Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Frank kontraŭ eŭropaj "kulturdamaĝuloj"

Frank kontraŭ eŭropaj "kulturdamaĝuloj"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-03 22:20
La ĵus elektita "Esperantisto de la Jaro 2004", Helmar Frank, estas konata interalie pro siaj eŭropismaj ideoj. Laŭ nia aŭtoro Gary Mickle li "reprezentas politikan koncepton, kiu akiris jam klarajn konturojn kaj intertempe proksimiĝis al hegemonieco en la medio de UEA". La vorto "kulturdamaĝulo", uzata de Frank, laŭ Gary Mickle havas malagrablajn kromsignifojn.
Helmar Frank klare disvolvas siajn kulturpolitikajn ideojn en la germanlingva verko Europa so – oder besser? ("Ĉu Eŭropo tia – aŭ pli bona?"). En ĉi tiu verko Frank pledas – kiel faras aro de esperantistoj jam de pluraj jardekoj – por etnofederacie disparcelita Eŭropo. Al tiu politika ento Frank donas la nomon "Eŭropio".

Laŭ la tezo de Frank, Eŭropo suferas je "kultura nesufiĉo kaj ricevas la malĝustan infuzadon. En sia deliro, Eŭropo kredas povi surogate nutrigi sin per usonaj infuzaĵoj, per kio ĝi venenas la restaĵojn kaj ekrenoviĝojn de sia propra kulturo".

Mi tradukas ĉi tie iom pli longan fragmenton el Europa so – oder besser?:

Sed finfine ne eblas nei, ke la lingvo-orientiga instruado devas dekomence kalkuli je la rezisto de tiuj, kiuj devas konstati endanĝerigon de iliaj propraj celoj, en la senco ke tiu  ĉi ilo kunportas ankaŭ opcion por realigi alternativan celon. Ĝi povus nome helpi ebenigi vojon al la haltigo de la ĉiutage progresanta kulturdetruo kaj meti sub la ŝirmantan tegmenton de neŭtrala lingvo de eŭrop-interna interkompreniĝo la ankoraŭ konservindan restaĵon.
[...] Naivaj kulturdamaĝuloj malmulte timas tion ĉi. Ili estas nur kunvojaĝantoj de la laŭmoda kulturdetruado, kaj kiam la modo inversiĝos, ili ne baraktos kontraŭ tio. Sed ĝuste tion faras tiuj, kiuj laŭcele praktikas aktivan kulturdetruadon, ĉu kiel ideologie motivitaj deliktantoj, ĉu nur pro persona profitavido. Ke atakforta, aktiva kulturdetruado pro la ŝajnigata aŭ fakta intenco pretigi la vojon por pli alta kulturo (ekzemple la kristana aŭ la angla-usona) estas tute ebla homa agado (ankaŭ, sed ne nur, en la regiono Paderborn), devas esti serioze konsiderata en la nuna jaro de la eŭropaj elektoj kaj de la Karlo-Leo-memorindigo [pri la paderborna renkontiĝo de la germana imperiestro Karlo la 1-a kun la papo Leo la 3-a en la jaro 799 (noto de la tradukinto)]. Ĉu la celstreba kulturdetruanto estas ideologie motivita deliktanto aŭ homo aganta pro profitavido, tion povus konstati en unuopa kazo psikologia ekspertizo aŭ – kiel en la kazo de Karlo I – historisciencaj konsideroj, sed por la rezulto tio estas senkonsekvenca. Grava estas nur, ke la nombro de liaj kunvojaĝantoj kaj kundeliktantoj iĝu malplimulto.

Ĉi tiuj vortoj de Helmar Frank pri tiel nomataj "kulturdamaĝuloj" (en la germana Kulturschädlinge) estas kvazaŭ plukitaj el paranoja dekstra-naciisma konspirteorio, en kiu malice agantaj kosmopolitoj insidas kontraŭ la nacioj per subfosado de ilia kultura integreco. Frank serioze kredas, ke konscie plenumata kulturvandalismo rolas ĉe la disvastiĝo de la angla lingvo.

Ĝenaj estas la konotacioj
de la germana vorto Kulturschädling ("kulturdamaĝulo" aŭ ankaŭ "agrikultura damaĝbesto"), kiu fatale rememorigas la nazian vorton Volksschädling ("popoldamaĝulo") uzitan siatempe por finomi tiujn germanojn, kiuj laŭ la juĝo de reĝimanoj neglektis sian naciajn "devojn". Frank tiel skoldas homojn, kies "delikto" estas, ke ili ne dividas lian propran etnoplurisman kulturan orientiĝon. Al tiuj apartenas ekzemple homoj, kiuj ne uzas la de li preferatan etne purigitan (je anglismoj) lingvaĵon. Tio, kion Frank memcerte nomas "kulturprotektado", estas ĝuste tia: etnoplurisma, se uzi terminon, kiun novdekstruloj enkondukis. Temas pri vivtenado de tradiciaj etnaj-naciaj kulturaj dislimoj, kiuj laŭ ĉi tiu imago estu eternaj kaj ne forŝlifiĝu dum la tutmondiĝa procezo.

Helmar Frank reprezentas politikan koncepton, kiu akiris jam klarajn konturojn kaj intertempe proksimiĝis al hegemonieco en la medio de UEA. Aliaj adeptoj de ĝi estas Andrea Chiti-Batelli (de kiu UEA publikigis plurajn broŝurojn), Zlatko Tišljar (kun aliaj EEU- kaj BKC-aktivuloj), Yvo Peeters kaj – kun kelkaj rezervoj – Charles Durand, kiu faris la festparoladon ĉe la gotenburga UK en 2003. Kaj ne eblas forgesi la prezidanton de UEA Renato Corsetti, kiu inklinas ĉi-direkte. La timo esprimita de Sebastian Hartwig, ke la diskurso de Frank estas "reprezenta por la esperanta penselito", tute ne estas prenita el la aero, kvankam mi preferus paroli pri koterio, kiun promocias la nun gvida tavolo de unu Esperanto-asocio, UEA, ol pri penselito. Mi opinias, ke kabeiĝo estus falsa konkludo, ĉar la "penselito" estas reale grupo, kiu per falemaj hipotezoj pri la "kulturprotekta" funkcio de Esperanto – pli provizore ol daŭripove – vivtenas ĉe parto de la esperantistoj optimismon pri la eblo de baldaŭa "fina venko".

Gary Mickle
gmickle@nexgo.de

arkivita en: