socia Forumo

by Redakcio — 2005-02-08 14:19

Inter la 26-a kaj la 31-a de januaro okazis la 5-a Monda Socia Forumo en Porto Alegre, Brazilo, kiun partoprenis 155 mil homoj el 135 landoj, laŭ la organizintoj. Esperanto pli kaj pli videblas en tiu giganta festo kaj diskutejo de la internacia civitana movado por tutmonda justo, sed tamen ankoraŭ je tre modesta skalo, skribas nia aŭtoro José Antonio Vergara.

Legu pli...

UEA proponas ke UN esploru lingvajn rajtojn

by Redakcio — 2005-04-08 09:27

UEA proponas, ke la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN starigu laborgrupon por pristudi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez- kaj longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj lingvaj kaj kulturaj situacioj, opinias UEA.

Legu pli...

La litova prezidento estos alta protektanto de la UK

by Redakcio — 2005-02-22 18:21

La Prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus akceptis la inviton esti Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Vilno de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005. La litova ŝtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001, kiam ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Tiam s-ro Adamkus akceptis en la prezidenta palaco Buller kaj la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la aŭdienco li menciis, ke li unuafoje interesiĝis kaj eĉ iom lernetis Esperanton kiel gimnaziano en Kaunas.

Legu pli...

La delegita reto de UEA kreskis - je unu delegito

by Redakcio — 2005-06-12 09:38

La ĵus aperinta Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2005 enhavas la nomojn de 1.784 delegitoj en 92 landoj. Jarlibro 2004 registris 1.783 delegitojn, do la delegita reto de UEA kreskis je unu delegito. Temas pri kresko de 0,06 procentoj.

Legu pli...

EU ricevis novan, 21-an oficialan lingvon

by Redakcio — 2005-06-15 21:37

La lingva bunteco pliiĝas en la Eŭropa Unio. Nun ankaŭ la irlanda lingvo estos oficiala laborlingvo de la unio. Entute estos do 21 oficialaj lingvoj. La decido estis anoncita lunde la 13-an de junio en Luksemburgio, kie renkontiĝis la eksterland-ministroj de EU.

Legu pli...

Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto

by Redakcio — 2005-02-09 15:44

Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas unu elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion "Elektitaj Artikoloj". Ĉi-semajne la plej enciklopedieca oni opiniis la artikolon pri Esperanto.

Legu pli...

1463 jam aliĝis al la Vilna UK

by Redakcio — 2005-03-05 18:32

La Dua Bulteno de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto estis dissendita. Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. 171 el la aliĝintoj estas loĝantoj de Litovio.

Legu pli...

La prezidento de Kroatio renkontis esperantistojn

by Redakcio — 2005-06-22 06:33

La prezidento de Kroatio Stjepan Mesić akceptis la 20-an de junio delegacion de Kroata Esperanto-ligo. La prezidento interesiĝis pri la laboro de esperantistoj por enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon en la Eŭropa Unio.

Legu pli...

Esperanta diservo ĉesigita post 93 jaroj

by Redakcio — 2005-07-23 18:12

Post preskau 93 jaroj, la kristana rondo, kiu okazigas la ĉiumonatajn diservojn en Esperanto en Londono, decidis ripozigi la aranĝon ekde julio.

Legu pli...

Kiselman protestas kontraŭ angliĝo de svedaj universitatoj

by Redakcio — 2005-06-20 06:03

Svedaj studentoj ne plu kapablas diskuti siajn proprajn studfakojn en la sveda lingvo, ĉar ili konas la fakajn terminojn nur en la angla. Tion asertas Christer Kiselman kaj aliaj subskribintoj de artikolo aperinta en la plej prestiĝa debat-forumo de Svedio.

Legu pli...

Libera Folio malŝaltiĝos dum kvar horoj

by Redakcio — 2005-08-11 08:35

Pro ĝisdatigo de aparataro en la ret-servilo Libera Folio estos neatingebla dum kvar horoj, de la horo 01.00 ĝis 05.00 en ĵaŭdo la 11-a de aŭgusto, laŭ la universala horo (UTC). Poste la servo denove funkcios kiel kutime.

Legu pli...

Esperanto Desperado koncertos en Pollando

by Redakcio — 2005-08-01 13:07

La dana muzikgrupo Esperando Desperado ricevis subvencion de la dana Asocio por monda muziko por koncerti en Pollando. Esperanto Desperado, kiu ĵus revenis al Danio post Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinko, ekveturos al Pollando dimanĉe la 31-an de julio.

Legu pli...

Heming Welde Thorbjørnsen nova prezidanto de TEJO

by Redakcio — 2005-08-12 09:37

Dum sia kunsido la 5-an de aŭgusto 2005 en Zakopane la komitato de TEJO elektis novan TEJO-Estraron por la venonta mandatperiodo (la jaroj 2005-2007). La Komitato per plejmulto de voĉoj akceptis la proponojn de la Elekta Komisiono.

Legu pli...

Esperanto Desperado malfondita sen kvereloj

by Redakcio — 2005-09-03 19:23

La koncertoj en Pollando estis la lastaj koncertoj de la bando Esperanto Desperado, fondita en 1996. Laŭ Kim J. Henriksen, la bando estis malfondita, ĉar la anoj ekhavis malsamajn interesiĝojn. Li akcentas, ke la bandanoj disiras amike, male ol ofte okazas en la Esperanto-movado, kie laŭ li estas preskaŭ tradicio insulti unu la alian.

Legu pli...

Fajro detruis Esperanto-domon en Berlino

Granda fajro en la subtegmentejo de la Esperanto-domo en Berlino detruis parton de la Germana Esperanto-Arkivo kaj la kunvenejon de esperantistoj, kiuj situis en la subtegmentejo. La fajro okazis en la nokto inter la 6-a kaj 7-a de septembro. Post la fajro en la strato kuŝis duonbrulintaj folioj el esperantlingvaj libroj, rakontas ĉeestintoj. En la monatoj antaŭ la fajro pli ol 10.000 eŭroj estis uzitaj por rekonstruo de la subtegmentejo. Tuj antaŭ la IJK en la subtegmentejo loĝis 12 anoj de internacia laborbrigado.

Legu pli...

Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo

by Redakcio — 2005-09-22 10:13

La estraro de UEA decidis, ke la kongresa temo en la UK en Florenco estu "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La temo estas proksime ligita al la kampanjoj de Unesko, kio donos eblon atentigi Uneskon kaj la Unesko-komisionon italan kaj la florencajn Unesko-klubojn pri la kongreso.

Legu pli...

Esperanta Civito ordigos orfojn, konkubinojn kaj gejajn parojn

by Redakcio — 2005-11-24 09:35

La Esperanta Civito en sia baldaŭa "parlamenta sesio" intencas daŭrigi la laboron por krei sian propran leĝaron. La projektata Esperanta Civita Kodo laŭplane anstataŭos tiujn partojn de la svisa civila kodo, kiuj ne konvenas al "la specifaj karakterizoj de la Esperanta Popolo". Estas planata speciala komisiono por studi "la morojn en la esperanta socio".

Legu pli...

La novaĵservo NUN denove funkcias

by Redakcio — 2005-11-24 09:31

Pro teknikaj problemoj en la rethotelo, dum kelka tempo ne funkciis la novaĵ-servo NUN kaj pluraj aliaj servoj en la retejo esperanto.se. Janko Luin sukcesis refunkciigi la novaĵ-servon NUN dimanĉe la 23-an de oktobro. Baldaŭ aperos ankaŭ novaj servoj en la retejo esperanto.nu, kiun li momente plibonigas.

Legu pli...

Fruktvendistoj lernas Esperanton en Togolando

by Redakcio — 2005-10-31 21:52

Nova esperantlingva memortabulo pri la amikeco inter Hans Bakker kaj Gbeglo Koffi sur la muro de lernejo instigis fruktvendistinojn en Togolando lerni Esperanton, skribas Gbeglo Koffi, la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA kaj ano de la Civito de Esperantio. Ne klaras, ĉu ankaŭ la nova virina grupo jam planas aliĝon al FEM kaj la Civito.

Legu pli...

Ambasadoro de Belgio denove akceptis esperantistojn

by Redakcio — 2005-12-01 18:41

La 15-an de novembro 2005, la ambasadoro de Belgio en Litovio, s-ino Marie-Louise Vanherk, denove invitis esperantistojn al solena akcepto. Dum la akcepto Povilas Jegorovas kaj aliaj esperantistoj povis en neformala etoso renkontiĝi kun diversaj litovaj gravuloj.

Legu pli...

Berlina Esperanto-domo rekonstruota

by Redakcio — 2005-11-24 21:29

La Berlina Esperanto-domo, kiu estis grave difektita en septembro en granda incendio, estos rekonstruita. Jam fine de decembro la oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj la kvin loĝejoj en la domo estos denove uzeblaj, se ĉio iros laŭ la planoj.

Legu pli...

Ĉinio solenis la 101-an naskiĝtagon de Bakin

by Redakcio — 2005-11-26 21:36

La 25-an de novembro 2005 oni diversloke en Ĉinio memoris solenis la 101-an naskiĝtagon de la granda verkisto Bakin, forpasinta la 17-an de oktobro. Bakin estis ankaŭ unu el la plej famaj ĉinaj esperantistoj, kaj pluraj liaj fruaj verkoj aperis en esperanta traduko.

Legu pli...

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

by Redakcio — 2005-11-29 22:52

La 27-an de novembro aperis la 30.000-a artikolo en la esperantlingva reta enciklopedio Vikipedio. La esperantlingva versio de Vikipedio enhavas proksimume same multe da kapvortoj kiel la danlingva, sed ekzemple la svedlingva estas trioble pli granda, kaj la germanlingva dekoble pli granda.

Legu pli...

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

by Redakcio — 2005-12-07 15:30

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo. La libroservo vendis varojn por pli ol 2.500 eŭroj, kaj kelkaj novaj eldonaĵoj estis lanĉitaj okaze de la Malferma Tago. La kvanto de vizitantoj estis ne rekorda, sed ankaŭ ne malrekorda, spite la ekstreme malbonan veteron kiu malhelpis veturadon.

Legu pli...

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

by Redakcio — 2005-12-22 12:02

En merkredo, la 30-a de novembro, nekonata atakanto sukcesis pere de la reto forviŝi ĉiujn informojn en la servilo de Internacia Televido, la nova esperantlingva televidkanalo kiu komencis siajn elsendojn antaŭ kelkaj semajnoj. Tiel klarigis la tuttagan malaperon de ITV la administrantoj de la projekto.

Legu pli...

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

by Redakcio — 2005-12-20 07:19

La oficiala hejmpaĝo de Malmö, la tria urbo de Svedio, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto - ankoraŭ nur provizore. Kaj la Esperanto-klubo de Malmö kaj Sveda Esperanto-Federacio festos sian 100-jaran jubileon en 2006. Lige kun tiu datreveno en Malmö maje 2006 estos aranĝita jubilea dan-sveda kongreso, kaj okaze de la kongreso la urbo konsentis aldoni ankaŭ esperantlingvan tekston al sia retejo.

Legu pli...

La nova papo ne bondeziris en Esperanto

La nova papo ne bondeziris en Esperanto

by Redakcio — 2005-12-31 20:00

La nova papo Benedikto ne daŭrigis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a pri kristnaska saluto en Esperanto. Pasintjare Johano Paŭlo la 2-a post sia tradicia kristnaska mesaĝo diris bondeziran frazon en 62 lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. En Esperanto Johano Paŭlo la 2-a diris: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron".

Legu pli...