Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / La deziro venu de interne

La deziro venu de interne

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-04-16 09:21
Nia aŭtoro Maria Sandelin estas ĉirkaŭata de libroj private kaj profesie, sed esperantlingvaj libroj malofte transvenas la sojlon de ŝia interesiĝo kaj ŝi miras pri la ekstrema literaturemo kiun multaj esperantistoj volas elmontri. "Se verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo", ŝi skribas.
La pasinta enketo aperinta en Libera Folio kun la paso de la tagoj ĉiam pli mirigis min. Ĉu mi ion miskomprenis? La demando estis: "Kiam vi laste legis libron en Esperanto? Dum la lasta semajno, dum la lasta monato, dum la lasta jaro, antaŭlonge aŭ neniam?"

Ĉar pasis pli ol jaro de kiam mi legis La Postdomon de István Ertl, mi klakis la alternativon ”Antaŭlonge”. Baldaŭ mi komprenis ke pri miaj esperantaj legokutimoj mi estas sufiĉe sola, ĉar preskaŭ duono el la respondintoj respondis ”Dum la lasta semajno”. Nu, mi permesas al mi interpreti la rezulton de la enketo simple kiel simptomon de la prestiĝo kiun donas legado de esperantlingvaj libroj laŭ la legantoj de Libera Folio. Ion alian ĝi kompreneble ne montras. Mi antaŭlonge komprenis ke ekzistas diversaj manieroj kolekti esperantistajn poentojn, kaj legado evidente estas unu.

Do ĉu entute indas legi? Kaj ĉu ne eblas diversmaniere misuzi librojn? Mi konas plurajn literatur-narkotulojn, kaj foje mi kiel biblioteksisto eĉ sentas kvazaŭ mi rekomendus drogojn laŭpete – jen morfino de la lasta verkisto sur nia nacia literatura firmamento, kokaino de la plej populara verkisto de krimromanoj, aŭ likvoro de tiu kiu verkas la plej dolĉe romantikajn amromanojn. Krome libron eblas uzi por imponi kaj poste forgesi aŭ - kial ne - kiel teleron por buterpano aŭ manĝaĵon por la hundido.

Sed la respondo al la demando estas kompreneble ”jes” - nepre indas legi. Kaj laŭ mia konvinko precipe indas legi beletron. Ekde mia gimnazia aĝo mi kunportas la mesaĝon de mia instruisto pri la sveda: legado de beletro estas afero same sange grava kiel la vivo mem.

En la strebado iĝi memstare pensanta homo ekzistas neniu komparebla metodo. Legi beletran verkon estas vere sencoplene nur kiel privata ago. Se verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo. Literaturo estiĝas en la spaco inter la verko kaj tiu leganto, kiu spertas ke la aŭtoro formulas ion al kio mi, kiu legas, jam estis survoje, sed por kio mi ankoraŭ ne trovis la ĝustajn vortojn. Tiel literaturo povas samtempe mallongigi la vojon kaj vastigi la mondon.

Antaŭnelonge en mia biblioteko mezaĝa virino - kun lingvaĵo de edukita homo, zorge elektitaj vestaĵoj kaj okulfrapa lipruĝo - petis librojn de iu specifa aŭtoro. Laŭ la katalogo mi vidis ke ni posedas plurajn liajn librojn kaj mi ĝoje kondukis ŝin al la sekcio de beletro. La konsterniĝo de la kliento estis granda kiam ŝi komprenis ke temas pri romanisto. ”Ĉu la homo verkas romanojn? Ne, por tiaĵoj mi ne malŝparas mian valoran tempon.” Kvankam mi sentis kvazaŭ ŝi ĵus verŝus sitelon da akvo sur min, mi algluis profesiecan rideton kaj diris nenion. Sed mi pensis… ho – vi devus nur scii kiel svaga estas la limo inter fikcio kaj faktoj. La biblioteka klasifsistemo ja estas, same kiel ĉiuj klasifsistemoj, simple iluzio kiu helpas al homoj ne freneziĝi. La vero estas, ke faklibroj povas esti puraj fabeloj - dum beletro kutime estas pli vereca ol la vivo mem.

La obstakloj inter homoj kaj bona beletro estas ĉefe du – ambaŭ same malbonaj. Unu estas ĝuste la menciita prestiĝstampo, kiu povas kaj forpuŝi nelegemajn homojn kaj - ĉe tiuj kiuj tamen legas – meti filtrilon inter la leganto kaj la verko. En mia biblioteko mi regule faras ekspoziciojn laŭteme por montri bonajn sed maltro legatajn beletraĵojn kiuj kolektas polvon sur la bretoj. La ruzo tiam estas ne etikedi la librojn ”Klasikaĵoj” aŭ ”Nobelpremiitoj” (ĉar tiam ili plu kolektos polvon), sed anstataŭe surmerkatigi ilin sub pli tiklaj rubrikoj kiel ”Nepermesata Amo”, ”Sekso kaj Erotiko”, ”Milito kaj Paco” aŭ ”Geniuloj kaj Frenezuloj” .

