Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Komentario En la cirklo de brilo
Agoj pri dokumento

En la cirklo de brilo

by Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-30 13:05
Kontribuintoj: Maria Sandelin

Reciproka amindumado de UEA kun nedemokratiaj reĝimoj agacas nian aŭtoron Maria Sandelin, kiu sekvas la Pekinan kongreson de la alia flanko de la terglobo. "Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco", demandas sin nia aŭtoro.

La oficiala Esperantujo ŝatas trovi sin en brilo kaj pompo kaj la pinto estas certe la UK-oj. Mi sekvas la kongreson en Pekino de loko de spektanto, sur la alia flanko de la terglobo, kaj rimarkas ĉi tiun brilon jam en la listo de aliĝintoj. Kial doktoroj kaj profesoroj estas ĝuste doktoroj kaj profesoroj dum ĉiuj aliaj estas sinjoroj kaj sinjorinoj? Nu, iuj magistroj ankaŭ afiŝas sin same kiel iuj senedzaj virinoj al kiuj gravas anonci sian senedzecon nomante sin fraŭlinoj. (Kaj vanta diablo malantaŭ mia ŝultro komencas flustri pri miaj du universitataj diplomoj - ĉu mi devus pli ofte afiŝi ilin – meti en la telefonlibron ekzemple?) Eble la homoj timas esti miksitaj kun alia kun la sama nomo kaj tial uzas titolon? La risko ŝajnas malgranda en internacia konteksto.

La ĉefan pompon oni kompreneble trovas en la kongreso mem. Honoraj Komitatoj, Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, Honoraj Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, elektoj de Honoraj membroj kaj tiel plu igas ke mi ne scias, ĉu miri, gapi, ridi aŭ plori. Simpla vanto povas ŝajni stulta, tuŝe nematura, malnovmoda aŭ kio ajn, sed kion oni diru pri reciproka amindumado kun nedemokratiaj reĝimoj?

Estis ja bone ricevi konfirmon pri tio kion ni - nu - jam suspektis rilate UEA-n kaj nedemokratiajn ŝtatojn. La Prezidanto de UEA Renato Corsetti en reta intervjuo substrekas sian kontenton pri la subteno de la ĉina registraro al la kongreso kaj aparte mencias la retejon de la sama registaro, kiu nun ankaŭ aperas en Esperanto. Krome la subkomitato pri informado proponos al la komitato, ke UEA dum kongresoj faru en la nomo de la kongresanoj proponon al la loka registaro pri subteno al Esperanto. La proponantoj atentigas ke la registaroj en pluraj landoj konsideras la internacian opinion pli ol la proprajn civitanojn. Nu kaj kio? Kiel subkomitato de informado povas rezoni tiel cinike? Oni miras kaj gapas.

Mi volonte estus irinta al la Pekina kongreso, se eblus. Mi volonte vidus la Malpermesitan urbon kaj la Grandan muron, sur kiun mi povus konduki miajn infanojn por montri ke la mondo estas vasta, varia kaj interesa. Sed mi aliflanke ne volus esti unu el kongresanoj en kies nomo oni faras proponon al la ĉina registraro pri Esperanto aŭ ĝenerale pri kio ajn krom homaj rajtoj. Kaj verdire, mi ne kuraĝus esti protektata de la Alta Protektanto de la 89-a UK, Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, Wu Bangguo. La viro nome ne ŝajnas tute fidinda, almenaŭ ne se juĝi laŭ tio kiel li kaj liaj kolegoj protektas siajn proprajn civitanojn.

Al tiuj kiuj hazarde ne scias
tion, indas mencii ke Ĉinio, spite evoluon ekzemple sur ekonomia kampo, daŭre estas unupartia ŝtato. La fakton ke estas malfacile kritiki la monopolon de la komunisma partio montras ekzemple tio, ke Ĉinio troviĝas en la sesa loko de la fino sur la listo starigita de la organizaĵo Reporters sans Frontières (Raportistoj sen limoj) en 2003 pri gazetara libereco en la mondo.

Internaciaj homrajtaj organizaĵoj, kiel ekzemple Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch ankaŭ atentigas pri la vasta uzo de torturo kaj mortpuno en Ĉinio, kiu fakte estas la lando en kiu la plej multaj ekzekutoj okazas. Oni ankaŭ raportas pri diskriminacio kontraŭ etnaj kaj religiaj grupoj kaj kontraŭ samseksemuloj. La listo de mankoj el la vidpunkto de homaj rajtoj estas longa.

Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco? Kaj ĉu eĉ indas gajni la simpation ĉe iu se tio signifas ke oni perdas ĝin ĉe iu alia? Kaj kiu estas la hierakio de internaciaj problemoj?

Al homoj kiuj volas eĉ iomete kontribui al pli bona mondo, mi momente ne emas rekomendi aliĝon al UEA, sed prefere al aliaj organizaĵoj (kies retpaĝoj eventuale ne estas legeblaj el Ĉinio): krom la supre menciitaj ankaŭ www.savethechildren.net, www.icrc.org, www.msf.org.

La rekomendo validas por ĉiuj kiuj plu kredas ke la mondo estas vasta, varia, interesa kaj pliboniginda kaj kiuj rifuzas rigardi ĝin tra nur unu okulo.

Maria Sandelin

Respondo al Maria Sandelin

Afiŝita de Jukka Pietilainen je 2004-08-01 10:22
Kontribui al pli bona bona mondo -- kunlabore

Respondo al Maria Sandelin

Maria Sandelin starigas bonajn demandojn en sia komentario pri la Pekina UK. Tamen mi opinias ke ŝia konkludo estas malĝusta. Necesas pli da kontaktoj inter homoj kun diversaj spertoj kaj ideoj pri homaj rajtoj. La nia opinio eble ne estas la plej bona kaj certe ne la sola. Kontaktoj, ne la konfrontoj, kolapsiigis la Sovetan sistemon. Se la ekstera mondo estus sekvinta la konfrontan linion, mi kredas, ke la Soveta sistemo fartus bone, aŭ eble malpli bone, sed almenaŭ ekzistus, eĉ nuntempe. Same pri Ĉinio: kontaktoj kaj kunlaboro progresigas komprenon pri la homajn rajtojn, dum konfrontado nur certigas, ke ĉiuj restas en siaj praaj opinioj kaj nenio progresas. Neniu cenzuris nin en la kongresejo kaj malhelpis homajn rajtojn de la kongresanoj. En la kongresa libroservo estis vendita gvidlibro pri homaj rajtoj kaj alia pri demokratio. Tie neniu strarigis limigojn, kion vendi kaj kion ne. Espereble la kongreso havis sian malgrandan efikon por progresigi la homajn rajtojn en Ĉinio kaj tiel kontribuis al pli bona mondo.
Mi ankaŭ kredas, ke la kongreso en Ĉinio ne estis inter la plej ekstremaj malbonaj kazoj rilate homajn rajtojn en la kongresa lando en la historio de UKoj, estas verŝajne, ke la situacio de homaj rajtoj estas en Ĉinio nun en pli bona stato ol en 1986 kiam UK okazis tie pasintfoje. Tio, ke diversaj civitanaj organizoj kritikas Ĉinion pro manko da homaj rajtoj kaj mallibereco de la gazetaro, atestas eble pli pri la unuflanka sinteno de tiuj organizoj ol pri la realo.
Mi ne scipovas la ĉinan kaj ne povas proprasperte diri ion pri la ĉinlingva gazetaro, sed surbaze de sciencaj studoj kaj artikoloj publikitaj en Usono kaj Eŭropo, la situacio estas pli bona, la ĉina gazetaro estas pli kritika kaj varia ol eksterlandaj observatoj ofte diras. Kompreneble ne eblas publikigi ĉion (same kiel en niaj nord-eŭropaj landoj maloftas kritiko kontraŭ kapitalisma sistemo, en Finnlando eĉ kritiko kontraŭ EU aperas nur marĝene), sed la ĉina gazetaro estas grandparte surmerkata. La partio privatigis plurajn siajn gazetojn kaj volas ke la partiaj gazetoj donu profiton kaj transvivu en la konkurso inter la private posedataj gazetoj kaj ni ja konas la sekvojn, kiujn tio havas al ilia enhavo. La gazetaro estas pli varia kaj libera ol antaŭ dudek jaroj en Sovetio.
Certe Ĉinio, same kiel pluraj aliaj landoj, havas problemojn en homaj rajtoj. Eble la plej grava manko de homaj rajtoj en Ĉinio estas la malegaleco de riĉuloj kaj malriĉuloj. Tion ni ne vidis en la kongresejo, ĉar UK:n ja povas partopreni nur iomete pli riĉaj ĉinoj. Tamen se ni starigas tro fortajn kondiĉojn, la kvanto de landoj kie eblas kongresi restas malgranda kaj tute ne taŭga por tutmonda movado kiel Esperanto. Ĉu la sekvontaj kongreslandoj, Litovio kaj Italio, estas neeblaj pro tio, ke iliaj soldatoj partoprenas en okupadon de Irako?
La rilatoj kun la ŝtata potenco kaj kongreso estis en Pekino eble iomete pli proksimaj ol estas kutimo. Mi opinias tion bona afero, tiel devus esti ĉie. Kiam la rilatoj ekzistas, eblas ankaŭ ke esperantistoj esprimu sian volon. Kiel Humphrey Tonkin postulis en la malfermo, la ĉina registaro realigu dulingvan politikon en siaj internaciaj rilatoj kaj lingvolernado: uzi la angla pro la praktikaj bezonoj de nuntempo, sed lerni kaj uzi ankaŭ Esperanton por progresigi pli justan kaj egalecan mondon. Se tio ne estas parolo pri homaj rajtoj, kio ĝi estas. Estus bele, se ni estus havintaj iun, kun kiu paroli pri tiaj aferoj ankaŭ en la pasintjara kongreso en Svedio. Malgranda organizo kiel UEA ja ne povas atenti pri ĉiuj aferoj, sed ĝi ankaŭ ne silentis kaj ĝuis la pompon kaj amindumadon. Kaj kion pensi pri tio, ke ĝuste la ĉinaj samideanoj atentigis, ke UEA devus esti pli socie engaĝita kaj ne nur kultura organizo?
La ĉiuj retpaĝoj menciitaj de Maria estis legeblaj en Ĉinio (almenaŭ la ĉefa paĝo de la ligo). Same la paĝo de Libera Folio, kiun mi vidis plurajn kongresanojn, kaj ĉinojn kaj neĉinojn, legi aktive en la gazetara servo. La mondo vere estas pli varia kaj malsimpla ol oni foje emas kredi.

Jukka Pietiläinen

Homaj rajtoj ne estas relativaj

Afiŝita de Maria Sandelin je 2004-08-01 20:08
Jukka,

Unue grava rimarkigo: mi nenion skribas en mia komentario pri tio ke estis malĝuste kongresi en Ĉinio. Mi parolas pri tio kiel oni sintenu al la aŭtoritatoj en la lando koncerna. Legu mian komentarion denove kaj vi vidos!

Mi momente sidas en somerdomo meze de arbaro, kie kuloj (tamen ne malariaj) estas la noktaj teroristoj kaj mia ĉefa timo estas renkonti alkon sur arbara vojeto. Pli frue somere mi pasigis dek tagojn en Finnlando - via bela hejmlando - kie la kuloj eĉ pli ĝenis same kiel la konstanta pluvado, kiu malebligis naĝadon en lagoj. Nu, kaj vi kaj mi scias ke en niaj landoj ekzistas pli grandaj problemoj ol kuloj, sed mi volas diri ke el nia bonfarta perspektivo, en kiu demokratio estas memklaraĵo, necesas sinteni humile kaj kun sento de proporcioj kiam oni rigardas la mondon. Via rezonado estas ĝuste neproporcia.

Indas rimarki, ke vi eĉ ne unu fojon uzas la vorton "demokratio" en via komento. Manko de demokratio estas ja en la konteksto kerna kaj neniel relativigebla aŭ neglektebla. Kaj kompari la finnan kaj ĉinan gazetarojn estas kompreneble absurde, same kiel relativigo de homaj rajtoj kaj komparo inter unuflanke la ĉina kaj aliflanke la litova aŭ itala ŝtatoj. Mi ne intencas ĉi tie listigi pli da faktoj ol kiom mi jam faris ĉar vi estas legikapabla homo kaj povas mem rigardi la retejojn (pli ol la enirpaĝon) de miaj donitaj ligoj. Cetere mi gratulas vin pro tio ke vi sukcesis eniri ĉiujn hejmpaĝojn kiujn mi menciis, ĉar alia kontakto en Pekino raportis ke ne eblis eniri la paĝojn de Human Rights Watch, nek la paĝon kiu rakontas pri la reta cenzuro en Ĉinio, nek cetere la retejon de BBC. Ĉiuj tri enhavas ĉinlingvan tekston. Sed ĉi tio estas kompreneble nur ereto en la tuto.

Mi ne bone komprenas kial vi kredas vin scii pli bone ol Amnesty International, Human Rights Watch aŭ Reporters sans Frontières, sed tio ŝajnas ankaŭ tre senproporcia.

Maria Sandelin

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: