Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / De belaj virinoj al fuŝaj akademianoj

De belaj virinoj al fuŝaj akademianoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-01 23:40 La Ondo de Esperanto
Kun la permeso de la redakcio de "La Ondo de Esperanto", ni republikigas la komentarion de Komitatano Z, aperintan en la oktobra numero de la revuo.
Multaj aferoj estas nekompreneblaj. Ekzemple, kio estis tiel malbona en la fotoj de belaj junulinoj, kiuj aperis en kelkaj numeroj de nia revuo kaj boligis la galon de iuj feministoj en retaj diskutlistoj? De ilia kolero ricevis sian porcion ankaŭ la redaktoro de UEA, ĉar li lasis belulinojn enŝteliĝi ankaŭ en lian revuon. Mi ne sukcesis distili el la kritikoj seriozan klarigon pri tio, kio estis la peka malbonaĴo, kiun la kompatindaj redaktoroj faris. Iu diris, ke la belulinoj sur kovrilpaĝo havis neniun rilaton kun la enhavo de la numero. Kial ili devus havi? Se iu stranga regulo devigus tiun rilaton, multaj revuoj de plej diversaj ĝenroj, kiujn mi foliumis en apuda gazetkiosko, devus ricevi la saman vangofrapon.

Aprezo de homa beleco estas io pramalnova. Se temas pri virina beleco, ŝajnas al mi, ke estas la virinoj mem, kiujn ĝi plej multe fascinas. Kiam okazas konkursoj pri laŭvica titolo de nacia aŭ eĉ universa belulino, almenaŭ en mia ĉirkaŭaĴo virinoj gapas ilin pli intense ol viroj. Al feministoj tiuj konkursoj evidente ne plaĉas kaj mi dividas ilian malplaĉon, ne laste pro la komercaĉo, kiun ili servas, sed en si mem konkursoj pri beleco ne havas ion morale malbonan. Komercistoj kompreneble scias uzaĉi por monfarado ĉion eblan, espereble baldaŭ ankaŭ Esperanton, sed tio estas alia afero.

Diskutoj en retaj listoj ofte estas tre forpuŝaj, ĉar ili rapide sinkas en disputon, eĉ kiam la temo estas interesa kaj promesplena. Eble estas plej saĝe turni la dorson al ĉiuj listoj kaj uzi la retpoŝton nur por ordinara korespondado. Tamen ne estas kulpo de retlista kulturo, kvankam ĝi ja akcelis tion, ke malantaŭ la junulinaj bildoj oni paranoje vidis viran ŝovinismon kaj dio-scias-kian postrestintecon kaj subprememon. Min tio memorigis pri la absurda ata/ita-milito de la 1960-aj jaroj, kiam atistoj kaj itistoj ŝaŭmante persekutis unu la aliajn pro misa uzo de participoj. Tiam kontraŭulo decidis, kion celis diri alipartia aŭtoro de iu frazo kun laŭdire erara participo, dum la participo povis tute ĝuste esprimi tion, kion la aŭtoro mem vere celis diri. Ĉu temas pri participoj ĉu pri fotoj de belaj virinoj, estas ĉio krom toleremo imputi al alia motivojn kaj celojn, kiujn tiu ne havis.

Estis ja bonvene, ke malgraŭ la ekscesoj la ĉi-jara diskuto pri la rolo de virinoj en la Esperanto-movado, kaj aparte en UEA kaj la Akademio, surtabligis atentindan demandon. Virinoj ĉiam estis subreprezentitaj en la ĉefaj movadaj organoj, sed klopodi enpuŝi ilin duonperforte en gvidajn funkciojn ne havas sencon kaj povas nur efiki kontraŭe. Nun UEA havas estraron, en kiu preskaŭ mankas viroj. Parte tio rezultis el la feminisma ondo, kiu subite - kun kvaronjarcenta malfruo - ŝprucis sur nin, parte el pura hazardo. Estos interese vidi, kiel sukcesos la novaj estraraninoj, kaj ĉu ilia sukceso aŭ malsukceso iel ajn devenas de ilia virineco. Supozeble la sekso tiurilate nenion signifas, sed decidaj estas la kapabloj kaj kompetenteco de la konkretaj individuoj.

La Akademio en siaj elektoj donis malan ekzemplon ol UEA, kvankam ĝia sekretario estas la sama Corsetti kiel la prezidanto de UEA. Neniu virino aldoniĝis al la akademianoj, sed elektiĝis nur viroj. Eĉ inter la kandidatoj ne estis virinoj. Nun nur 5 el 45 membroj estas inoj, dum antaŭe estis 6. Laŭ multaj ĉio ĉi tute ne gravas, ĉar la Akademio de longe havas nek signifon por la lingvo nek prestiĝon ĉe la lingvouzantoj. Pli da virinoj ne povus ŝanĝi nur per si mem ion tiurilate. Por tio necesus kompetentaj membroj. Mezuri la kompetentecon de akademianoj cetere estas pli facile ol tiun de UEA-estraranoj, ĉar troviĝas por tio kelkaj objektivaj kriterioj. La plej grava inter ili estas la lingvoscio, pri kiu oni ne faru cedojn. Ĝi devas esti elstara. Tamen, anstataŭ liveri al ni modelojn de bona lingvo multaj akademianoj nur donas furaĝon al ŝercoj, kaj ilia sola stumblilo ne estas la akuzativo. Neniu povas fidinde diri, ĉu vere la estraroj de UEA lastatempe degeneris, sed pri la Akademio tio estas pli ol evidenta.

Komitatano Z

La Ondo de Esperanto 2004/10

Pli da komentario de Komitatano Z oni povas legi en la retejo de La Ondo de Esperanto.
Peter
Peter diras:
2005-07-24 21:38
Estimata komitatano Z,

koran dankon por la plezura duonhoro, dum kiu mi legis Vian komenton.

Ĉu ne ĉiam denove belas? Neniam mankas plendoj pro malinteresa enhavo, teda aspekto de revuo. Kutime la plendantoj ne venas al la ideo, ke ili anstataŭ plendi, verku bonajn artikolojn kaj sendu teknike kaj estetike perfektajn fotojn, taŭgaj por la kovrilpaĝo kaj - laŭ mi - ankaŭ koncernantaj la enhavon de la revuo. Povra redaktoro, kiu faras en sia mizero, kion ĉiuj redaktoroj faras. Kolego lia en mia urbo foje venĝis sin al la legantoj, plenumante iliajn dezirojn pri publikigo, memkompreneble kun koncerne trafaj komentoj. Kelkaj elstaraĵoj verŝajne ekestis dum plena ebriiĝo de la fotisto.
Mi esperas, ke Vi ne gvidos Stanon en tiagradan embarason, ke li opinias tiun ideon iam brilega.

Rilate la opinio, ke en la estraro de UEA mankus viroj, mi ne povas konsenti kun Vi. Plejparto de la virinoj scias multe pli bone mastrumi ol siaj edzoj. Ni do vidu, ĉu la nuna konsisto de la estraro ne bone efikas al la kapitalo de UEA? Ĉiu taŭga ilo por tio bonvenas.

Laŭ Vi la akademio estas okupita per degenerado. Nun mi rememoras pri verŝajne serioza artikolo de akademiano en HdE, tiam honorigita kiel "majstro de la franca ortografio", ke li neniigos ĉiun alvenantan poŝtaĵon verkitan en x-transskribo. AdE ne estas plezurejo, ni devas forte insisti je tio, ke

- la membroj reklopodu pri la necesa reputacio ĉe la esperantistaro,
- ĝi plenumas ĉiujn administrajn taskojn, kiujn havas lingve gvida institucio ĉe etnaj lingvoj,
- helpu sufiĉe rapide almenaŭ al ĵurnalistoj kaj verkistoj kaze de urĝaj demandoj,
- transprenu la initiativon rilate la plievoluado de la faka terminaro de la lingvo.

Sincerajn salutojn,
Peter Hauser