Sebastian Hartwig: "Frank perfidas Esperanton"
Nia aŭtoro Sebastian Hartwig ekemis kabei leginte pri tio, kiel la Esperantisto de la Jaro interrilatis kun kelnerino en Pollando. "La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo", opinias nia aŭtoro. Ĉe la Esperantisto de la Jaro 2004, Helmar Frank, li krome trovas "sloganojn, kiuj preskaŭ laŭvorte similas al tiuj de ekstremdekstraj partioj kaj organizoj en Germanio".
La lobiado por Esperanto ĉe EU-instancoj estas pure praktika agado. Ĝi
havas la intencon disvastigi nian tutmondan lingvon Esperanto.
Atentinda estas tial, se el tiuj konsideroj elformiĝas ia ideologio,
kiu provas iel identigi, identecigi Eŭropan Union aŭ Eŭropon kaj
Esperanton. Tio montriĝas ekz-e ĉe Zlatko Tišljar, kiu publikigis
verkon "Eŭropa ideologio". Ĝi aperis broŝurforme kaj ankaŭ grandparte
en Sennacieca Revuo(!).
En tiu eseo Tišljar elformas koncepton de Esperanto kiel "identeclingvo" por Eŭropo:
Kaj kompreneble tiu fiero esti eŭropano, tiu amo al Eŭropo, devas
esti signita per komuna eŭropa lingvo, neŭtrala rilate la eŭropajn
naciojn kaj alia ol la usona, kiel ĉefa simbolo de eŭropismo. Lingve
Eŭropa Unio en sia integriga proceso ne rajtas sekvi iujn perfortajn
vojojn. Ĝi bezonas interkonsentitan neŭtralan lingvan solvon, identecan
lingvon, kiu metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la
anglan kaj la slovenan, kaj la baskan kaj la irlandan, kaj la bretonan
kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Eŭropa neŭtrala normlingvo
devus fariĝi ligilo inter ĉiuj eŭropaj normaj naciaj lingvoj.
Kompreneble, eŭropa normlingvo ne estus nur identigilo, sed ankaŭ la
ĉefa eŭropa komunikilo. (p. 38-39)
Plie li diras: "Eŭropa Unio bezonas movadon, kiu batalos por eŭropa
konscio, por eŭropa identeco kiel primara identeco, ŝtata civitana
identeco, identeco de tiu nova eŭropa ideologio pri civitaneco kun homa
vizaĝo!" (p. 54) Estas klare, ke, se Esperanto fariĝos signo de Eŭropa
identeco, ĝi fariĝos neakceptebla por ne-eŭropanoj, kiuj ne volas
akcepti por si eŭropan identecon pro la samaj kialoj, pro kiuj Tiŝljar
rifuzas "la usonan". Krome la ideo, atingi samrajtecon inter tiel
diversgrandaj lingvoj kiel la angla kaj la frisa per tio, ke oni
submetas ilin al eĉ pli potenca super-lingvo, Esperanto, estas groteska.
Ĉe Tiŝljar la koncepto de tiu EU-Eŭropo estas tamen sufiĉe
vastlima. En la imago de Tiŝljar tiu "Eŭropo" estas ankaŭ komunumo de
demokratismaj, liberecaj valoroj, kaj li ja povas imagi, ke ĉiam
pli kaj pli da landoj aliĝas al tiu komunumo, kiu tiel etendiĝas trans
la geografiajn limojn de Eŭropo: "EU ne malebligu aliĝon al iu ajn
najbara lando, kiu volas aliĝi, eĉ ne al tiuj, kiuj ne plu estas
formale en Eŭropo! Kiam la landlimoj de EU transiros Ukrainion, ĝi ne
konstruu "berlinan" muron, sed same malferme iom post iom akceptu
Kazaĥstanon, Rusion, Turkion... Kaj kiam venos la tempo al pure aziaj
landoj, ĝi ŝanĝu sian nomon al Eŭrop-azia Unio. Mi ege dezirus, ke EU
estu ĝermo de unuiĝo de la tuta homaro kaj mi ĝoje kontribuas al tiu
celo."
Mi ĉi tie ne volas diskuti pri tio, kiel verŝajne estas, ke iam
Vjetnamio aŭ Hindio aliĝos al tia "Eŭropa" komunumo. Sed ĉiuokaze mi ne
kredas, ke por ligi Esperanton al valoroj kiel demokratismo aŭ
libereco, ni bezonas ligi Esperanton al EU aŭ al "Eŭropo". La homaj
rajtoj estas deklaritaj universalaj (kiel ajn problemeca tio eble estas
en specifaj okazoj).
La ideo de Esperanto kiel identeclingvo por Eŭropo tamen
ekzistas ankaŭ ĉe kelkaj aliaj pensuloj en la Esperanto-movado. Ĉe ili
la ideo iom, sed en signifaj partoj, ŝanĝiĝis. Bona ekzemplo pri la
elformiĝo de eŭropŝovinisma ideologio (kiu en sia kerno estas eĉ
germanoŝovinisma) estas dupaĝa artikoleto de prof. d-ro Helmar Frank,
unu el la aktivuloj malantaŭ AIS, kaj ĵus elektita "Esperantisto de la
jaro". En kajero 4 2004 de sia gazeto Grundlagenstudien aus
Kybernetik und Geisteswissenschaft ("Bazaj studoj el kibernetiko kaj
humansciencoj", grkg), kiu estas disvastigata de la "Akademia
Libroservo", li publikigis tiun artikoleton sub la titolo "Die
Sprachverführung des europischen Denkens durch den Begriff Englisch".
La traduko estus "La lingva delogo de la eŭrop(i?)a pensado per la nocio angla".
Sed tiu traduko ne estas tute fidela. Frank uzas la vorton "europisch",
kiu estas neologismo de li anstataŭ "europäisch". Kial li evitas
"europäisch" (= eŭropa) aŭ "EU-europäisch" (= EU-eŭropa) kaj preferas
neologismon "europisch"? En sia artikolo "Die Utopie Europa" (en "La
senlingveco de Eŭropo - Pro la blinda makulo de la "European Studies"
kaj ĝia eŭrologia korekto", Munkeno 2002) Frank enkondukas modelon de
estonta unuigita Eŭropo, kiun li nomas "Eŭropio", kiu laŭ li estas
egala nek al la nura geografia kontinento Eŭropo, nek al la Eŭropa Unio.
Lia artikolo laŭ li traktas "politike danĝeran ekzemplon de tiu delogo
de la pensado per la lingvo". "Temas pri la demando: Kiun nocion
signifas la vorto angla?"
En la sekvo Frank distras nin per rakonto, kiel li - germano el
urbeto en la pleja okcidento de Germanio - feriis en Pollando. Frank ne
parolas la polan. Anstataŭe ĉe la recepcio de lia hotelo oni demandis
lin "Do you speak English?". Reage nia heroo respondis en la germana.
Ĉar tion oni ne komprenis, li respondis en Esperanto. Ankaŭ tion oni ne
komprenis, kio tre agacis nian profesoron, ĉar ĉe Esperanto temas ja
pri "lingvo devenanta el Varsovio!" Kaj tamen tiuj poloj ne komprenas
ĝin! Ne estas tiel, ke prof. d-ro Helmar Frank ne scipovus paroli la
anglan, sed li kiel bona germana turisto ŝatas nepre kvereli kun la
stultaj poloj, kiuj ne regas la germanan kaj eĉ ne Esperanton.
Poste prof. d-ro Helmar Frank rakontas al ni scenon, kiel li sidas en
la hotela restoracio kaj mendas manĝon. La kelnerino petis lin: "Could
you speak English, please?" Strange, nia profesoro d-ro ĉi-foje estis
pli cedema (eble la rideto de la kelnerino iom moligis al li la koron),
ĉiuokaze li nun reagis (ja respondo tio ne estis) en la angla: "You
mean US-American?" Ĝentile la kelnerino jesis, kio donis al nia
profesoro doktoro bonan pretekston por protesti: "But I am European!"
Estas rimarkeble, ke la kelnerino tamen restis ĝentila, eĉ provis
trankviligi nian profesoron doktoron per la rimarkigo, ke la anglan oni
parolas ne nur en Usono, sed ankaŭ en Britujo, ke ĝi do estas ankaŭ
eŭropa lingvo. (Estas plie rimarkeble, ke polaj kelnerinoj tiel bone
parolas la anglan, ke ŝi eĉ argumentas lingvopolitike kun nia profesoro
doktoro.)
Ĉiuokaze la kelnerino, kiu ĝentile atendis la mendon, devis anstataŭ
mendo nun aŭdi riproĉon el la buŝo de nia profesoro doktoro: Kial ŝi ne
atendas mendon en la franca aŭ la itala, ambaŭ ja estas ne malpli
disvastigitaj en Eŭropo. Aŭ pli bone en la "najbara" al la pola lingvo
kaj la eŭropa "centra kaj plejmulta lingvo germana, kiu superas ĉiujn
tiujn tri je po 50 procentoj."
La sekvan tagon la hotela restoracio ŝajne volis eviti denovan
disputon kaj sendis kelneron, kiu "sufiĉe" scipovis la "centran lingvon
kaj tiun de la relativa plimulto en Eŭropo" (la germanan) kaj tiel
"restarigis la aprezon al la domo" ĉe nia profesoro doktoro.
Ja, domaĝe por tiu pola kelnerineto, ke ŝi parolas ja la anglan kaj la
polan, sed ne la germanan, la "centran kaj plejmultan lingvon", kiu
superas la francan, italan kaj polan, kaj kiu - kia hazardo - estas la
denaska lingvo de nia profesoro doktoro.
Nu, ni povus mire skueti la kapon pri germanaj profesoroj, kiuj ŝatas
vojaĝi al Pollando por ĉikani malbone pagatajn hotelajn dungitinojn,
kaj plu okupi nin pri pli gravaj aferoj, se ne - ja, se ne tiu
profesoro doktoro ligus strangajn ideologiajn konsiderojn al tiu afero
kaj estus influhava persono en Esperantujo.
Dum Tišljar ankoraŭ diris, ke li deziras tutmondiĝon de Eŭropo,
ĉe Frank mankas ĉiuj spuroj de tia ambiciemo, li klare restas en la
limoj de Eŭropo. En "Die Utopie Eŭropa" li diras: "Se la (ankoraŭ) ne
ekzistanta Eŭropio estu kreata laŭ plejparte libere difinita ideala bildo tiel, ke la ĝisnuna Eŭropa Unio estu entenata en ĝi,
tiam oni devas pripensi la plej ekstreman, ankoraŭ dezirindan kaj
ankoraŭ ne utopian amplekson. /.../ Ŝajnas en longa daŭro realisma
federacio de la Atlantiko ĝis la limo de Rusio kaj de la Komunumo de
Sendependaj Ŝtatoj, de Islando ĝis Israelo kaj de la Norda maro ĝis al
la araba mondo (al kiu ne apartenas la laikisma Turkio)." (La
senlingveco ..., p. 247)
Kaj Frank ankaŭ rekonis klare la kontraŭulon de Eŭropo: Usono, kiu per
sia kulturo kaj speciale per sia lingvo sklavigas Eŭropon. En la
antaŭparolo al esearo "La senlingveco de Eŭropo", la du eldonintoj,
Frank kaj Piotrowski, skribas: "Eŭropo bezonas la studon de
Eŭropo - kaj Eŭropo estas pli ol la nura efiksistemo de la Eŭropa Unio.
Sur la unua plano temas pri tio, konservi, plivastigi kaj pluevoluigi
la Eŭropan Union. Por tio necesas konceptado, pli ekzakte: kriterio por
tio, kio estas inda je konservo, akcepto kaj ŝanĝo. Tio inkluzivas la
konsciigon pri la dezirata distancigo kontraŭ aliaj regionoj de la
tero, kontraŭ kiuj cetere decas nek orgojlo nek servileco (nek la
internaciigo de usona gvidkulturo per la posteulo de la American way of life)."
(p. 8) Nia profesoro d-ro jam nun kontraŭbatalas tiun malamikon sur
ĉiuj niveloj, ekzemple disputante kun pola servistino, kiu ne jam sciis,
ke la usonano estas ŝia malamiko, sed ankaŭ sur lingva nivelo, kiam li
en la germana ekzemple rifuzas uzi vortojn al ĉiuj konatajn kiel "team".
Anstataŭe li skribas "Tihm" kaj devas klarigi tiun vorton en aparta
piednoto.
Mi ne scias, ĉu prof. d-ro Frank konscias pri tio, sed lia
argumentado strange similas al tiu de certaj aliaj germanoj. Certe ne
estas hazardo, ke en lia artikolo "Identecoj nacia kaj eŭropia
kiel lingvopolitika celo" (La senlingveco ..., p. 252-281) oni trovas
sloganojn, kiuj preskaŭ laŭvorte similas al tiuj de ekstremdekstraj
partioj kaj organizoj en Germanio.
Se Frank sloganas "Kulturprotektado rangas antaŭ naturprotektado" (p.
257), se Frank nomas pedagogojn, kiuj instruas la anglan, en nazieska
dikcio "Kulturschädlinge" ("kulturdamaĝuloj") (p. 259), se Frank diras
"Kripliĝo kaj ruiniĝo de la nacia lingvo kaŭzas malfortiĝon kaj
ruiniĝon de la nacio", se Frank lamentas, ke "Sekvoj de ĉi tiu aprezo
(de la uson-angla) estas (1) la enlande kaj eksterlande malkreskanta
uzado eĉ de la en Eŭropo pleje disvastiĝinta lingvo, t. e. la germana,
en la kampoj de scienco, ekonomio, defendo, turismo kaj amaskomunikado,
(2) la kreskanta degenerado ankaŭ de la germana pro ne asimilitaj
anglismoj, (3) la ekster ĉi ties lingvoregiono eĉ en Eŭropo falinta
preteco, lerni krom la angla ankaŭ almenaŭ la germanan, sed kaj precipe
(4) la (ne nur:) en Germanio disvastiĝinta kaj kreskanta preteco, akiri
kaj plibonigadi anglajn lingvokonojn." (p. 258) mi ja scias, inter kiuj
aliancanoj li troviĝas, kaj s-ro Frank malkaŝis sian ŝovinisman
vizaĝon.
La regreso de la germana lingvo favore al la angla (kiun li nomas
usona) estas la motivo, kiu pelas lin trovi solvon, lia ofendita nacia
sento kiel germano kaj ano de la germana lingvo kaj kulturo (en Eŭropo
pleje disvastiĝinta!). Sed li ne volas klare diri tion, kaj kaŝas ĝin
malantaŭ vortvualo kaj malantaŭ sia vizio de "Eŭropio" kiel kontraŭulo
de la hida Usono, de tiu hida Usono, kiu etendas siajn venenajn
tentaklojn ĝis jam en la koron de Eŭropo - ĝis en Germanion.
Frank sentas la akuzon kaj provas defendi sin. Argumentinte, ke
laŭ Hitler la nacieco ne sidas en la lingvo, sed en la raso, li
asertas, ke por la nazioj "la lingva edukado estis malgrava kompare al
la korpa edukado." (La senlingveco ..., p. 253) Tial li konkludas: "Kiu
ekkonas kaj agnoskas germanan lingvopolitikon kiel la unuarangan
intereson de la germana nacio, tiu tiel foras de rasismo." (La
senlingveco ..., p. 253) - Iom miriga aserto.
Mi donu la parolon al Bernhard Schaub, kiu estas volonte kaj ofte
invitata parolanto ĉe aranĝoj de la germana ekstremdekstra partio NPD
kaj aliaj organizaĵoj:
La germanaj popoloj havas en sia lingvo trezoron, kiun ili devas
denove malkovri. Por la estonta lernejo estos grava tasko veki jam en
la infanoj la ĝojon pri la propra lingvo kaj krei en ili la konscion,
ke la homo dankas sian pensadon, sian animan formadon, sian manieron
sperti la mondon antaŭ ĉio al la patrina lingvo. (Reich Europa, 2-a eldono, Dresdeno 1999, p. 15)
En la mezo de la lerneja instruado sendube staras la patrina lingvo.
Celo estas sperti forton kaj belon de la lingvo ĝis al la majstroverkoj
de la literaturo kaj samtempe akiri lerton kaj kapablon en
parola kaj skriba esprimo. /.../ La instruo de fremdaj lingvoj
servas al la ekkono de la lingva spirito de najbaraj kulturoj kaj tiel
subtenas la Eŭropian ideon" (Reich Europa, p. 28).
Nu, fakte, li ne
diris "Eŭropia ideo", sed "Regna ideo". Sed ĉu tiu regno diferencas de
la Eŭropio de Frank? Li difinas ĝin tiel:
La regno estas pli ol unu
ŝtato aŭ adicio de ŝtatoj. Ĝi estas la realigo de la ideo de Eŭropo, la
spirite superformanta principo, kiu samtempe vivigas sin en perceptebla
organiza strukturo. Realigi la Regnan spiriton signifas politike:
gvidi la eŭropajn naciojn al la frateco, sen intermiksi ilin, signifas kulture: relevi sin el la dekadenco al la nivelo de eŭropa stila
volo. Politiko kaj ekonomio, religio, arto kaj klerigo denove estos
animitaj de pli alta nivelo, ĉar la sama spirito nutras ilin. La
kulturnacioj kunigos sin por nobla konkurado, kaj ĉiu sentos sian plej
bonan kiel pinton de sia propra kaj samtempe kiel pinton de la eŭropa
kulturo. (Reich Europa, p. 38)
Ankaŭ por Schaub la konstruo de la Regno Eŭropio servas ĉefe por kontraŭi Usonon:
La regno, post kiam Eŭropo liberigos sin el la atlantika (legu: usona) kuratoreco, havos la jenan geografian formon:
Ĝi enhavas ĉiujn naciojn, de Islando ĝis Grekio, de Iberio ĝis
Finnlando. Apartan signifon ricevos la orienteŭropaj landoj. Ja la tuta
zono de la baltaj ŝtatoj trans la okcidentajn slavojn kaj Hungario
ĝis al Rumanio kaj Bulgario apartenos al la Eŭropa Regno, sed samtempe
tiuj spacoj formas la sojlon kaj la ponton al la Rusa Regno.
Geopolitike devas ekesti alianco, kiu etendiĝas de Groenlando ĝis
Vladivostoko. Nur per la akso Parizo-Berlino-Moskvo Eŭropo ricevos la
pezon, kiu denove faros el ĝi subjekton anstataŭ pilko de la monda
historio.
Mezeŭropo kun siaj malnovaj regnaj ĉefurboj Berlino, Prago, Vieno
denove fariĝos la memkompreneble centro de Eŭropo, kiu komprenos kiel
sian plej gravan devon alinterne protekti siajn homojn kaj popolojn en
ilia propreco. Tiam ĝi estos Eŭropa Konfederacio, Eŭropa Regno."
(Reich Europa, p. 41)
En sia broŝuro "Adler und Rose" Schaub skribas:
Sed ne nur Germanio
perdis. Ĉiu vidanta eŭropano hodiaŭ rekonas, ke la pereo de la regno
sekvigis la katastrofon de Eŭropo. Senpotence en ekstera politiko, la
eŭropaj ŝtatoj trafis ankaŭ en internan dekadencon, por kiu ne ekzistas
vortoj. Ĉiu defendoreflekso, ĉiu sinkonservemo ŝajne perdiĝis. /.../ La
familio disfalas. La lingvoj estas kripligataj kaj usonigataj. (p. 88)
Estante centra kaj plejmulta lingvo de Eŭropio la germana lingvo estus
- spite sian, eĉ kompare kun aliaj eŭropiaj nacilingvoj malfacilan
lerneblecon - momente malpli endanĝerigita ol ĉi tiuj, se ne estus
aparte malforta la konservemo de ĝia parolantaro, kaj se ne estus
aparte granda la "ĉiuflanke diligente efektivigita kripligado de la
germana lingvo" (Schopenhauer) per ne asimilitaj superfluaj anglismoj.
Atentigendas, ke ĉi tiu intensiva kadukigo de la germana lingvo
plifortigas ĝian jam detale prezentitan ekstensivan
endanĝerigon. Ĉar
ju pli "germangle" li jam parolas, des pli facile la germano lernas la
anglan, kaj des malpli alloge efikas al li kaj al alilingvanoj lia
kripligita propra nacilingvo. La neasimiliga uzado de malhaveblaj
anglismoj ĝin kvazaŭ bombardas ĝis sturmeblo, kaj la germana nacio dronas
en kulturhoĉpoĉo.
La lasta citaĵo estis denove de Frank (La senlingveco ..., p. 277)
Ni konstatas kaj ĉe Frank kaj ĉe Schaub diversajn esencajn komunajn punktojn:
- Eŭropo estu io kiel konfederacio de la eŭropaj nacioj, kun propra alekstera kaj alinterna politiko.
- Tamen la alinterna politiko zorge gardu la proprecojn de la diversaj nacioj, ankaŭ de la minoritatoj.
- Eŭropo estu samranga kun aliaj grandaj ŝtataj unuoj (ĉefe Usono).
- La influo el tiuj aliaj unuoj (ĉefe Usono) en Eŭropon estas danĝera, kripliga, malsana, agresa.
- Oni devas sin fermi, ŝirmi kaj defendi kontraŭ tiu (usona) influo.
- La estonta Eŭropo estu kontraŭprojekto kontraŭ Usono.
- La germana lingvo havas apartan rangon en tiu Eŭropo (ĝi ja estas laŭ Frank la centra lingvo kaj tiu de la plimulto).
Estas videble, kiel el la naciismo de Frank kaj de Schaub kreskis la
sistemo de eŭropa ŝovinismo, kiu unuigas ilin ambaŭ. Kaj estas grave
kompreni, ke ĉe la eŭropa ekstrema dekstro tiu eŭropa ŝovinismo estas
unu el la ideologiaj bazoj, ke estas memtrompo kredi, ke - ĉar oni ja
ne estas rekte naciisma sed eŭropisma (kvankam en tiu koncepto pri
Eŭropo ja nur malbone vualiĝas la naciismo) - oni ne devus timi akuzon
pri ekstremismo kaj naciismo. Ne hazarde la gvida revuo de la germana
ekstremdekstrularo komencis sub la nomo "Nation Europa" (Nacio Eŭropo),
kaj hodiaŭ aperas sub la nur malmulte ŝanĝita titolo "Nation und
Europa" (Nacio kaj Eŭropo).
La lingvonaciismo, kiun elmontras en la pasintaj jaroj ĉiam pli kaj pli
da esperantistoj, ĉefe ankaŭ da novesperantistoj, estas ideala ponto
por la ekstremaj naciismaj ideologioj en Eŭropo.
Laŭ mia konvinko oni ne rajtas fari el Esperanto ilon por krei "Eŭropan
Identecon", kontraŭmetitan al aliaj mondopartoj. Provoj fari el
Esperanto ŝovinisman ilon por nur unu parto de la tero, por kreskigi
ian "eŭropan naciismon" karikaturas la ideon de Zamenhof kaj estas
forte kaj klare rifuzindaj.
Ankaŭ la ideo, ke Esperanto, se ĝi havus tiun pozicion, ne same influus
al la diversaj naciaj lingvoj, kiel tion faras nun la angla, estas
nenio krom memtrompo. Se Esperanto havus la prestiĝon, kiun nun havas
la angla, ĝi same influus la aliajn lingvojn, kiel nun tion faras la
angla. Se Esperanto estus la lingvo, per kiu oni povus komuniki kaj
enlande kaj eksterlande, la aliaj lingvoj perdus sian taskon, sian
sencon, sian neceson kaj ja malaperus pli-malpli. Ĝuste tiel evoluas la
afero, kiel oni povas bone vidi ĉe la minoritataj lingvoj, ekzemple ĉe la
soraba. Post la fazo de kompleta dulingveco sekvas la fazo de forfalo de
la minoritata lingvo ĉe la nepoj, ĉar ĝi donas plu neniun komunikan
avantaĝon.
La moda parolo pri lingvoprotekto estas nenio alia ol lingvonaciismo.
La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la
mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne
deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo.
Ni fosu nian sulkon.
Sebastian Hartwig
Interesaj retaj ligoj:
Pri Bernhard Schaub:
http://lexikon.idgr.de/s/s_c/schaub-bernhard/schaub-bernhard.php
Pri la eldonejo:
http://www.verlag-zeitenwende.de
Pri Nation & Europa:
http://lexikon.idgr.de/n/n_a/nation-europa/nation-europa.php
http://www.nation-europa.de
Pri kontraŭnaciismo kaj Esperanto:
http://home.arcor.de/gmickle/skk/
Malice, nelogike kaj neserioze
La neseriozeco de la tuta pamfleto jam sen tiu ĉi malicaĵo evidentiĝas el ĝia mallogikeco. Sebastian Hartwig sukcesis trovi kelkajn klaŭzojn en teksto de iu al mi ne konata, sed eble vere ekstrema dekstrulo, kiuj enhave pli-malpli kongruas kun klaŭzoj de mia teksto. Pli diligente ol inteligente Sebastian Hartwig el tiu koincido konkludas, ke ankaŭ mi estas ekstrema dekstrulo. Laŭ precize la sama "logika" skemo li povus el la nedubinda fakto, ke mi havas du piedojn, kaj ankaŭ la anseroj havas po du, konkludi, ke mi estas ansero. Mi neniam eksciis, ke Adolf Hitler iam ajn estus dubinta, ke duoble du estas kvar. Ĉu vere ni ĉiuj nun devas proklami alian kalkulrezulton, por ke Sebastian Hartwig ne proklamu nin anoj de Hitler?
Rilate Tišljar: multon de liaj eldiroj mi aprobas, kvankam ne ĉion. Laŭ mi Rusio certe ne povas aparteni al la Eŭropa Unio, sed jes ja Turkio - kaj eble eĉ iam Ukrainio (ĉu tute, ĉu parte). Miajn argumentojn por tia nocio de "Eŭropio" mi jam sciigis en mia respondo al demandoj de "Libera Folio".
Helmar G. FRANK.
Ideologia proksimeco kun ekstremuloj estas danĝera
Pli ĝuste estas, ke la hotela entrepreno agas internacie kaj tial uzas ankaŭ tiun lingvon, kiu estas kutima en internaciaj rilatoj: la anglan.
Ankaŭ ne ĉiu vendisto de Volkswagen-aŭtomobiloj parolas la germanan.
2. La estimata profesoro doktoro asertas, ke li "nek volis altrudi la Germanan nek ILon (Esperanton)". Nu, li mem skribis en sia artikolo "Kial ŝi ne atendas mendon en la franca aŭ la itala, ambaŭ ja estas ne malpli disvastigitaj en Eŭropo. AU PLI BONE EN LA "najbara" al la pola lingvo kaj la eŭropa "centra kaj plejmulta LINGVO GERMANA, kiu superas ĉiujn tiujn tri je po 50 procentoj."
Pli klare Frank formulis sian tezon de la supera germana lingvo pli poste en sia artikolo. Tie li postulas, "almenaŭ ĝis la plena akcepto de tiu ĉi neŭtrala _Eŭropia_ kiel interkomunikada lingvo, identecigilo kaj ŝirmilo de Eŭropio kontraŭ la degenero al la vermoforma apendico de Usono ne uzi tiun planlingvon _sola_, sed -- pragmatike kaj demokratie - _kune_ kun la centra lingvo de la relativa plimulto _la germana_."
Tute aparte de la parte nazieska vortuzado de profesoro doktoro Frank ("Kulturschädlinge"), kiun ja ankaŭ aliaj esperantistoj rimarkis, s-ro Schaub ne estas 'iu dekstrulo', sed li estas unu el la gvidaj teoriistoj de la "Nova Dekstro", ekstremdekstra pensofluo, kiu ekzistas en pluraj eŭropaj landoj ekde la malfruaj 60aj jaroj. Kaj s-ro Schaub ne estas la sola. Pli konata eble kaj pli kompleksa pensanto estas la franco Alain de Benoist kaj apud li Pierre Vial, Guillaume Faye aŭ la germanoj Pierre Krebs, Karlheinz Weissmann kaj Götz Kubitschek por nomi nur kelkajn.
Interese, ke la estimata profesoro doktoro Frank pensas, ke mi akuzis lin esti "ekstrema dekstrulo". Tion mi ne faris (li bv. relegi la artikolon), kaj mi pensas, ke estus ne tute trafe nomi lin tia. Mi faris ion alian: Mi provis montri, ke la konceptoj pri Eŭropo estas centraj valoroj ĉe kaj Frank kaj Schaub, kaj ke tiuj konceptoj en esencaj punktoj, kiujn mi listigis, estas tre similaj. Mi plie asertis, ke tiu ideologia proksimeco estas danĝera por la Esperanto-movado, ĉar ĝi faciligas penetradon de ekstremdekstruloj kaj de ekstremdekstraj ideologieroj en la Esperanto-movadon. (Tio parte jam okazas. Ĉu estas mirinde, trovi tiel konatan nomon kiel tiun de Pierre Janton sur kandidatlisto de la franca ekstremdekstra partio Front National?)
Sed mi ja jam estas feliĉa, ke la estimata profesoro doktoro rekonas, ke ekzistas enhava simileco.
Kun amikaj salutoj
Sebastian Hartwig
Profesoro Frank agas science
Baldaŭ mi eksciis, ke Prof. Frank eĉ ne konas la S-ron Hartwig. Mi legis denove la artikolon en la “grkg” komparis kun la skribaĵo en la “libera folio” kaj devis konstati amase de submetaĵojn kaj misinterpretojn. La perfidecon de tiu atako pliakrigas ke, tio okazis en la tempo kiam Prof. Frank ĝuste por la “Esperantisto de la jaro” estis elektita. Anŝtataŭ gratuli, S-ro Hartwig startis intrigeman diskuton.
Profesoron Frank meti eĉ nur en la proksimeco de naziuloj estas absurda kaj se li al tiu sensenca komparo serioze reagus, li devus esti profunde ofendata. La tuta verko kaj vivo de tiu profesoro estas tute kontraŭa al la pensmaniero kaj sinteno de naziuloj. Prof. Frank ĉiam denove emfazas la gravecon de la internacie scienca komunikado kaj la interŝanĝon de ekkonoj kaj malkovroj de sciencistoj por ke tiu alvenu kiel helpilo al la tuta homaro. La Akademio Internacia de la Sciencoj kiun li kune kun profesoroj el la tuta mondo en San Marino fondis, kaj la laboro de tiu instituto estas atestiloj por tiu intenco.
Kvankam eĉ domaĝa por la tempo okupiĝi kun tiu temo, mi memorigas al kelkaj tipaj penseroj kaj sciencrilatoj de naziuloj. La plej grava intenco de “naziscienco” estas elŝiri erojn el la tuteco de la scienco kaj proklami al propra havaĵo. La esploro pri ili devas koncentriĝi al la malkovro de iu substanco kion ili supozas en la propran esencon kaj tiu devus tiam esti proklamata universala, kiu fondiĝu ĉion. Ili estas tiel la plej gravaj en la universo kaj ili portas en si mem kiel propraĵon la plej grandan veron. Se tio tute ne sukcesas oni iomete helpas per ideologiaj “klerigoj”. Tiel ekestas iu duonscienco, kiu estiĝis jam eĉ danĝera, ĉar ĝi tamen portas la ŝajnvestaĵon de la scienco.
Eĉ tiu pensmaniero ne estas origine nazia, sed ŝtelita el nia europa penstradicio. Jam je la komenco de la filozofio volis la grekoj ĉion regvidi al iu sama substanco; akvo, aero, fajro ktp., poste niaj klasikistoj havis jam pli kompleksan taskon por tiu substanco, ili jam nomis, spiriton… Nuntempe “ne malfacilas” ĉion regvidi al iu socia, politika, psika, …fekaĵa,.. aŭ kion ni volas,... substanco.
Evidente radikas la pensmaniero de S-ro Hartwig ankaŭ en tiu tradicio, el kiu liberiĝi vere ne estas facile. Ĉar pura kontraŭeco restas ankoraŭ ĉiam en la sama pensmaniero, en la sama linio, nur dialektike turniĝinta. Liaj miskomprenoj ĉe li venas verŝajne de lia simpla, linie dialektika logiko, kiu havas nur du direktoj, dekstre kaj maldekstre. Ke, la mondo estas multflanka kaj eblas multe da solvoj, kiun ni ĝuste per Esperanto bone spertas, ne povas tuŝi tiun pensmanieron.
En tiu nia penstradicio kelkaj proponas denove grandajn idealojn kaj ideologiojn; europa identeco, patriotizmo, komuna konscio, ktp. Tiuj malnetoj, se ni pli precize observas, ne havas realan aliron al la nuna mondo, en kiu nun ankaŭ nia Europo troviĝas. Ili estas ĝenataj percepti la realecon en sia tiel-esto, pro diversaj kialoj, eble pro, ekonomiaj, sociaj, psikaj, politikaj, ktp.. La dialektika ekviliĝo bezonas idealojn kaj ideologiojn por kontraŭstaro. La problemoj akriĝas, ĉe tro multe da idealoj kaj ĉiu volas persvadi pri la propra vero, anŝtataŭ malfermi la okulojn en la ĉirkauaĵo.
La anti-uson-ismo estas sekvo de tiu dialektiko kiu ne plu povas ekzisti sen iu kontraŭaĵo.
Naciaj konscioj el siaj propraj karakteroj ne povas tute akcepti la europan (t.e. internacian) demokration, pro tio ili bezonas la densojn elgvidi ekstereurope. Plej disvastigita je la dekstra kal maldekstra flanko de la politika scenario, ne mankas ankaŭ en la Esperanto movado. Eĉ kelkaj funciuloj, esperante trovi apogantoj por la movado, ne klare rifuzas la kunlaboron kun similaj politikaj sintenoj.
Dank` al dio, la realeco ĉiam decidas la ĝustan vojon, ni devas nur lerni kiel ekkoni. Kaj Europo mem estas en la realeco jam je la pli bona vojo, ol iu ajn idealisto iam povis konstrui. Ĝi evoluas paŝo al paŝo al plibonigo. Kion ni povas fari estas ekkoni la direkton de la positiva evoluo kaj tie kunhelpi. Esperanto estas unu el tiuj ekkonhelpiloj. Tiu lingvo kapablas eĉ ŝanĝi nian pensmanieron (ankaŭ se iam tio male ŝajnas). Ĝi origine ekestis precipe el la reala neceseco. Samtempe ekestis jam grandiozaj ideoj kiuj havis grandan influon en la modo kaj poste malaperis. Esperanto vivas. Kaj ĝia vivtenanto estas la realeco. Ankaŭ hodiaŭ, eble pli ol iam antaŭe, ĝi estas bezonata en eksterordinare reala situacio de Europo.
La Scienco jam ĉiam en la homa historio estis averto al realeco. Prof. Frank agas unuavice science. Liaj postuloj estas ĉiam akurate per faktoj dokumentitaj. Li ne proklamas nur grandiozajn ideojn, sed plilaboras konkretajn sciencajn paŝojn kiuj utilas al la tuta Esperanto movado, akaŭ se li mem neniam partopreni senpere en la agado. Liaj verkoj estas citataj en sciencaj laboroj de multaj aliaj esploroj, ne nur de kibernetikistoj, sed ankaŭ de la lingvistoj.
Jes liaj politikaj postuloj por Esperanto povas esti facile miskomprenataj kaj misinterpretataj, sed kiel mi tion komprenis, fine devus strategie eĉ tiuj al disvastiĝo de la Internacia Lingvo Esperanto helpi.
Sincere
Eugen Macko, Jogoinstruisto, Dr. Phil., Dipl. Ing.
Eŭropa identeco
El Enciklopedio de Esperanto, 1933 (la artikolo pri E-o en Germanio estas verkita de Arnold Behrendt):
"30 jan. 1933 ekregis la _nacisocialista partio_. Ŝanĝiĝis la tuta publika vivo elfunde; malaperis marksismo kaj ĉio simila, malaperis ankaŭ ĉiu unuiĝo de E-istoj, kiu iel kontraŭstaris al la nun reganta partio. GEA restis, sed submetiĝis al la principoj, kiuj ekregis kaj postulis novan ordigon en la organizacio. GEA akceptis en Köln aŭg. 1933, okaze de la 25-a UK, la novan ordon; provizora gvidanto de GEA fariĝis Behrendt; membroj estas la unuopaj E-istoj, ne plu grupoj; ili devas adaptiĝi al la gvidreguloj de la germana registaro. Celo de GEA fariĝis "diskonigo kaj utiligo" de E. Sekve germanaj E-istoj tuj ekklopodis ankaŭ per E diskonigi informojn pri la situacio en G., ktp. En 1933 la germana nacio ree konsciiĝis pri si mem: unue la necesoj de la propra nacio, poste la int. bezonoj! Jen principo, defendita de la GEA-gvidanto jam antaŭ dudeko da jaroj, en la jenaj frazoj: "E kapablas multon atribui por plifortigi la german-nacian konscion, por pliintensigi konon kaj komprenon de la germana lingvo, por plifortigi la germanecon en la eksterlando, por peri komprenon kaj estimon pri germana maniero." ("Ĉirkaŭ la Mondo", 1913, n-ro 2.).
GEA partoprenas laŭ povo en informa laboro. La gazeto Germana E-isto estas utiligata por tiu ĉi celo. GEA mem klopodas anigi al si ĉiujn germanajn E-istojn, ĝis nun organizitajn en fakaj unuiĝoj k.s., sed ĝi malakceptas ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nuna ŝtata reĝimo. La nuna membraro de GEA sumiĝas je 2200. La nombro estas despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis."
Citis Sten Johansson