Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Tišljar: Ni donacu Esperanton al EU

Tišljar: Ni donacu Esperanton al EU

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-04 11:35
Laŭ Zlatko Tišljar, la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, se Esperanto iĝus la lingvo de Eŭropo, ĝi perdus la ideologian kredon de la esperantistoj pri tutmonda lingvo, sed en la praktiko iĝus multe pli tutmonda ol nun eblas imagi. Li volas, ke la Esperantistoj donacu sian lingvon al EU. "Per tio, ke ni fordonas la lingvon al EU, ni stabiligas la mondon, kontraŭstaras mondmiliton kaj tiel servas al la monda paco", li skribas.
Ĉiu lingvo havas du unuagradajn funkciojn: la komunikan kaj la identecan (identecan por iu grupo, kiu uzas ĝin). La identecan funkcion ĝi simple havas pro tio, ke ĝi estas diferenca de lingvo de alia grupo. Pro tio ĉiu membro scias  ĉu alia persono apartenas al lia grupo aŭ ne. La identeco ekzistas simple pro grupdefendaj kaŭzoj. Homoj vivas en grupoj  kaj defendas sian grupon (sed ili estas samtempe membroj en multaj grupoj kaj do defendas ĉiujn siajn grupojn). Tamen la homo defendas sin kontraŭ tiuj al kiuj li ne apartenas, se ili estas iel minacaj por iu el la liaj.

Neniu povas efektive ami ĉiujn homojn de la mondo same kiel sian infanon aŭ  siajn amikojn  aŭ membrojn de la sama kulturo. Sekve paroli pri la humanismo en la senco ami ĉiujn same  estas elpensita utopio, kiu ne apartenas al la naturo de la vivestaĵoj. Esperanto estas nun identeca lingvo de Esperantistoj. Ni amas nin kaj pretas fari multon unuj por la aliaj kaj tiel la esperantistoj estas multe pli egoistaj ŝatante nur la membrojn de tiu eta komunumo ol se Esperanto estus identeca lingvo de Eŭropo, ĉar tiam tiu amo ampleksus multe pli da homoj.

Ami ĉiujn ne eblas ankaŭ teorie. Se ekzistus nur unu grupo en la mondo - la homaro - kaj malaperus ĉiuj aliaj diferencoj kaj subgrupoj, tiu grupo diferenciĝus de neniu. La identeca rolo de lingvo estas ebla nur se ekzistas iu alia grupo, de kiu la nia identece diferenciĝas. Se ne ekzistas alia grupo, ni povas diferenciĝi de neniu, sekve la lingvo perdas la identecan rolon. Se ni difinis lingvon kiel ion kio konsistas el la du funkcioj, tiam ĝi ne plu estas kompleta lingvo - ĉar mankas al ĝi unu el la du bazaj funkcioj. El tio logike sekvas, ke ununura komuna lingvo kiu transprenus la identecon de la tuta homaro estas neebla.

Laŭ mi estas logike, ke ĉiam estos kelkaj lingvoj kiuj ludos certagradajn internaciajn rolojn, regionajn aŭ ĝeneralajn, sed neniam unu nura. La tendenco estos, ke tiuj lingvoj estos ĉiam malpli multaj, eĉ ke la lingvoj ĝenerale ĉiam pli proksimiĝados kaj ĉiam pli similos, tamen, neniam iĝos ununura lingvo por ĉiuj.

Se Esperanto fariĝus eŭropa
identeca lingvo, ĝi perdus la ideologian kredon de esperantistoj, ke ĝi iam estos tutmonda lingvo, sed ĝi en praktiko fariĝus multe pli tutmonda ol nun oni povas imagi. Se 500 milionoj da homoj parolus ĝin kaj uzus kaj ŝatus kiel sian identecan lingvon eŭropan, multaj neanglalingvanoj povus elekti inter la angla kaj la eŭropa  kiel internacia komuniklingvo. Estas certe ke plimulto elektus la eŭropan, ĉar ĝi estas multe pli simpla por lerni ol la angla.

Do krom eŭropanoj - kiuj lernus ĝin kiel sian identecan kaj komunikan lingvon, lernus ĝin ĉiam pli da milionoj da neeŭropanoj kiel komuniklingvon helpan kaj ĝi verŝajne fariĝus rapide pli forta en internacia uzo ol la angla. Tamen la angla plu restus internacia en multaj mondopartoj samkiel la rusa plu restus en pluraj landoj de eksa Sovetio, la ĉina en multaj landoj najbaraj al Ĉinio, la araba en sia araba parto, la hispana en Sudameriko ktp.

Sed antaŭ ĉio la komuna identeca lingvo de Eŭropo firmigus la stabilecon de Eŭropa Unio, malebligus ĝian disfalon okaze de iu krizo kaj ebligus stabilecon en la mondo en kiu krom Usono elkreskus plia giganto kiu  ebligus plurecon  kaj demokration.
Sen identeca lingvo  EU ne havas ŝancon je pli longa daŭro sed kaze de krizo kaj ties disfalo verŝajne ekestus la tria mondmilito. Per tio, ke ni fordonas la lingvon al EU, ni stabiligas la mondon, kontraŭstaras mondmiliton kaj tiel servas al la monda paco.

Zlatko Tišljar

arkivita en:
kokele
kokele diras:
2005-01-05 01:58
Por ke ni fordonu nian lingvon al Eŭropa Unio, eŭropunianoj unue devus akcepti ĝin. Kaj ni jam vidis, foje kaj refoje, ke ili ne deziras ĝin. Kiom da fojoj la Eŭropa Komisio devas malakcepti nian oferton, por ke ni sciu ke esperanto, pli ol simple eŭropa, estas vere tutmonda?
Krome, paroli pri "eŭropa identeco" bazita sur nura lingvo (eĉ se tiu ĉi estas nacia lingvo) estas forgesi la multajn aliajn aspektojn kiuj konsistigas identecon.