Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro?

Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro?

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-30 22:03
Kontribuintoj: Maria Sandelin
Lastatempe aperis en mia poŝtkesto du esperantlingvaj gazetoj sur kies kovriloj estas fotoj de pli aŭ malpli vestitaj virinoj sen ajna ligo al la enhavo de la gazeto. Ambaŭ gazetoj volas esti konsiderataj kiel seriozaj. Do pri kio temas? Hazardo? Reciproka inspiro?

Pli surprizas la nudaj aŭ leĝere vestitaj inoj en La Ondo de Esperanto, malpli, bedaŭrinde, la belulinoj en la revuo Esperanto, kies kvalito ĉiamaniere malaltiĝis dum la lastaj jaroj.

En la sama numero de la revuo Esperanto aperas artikolo kun la titolo "Ĉu seksismo en la Akademio?" de Marko Naoki Lins kaj Dafydd ap Fergus. Temas pri tio ke virinoj estas subreprezentitaj en la Akademio rilate la nombron de virinoj en la movado. La demando estas ja tute bona elirpunkto por artikolo, sed kio okazis survoje al la leganto?

Ĝisfunda tralegado, korektado kaj prilaborado estus necesa antaŭ ol publikigi la tekston. Kiu serioza ĵurnalisto bazus polemikan artikolon sur statistiko de antaŭ kvarona jarcento? Ekzemple. Kaj kiun rolon ludas la ilustraĵo – desegnita belulino kiu rigardas en la okulojn de la leganto kaj alvokas per sia fingro? Ĉu tiel ŝi volas alvoki virinojn al la Akademio? Mi ne dubas ke la verkintoj de la artikolo estas senkulpaj pri tiu desegnaĵo, sed kion celas la redaktoro?

Krome – laŭ mia kompreno de la vorto "seksismo" (en PIV ĝi ial mankas) – ĝi signifas ne simple diskriminacion pro sekso (kiel ŝajne en la artikolo), sed pli profunde rigardon al virinoj kiel unuavice seksobjektoj. Kaj pri tio supozeble ne temas en la Akademio, sed kiel pri la revuo Esperanto?

Iom frape estas, kiam la redaktoro de la revuo Esperanto preskaŭ en la sama frazo prezentas la ĉarmajn anonimulinojn de la kovrilpaĝo ("rusaj kongresaninoj en Gotenburgo"), enkondukas artikolon pri seksismo en la Akademio, kaj proponas ke en kongresoj oni povus aranĝi konkurson de la plej bela kongresanino. La lasta estas ne speciale amuza ŝerco (se entute ŝerco?), sed ĝi montras ke Stano Marček komprenas precize nenion pri seksismo.

Redaktoro Korĵenkov povas plu nostalgii pri someraj knabinoj kaj same Marček admiri junajn belulinojn - tio ne interesas min - sed faru tion prefere private kaj ne en forumoj por serioza diskuto kiuj sin turnas al ambaŭ seksoj.

Ne, sinjoro Marček, beleckonkursoj por virinoj estas eksmodaj. Sed kiel estus konkurso pri la plej bela redaktoro de Esperanto-gazeto? Nek vi nek sinjoro Korĵenkov havus iun ajn ŝancon en tia konkurso. Ankaŭ mi voĉdonus por alia.

Maria Sandelin

arkivita en: