OpenOffice.org malfermiĝas al esperantistoj
Senpaga ampleksa vortprilaborilo kaj multo alia, tute en Esperanto. Post kelkaj monatoj tio povas realiĝi. Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboras por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Nun la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto.
[Teksto redaktita laste en oktobro 2004]
En la pasinta jaro la tiama estrarano de UEA, Andrej Grigorjevskij, estis kontaktita de la internacia teamo de OpenOffice.org. Iu el la neesperantistaj volontuloj ĉe la projekto estis esplorinta la paĝaron Esperanto.net, kaj veninta al la ideo, ke indus prepari esperantan version de la programaro.
- Post rapida serĉo mi trovis, ke jam ekzistas E-teamo, kiu okupiĝas
pri tio. Mi kontaktis ilin, proponis ajnan eblan helpon nome de UEA,
ricevis post iom da tempo respondon, ke eble UEA helpu varbi
volontulojn. Tion mi faris, samtempe puŝante en UEA novan regularon pri
aŭspiciado de retaj projektoj kaj tuj poste - pri la aŭspiciado de tiu
ĉi, rakontas Andrej Grigorjevskij.
La tradukadon komencis Joey Stanford jam fine de la jaro 2001. En la komenco la gvidantoj de OpenOffice.org ne tute serioze traktis la proponon pri traduko al Esperanto, ĉar ne ekzistis iu teamo, nur unu persono proponanta la tradukon. Krome iuj ĉe OpenOffice.org opiniis, ke neniu ja parolas Esperanton, do ne necesas traduko.
- Mi ne scias, ĉu tio venis de OpenOffice.org mem, aŭ nur de iuj kunlaborantoj. Tamen, se pro nescio ilia, tio estis la sinteno antaŭe, nun ni povas certi, ke ĝi ja ŝanĝiĝis, rakontas Tim Morley, la dua el la ĉefaj aktivuloj de la esperantiga projekto.
- Mi aliĝis en la aŭtuno de 2002, sed ni poste decidis preskaŭ ĉion refari, ĉefe ĉar antaŭe ni ne vere sciis kian procedon ni devus sekvi. La vera projekto, do, komenciĝis dum la somero de 2003.
OpenOffice.org estas ĝis nun la sola reta projekto, kiun UEA oficiale
aŭspicias. Ĝis nun UEA krom prunti sian nomon tamen nur kontribuis per
unu vortaro, kiu estis bezonata en la traduk-laboro.
- Estas plene volontula projekto, kaj la volontuloj uzas proprajn
komputilojn, programaron, retaliron, tempon. La aŭspiciado manifestiĝis
ĉefe en invitado de volontuloj inter la membroj de la Asocio kaj
ĝenerala diskonigo de la projekto.
Ĝis nun la plej disvastiĝinta programaro en personaj komputiloj
en la tuta mondo estas la programoj de la kompanio Microsoft. Ekzemple
por tekstprilaborado oni plej ofte uzas la programon Word. La
programaro de OpenOffice.org ja kapablas legi dosierojn kreitajn en
Word, kaj ankaŭ skribi dosierojn pluredakteblajn per Word. Tamen, ĝis
nun la programo estas sufiĉe peza kaj ne same kompleta kiel la komerca
programaro de Microsoft.
La teamanoj de OpenOffice.org atentigas, ke kiel libera programaro,
OpenOffice.org rapide evoluas kaj estas plibonigebla de ĉiu
kompetentulo.
Sed kiel utilos esperanta versio?
- La programaro jam estas instalita en milionoj da komputiloj tutmonde.
Pluraj naciaj registaroj aŭ jam decidis aŭ konsideras pri uzado de
OpenOffice.org en la ŝtataj oficejoj anstataŭ la programaro de
Microsoft (ekzemple en Germanio kaj Ĉinio). OpenOffice.org jam estas la
preferata oficeja programaro en ĉiam pli multnombraj linuksaj
komputiloj. Do, ekde la sekva versio en ĉiuj tiuj komputiloj opcie
ĉeestos Esperanto, klarigas Andrej Grigorjevskij.
Tim Morley aldonas ke la programo utilos al Esperanto-asocioj kaj
aranĝoj, en kiuj oni bezonas programon tuj kaj egale uzeblan de ĉiu
kunlaboranto, al esperantistaj familioj aŭ iu ajn hejma
komputil-uzanto, kiu volas havi esperantlingvan programon.
- Kaj evidente la afero utilos por vidigi la nomon de la lingvo al ĉiu vizitanto al www.openoffice.org,
kaj plifortigi la argumentojn por uzo de la lingvo en iu ajn situacio,
kiam oni povos diri: "Jam ekzistas profesiaj komputilaj programoj en
Esperanto por la ĉiutagaj funkcioj", komentas Tim Morley.
Ĝis nun la esperantiga teamo jam tradukis pli ol 90 procentojn el la
vortoj bezonataj por la esperanta versio. La sekva paŝo estos, ke oni
uzos la novan vortliston por traduki ĉiujn pli ol 20 000 frazojn, kiuj
povas aperi sur la ekrano en la programo.
La programaro de OpenOffice.org nun funkcias en la operaciaj
sistemoj Windows kaj Linux. Iom mankohava estas la versio por Mac OS.