La alia danĝero, kiu eventuale ne minacas en Esperantujo, sed jes aperas de tempo al tempo en mia kultursfero, estas la malo – la sinteno ke ĉiuj beletraj verkoj troviĝas sur la sama nivelo. Alivorte ke romano de Stephen King aŭ Jackie Collins enhavus same multe da vero kiel verko de Dostojevskij aŭ Ibsen. Tia indiferento igas min frosti.

Sed ĉu indas legi en Esperanto?
Certe jes. Ĉu ĉiusemajne? Mi dubas. Sed mi ja neniam estis granda kolektanto de esperantistaj poentoj. Aliflanke mi de frua junaĝo estas granda kolektanto de legospertoj. La problemo pri esperantaj verkoj estas, ke ili malofte atingas trans la sojlon de mia interesiĝo. Ili simple malbone sukcesas en la konkurado kun svedlingvaj verkoj. Kaj mi scias ke tiun sperton mi dividas kun multaj.

Ĉu indas legi librojn tradukitajn al Esperanto? Tiuj esperantlingvaj legospertoj kiuj ion alportis al mi, estis originale verkita literaturo. Kiam, dum miaj universitataj studoj pri literaturhistorio, ni atingis nian nacian ikonon August Strindberg, iu bonvola esperantista konato proponis prunti iun lian verkon en esperanta traduko. Mi ne komprenis la ideon. Kial legi Strindberg en Esperanto? Tamen mi ne povis rezisti la tenton de legeto. La tradukinto ne turniĝu en sia tombo, sed la impreso estis plata, senodora, se ne diri sterila, kompare kun la sveda originalo. Mi ne povis liberiĝi de la sento ke Strindberg en Esperanto gustas je ligno. Kaj mi ne estas konvinkita ke la sola kialo estas tio ke neniu krom Strindberg iam sciis skribi kiel Strindberg. Cetere mi ankaŭ ne sentas logon legi ekzemple novelojn de Ĉeĥov en Esperanto kiam ekzistas brilaj tradukoj al la sveda.

Mi aŭdis la argumenton ke la esperanta literaturo, por gajni eksteran prestiĝon kaj plifortigi la memsenton de la esperantistaro, devas enhavi la samajn verkojn kiuj en tradukoj apartenas al la plej multaj lingvokomunumoj de la mondo. Tio sonas kiel bona penso (almenaŭ ĝis oni komencas diskuti tion kio konsistigu mondliteraturan kanonon), sed la vidpunkto ne estas aparte legoinstiga. Krome, laŭ mi, libroj estu ne nur eldonitaj aŭ eĉ vendataj, sed ankaŭ legataj, ĉar kiu iĝas feliĉa pro la nura ekzisto de libro sur breto aŭ en kapvorto de katalogo?

La plej sencoplenaj tradukoj laŭ mi estus tiuj de novaj, ankoraŭ malmulte konataj kaj tradukitaj verkoj. Tiel Esperanto povus roli kiel vera literatura ponto.

Cetere, dum la lasta semajno mi fakte legis esperantan libron: la eminentan romaneton Dis! de Sten Johansson. Sen aldona peno mi akiris novan poenton en la esperantista ĉielo!

Maria Sandelin

Sur la foto: August Strindberg (1849-1912) kontribuis interalie al la modernigo de la eŭropa dramo. Kiel ĉiuj geniuloj li estis kompleksa homo, kaj lia fifamo kiel kontraŭulo de virina emancipiĝo ne kaŝu la grandan valoron de la ĉefa parto de lia verkaro.
arkivita en: ,
Sten
Sten diras:
2004-12-08 15:08
Ne, Maria, vi ne estas sola pri viaj legokutimoj. Renato Corsetti, "la prezidanto de ĉiuj esperantistoj", fojfoje fanfaronas, ke li neniam legas fikciaĵojn! Kaj evidente li estas ano de granda klubo. Kelkaj el la klubanoj malestimas fikcion kaj favoras "faktojn", kiel la biblioteka vizitantino, pri kiu vi rakontas. Aliaj opinias, ke ne indas legi, ĉar pli valoras la "reala vivo". Ankoraŭ aliaj evitas legi pro nesufiĉa lingvoscio aŭ pro neflua legokapablo.
Por mi la distingo inter "realo" kaj literaturo ŝajnas nereala, same kiel por vi la distingo inter faktoj kaj fikcio estas – fikcia! Se mi plantas terpomojn – jen realo. Se mi legas pri tia plantado, jen literaturo. Sed se mi priparolas terpomkulturon kun alia plantanto? Se iu rakontas anekdoton pri terpomoj? Kie la limo? Laŭ mi, jam de frua momento en la homa evoluo literaturo estas parto de nia komuna reala vivo. Ofte tre grava parto. Preskaŭ same grava kiel futbalo aŭ religio...
Vi diras, ke "la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo". Kial ne? Ankaŭ tiuj motivoj sendube povas veni de interne. Cetere, kutime tre malfacilas distingi, kio venas "de interne" kaj kio "de ekstere". Esti homo signifas interagi kun la ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭantoj. Ankaŭ "prestiĝo" estas ia provo tiurilate. La deziro lerni lingvon povas esti forta kaj motivita "de interne" same kiel "de ekstere". Kial oni ne rajtus kombini tion kun deziro sperti novajn mondojn, rakontojn, homojn? Ĉu vojaĝi per Pasporta Servo estas aprobita, sed vojaĝo per tradukita literaturo ne?
Laŭ mi, oni prefere akceptu, ke la literaturo rolas malsame por diversaj homoj. Se iu legas por "identiĝi kun komunumo", ĉu tio pli aĉas ol festi, partopreni en diservo aŭ spekti futbalmatĉon pro la sama motivo? Por kelkaj esperantistoj la E-literaturo rolas ĉefe por montri al la mondo, ke tia prestiĝaĵo ekzistas en "nia kara lingvo". Ne tre simpatie, laŭ mi, sed sendube grave por ili. Eĉ por la nelegantoj la literaturo rolas kiel "malidentiga" rimedo: "mi ne estas tia revulo kiu dronas en romanaĉoj..." Ĉu deziro "de interne" aŭ "de ekstere"?
Sten Johansson
msandelin
msandelin diras:
2004-12-08 21:59
Sten,
Vi aŭdis eble pli da diversaj esperantistaj voĉoj ol mi pri la temo ”esperanta liteaturo” aŭ pri literaturo ĝenerale. La vidpunkto de Corsetti estas tamen konata ankaŭ al mi. Ĝi similas al lia miro en iu listo pri tio kiel homoj en moderna mondo kun komputiloj povas kredi je Dio. Mi aliflanke miras pri tio kiel oni povas kredi ke nur tio ekzistas kio estas tuj al la okulo videbla.

Mi ofte sentas ke la vivo estas pli reala en la literaturo ol ekster ĝi. La vivo kaj la mondo povas ŝajni kaosaj kaj nekompreneblaj, sed la literaturo montras ilian esencon, proponas spegulojn, kaj eĉ se neniuj certaj respondoj estas prezentataj, tamen almenaŭ la demandoj estas superrigardeblaj.

Sten skribis:
>Ĉu vojaĝi per Pasporta Servo estas aprobita, sed vojaĝo per tradukita literaturo ne?

Mi malaprobas nenion. Mia motivo por verki ĉi tiun komentarion estis doni voĉon al tiuj multaj esperantistoj kiuj, same kiel, mi estas ĝenerale literaturemaj sed malofte legas esperantan literaturon. Cetere mi ne estas sociologo, kaj mi ja kredas ke kvankam motivoj kompreneble povas esti kombinitaj, sufixce ofte eblas distingi kion oni faras por plaĉi al aliaj kaj kion por kontentigi pli profundajn bezonojn.

Al ĉiu la rajton legi aŭ ne legi pro plaĉa motivo, sed al ĉiu ankaŭ la rajton laŭdezire provi malkaŝi la senvestan imperiestron.

Maria
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2004-12-08 22:24
Mi volas subteni Sten Johansson en la opinio ke oni ne povas decidi por aliaj legantoj, kiajn motivojn ili havu por legi. "Ĉu legi Esperantan literaturon ĉiusemajne", demandas Maria Sandelin. Nu, efektive la plej multaj lingvoj de la mondo tute ne estas skribataj, kaj inter la skribataj estas miloj en kiuj ne aperas novaj presaĵoj tiel ofte kiel semajne. Karakterize estas ke la plej ofta Gronlanda gazeto (aperanta unu-dufoje semajne) nomiĝas "Atuagagdliutit", t.e. "Legaĵoj". Hodiaŭ ekzistas ĉiutaga televida novaĵprogramo en la Gronlanda, sed kiam la gazeto estis fondita, estis tute nature legi absolute ĉion Gronlande presitan se oni unu fojon estis lerninta legi la lingvon. Ankoraŭ niatempe, ateistaj Gronlandanoj povas havi la ideon konservi la pamfletojn disdonitajn de religiaj sektoj, simple pro la ĝojo kaj prestiĝo vidi la gepatran lingvon presita.

Aliflanke mi volas subteni Maria koncerne tradukaĵojn en Esperanton. Ili ofte estas faritaj de homoj kun ne tre matura Esperanta lingvosento, kaj nemalofte ilia scio de la fontolingvo estas same mankhava. Iom pretervidita faktoro kontribuanta al tiu misstato laŭ mi estas la manko de literatura kritiko en Esperanto - ne de la tradukoj, sed de la monda literaturo ĝuste (ankoraŭ) _ne_ tradukita en Esperanton, sed eble en grandan nombron da naciaj lingvoj. La malmulta debato tiurilate okazas en specialaj beletraj revuoj, ne en la ĝeneralaj revuoj kiujn multaj legas.