Por Macintosh cetere jam ekzistas bonkvalita esperantlingva
tekstprilaborilo, Mellel.
La esperantlingva versio de OpenOffice.org laŭplane pretiĝos dum la
unua duono de la jaro 2005, kelkajn monatojn post la apero de la nova anglalingva versio kun la numero 2.0. Pli pri la projekto oni povas ekscii en ĝia nova oficiala retpaĝo http://eo.openoffice.org/.
Kial kaj kiom?
La tradukado de la programtekstoj do povas esti iom negrava, sed ĝi ne povas esti mallaŭdinda. Multe pli grave estas ke oni ŝajne ne inkluzivas literumkontrolilon, ĉar nur tiu trajto farus el la Esperanto-versio pli ol propagandaĵon, nome efektive utilan laborilon por homoj komputilumantaj en Esperanto. Per la ĝenerale uzataj tekstoverkiloj ni delonge povas produkti niajn specialajn literojn sur paperon kaj sur ekranon, per Ek! oni facile Esperantigas klavaron, kaj la nombro de lingvoj rekoneblaj per la kutimaj skaniloj ĉiam kreskas kaj jam inkluzivas Esperanton (krom la Abĥazan, la Zuluan kaj la lingvojn inter ili – vidu ekzemple ĉe http://www.abbyy.com/finereader7/?param=28558).
Sed facile akirebla literum-kontrolilo mankas. Mi iom studis la Gronlandan, kaj se mi rekomencus tiun studon, ekmankus al mi Gronlanda literumkontrolilo en mia kutima tekstoverkilo. (Ĝi mankus ankaŭ en la signorekonilo, sed havi ĝin en unu loko estus tute kontentige). Samtempe mi estas redaktoro de la landa Esperanto-asocia membroorgano, kaj tie ja nek Danaj nek Gronlandaj programoj estas aparte granda helpo. Mi scias ke Sergio Pokrovskij iam disponigis literum-kontrolon por la simpla tekstoprogramo "vi" - ĉu iu pripensis inkluzivi ĝin en la Esperanto-version de Open Office?
Jens S. Larsen, Kopenhago.
Postinformo
(mia demando:)
Pli grava inform-manko estas, ke oni ne facile vidas ĉu la programo inkluzivas Esperantan literum-kontrolon.
(lia respondo:)
Jes, ĝi inkluzivOs (ĝi ja aperos nur sekvajare), surbaze de ReVo. Nun ekzistas ankaux OO.o-literumilo de Bertilo, en lia retejo. Mi tamen neniam provis ĝin.
Re: Kial?
Tamen, eble tiuj ne suficxe klaras, do mi iom pli klarigos. Hazarde, mi dividas mian tempon inter francaparolanta kaj anglaparolanta lokoj. Kiam mi prunte uzas komputilon, mi atendas kaj akceptas, ke cxio estos en la lingvo de la loko. Tamen, de tempo al tempo, mi vojagxas al Esperantio, kaj kiam mi faras same en tiu loko, kie ajn gxi estas, tre ofte estas malfacile. Se estus esperantlingvaj programoj por tiuj okazoj, estus tre utile, almenaux laux mia opinio.
Vi rajtas malkonsenti, kaj vi rajtas fari tion publike, sed bv esti iom pli gxentila, iom malpli kritikema. Antauxdankon.
Tim Morley
Vi kaj artikolo fakte respondas neniujn demandojn
Do vi preferas Esperanton al via propra denaska lingvo?! Kial vi simple ne uzas la anglalingvan version?
Cetere, kiel vi "vojagxas al Esperantio"? Cxar mi neniam vidis vin cxe kongresoj.
"Vi rajtas malkonsenti, kaj vi rajtas fari tion publike, sed bv esti iom pli gxentila, iom malpli kritikema. Antauxdankon."
Kiam iuj E-istoj, per projektoj kiel tiu cxi, donas impreson al la mondo ke Esperanto estas uzinda pli ol veraj lingvoj, tio kreas la bezonon por iom forta kritiko. Mi ne volas ke publiko pensu cxe cxiuj E-istoj, inkl. mi, kredas Esperanton tauxga por cxio kaj ke gxi estu uzata ecx kiam nacilingvaj rimedoj jam ekzistas.
Re: Kial?
Evidente mi ne preferas uzi Esperanton ol uzi mian denaskan lingvon. Tio ja estus stranga vidpunkto. Tamen, en situacio tia, kian mi priskribis, instalo de esperantlingvaj programoj kontentigus cxiun uzanton; havi dekon da lingvoj dispoenblaj bezonus elsxuton kaj instalon de deko da kopioj de la programo. Pli facile por la respondeculo kaj por la kompatinda komputilo instali nur esperantan version, kiam temas pri esperantistaj uzantoj, cxu ne?
"Cetere, kiel vi 'vojagxas al Esperantio'? Cxar mi neniam vidis vin cxe kongresoj."
Cxu vi atendas respondon al tiu aserto?
"Kiam iuj E-istoj, per projektoj kiel tiu cxi, donas impreson al la mondo ke Esperanto estas uzinda pli ol veraj lingvoj, tio kreas la bezonon por iom forta kritiko."
Mi vere ne komprenas kie vi trovas tiun impreson. Sen paroli pri kion signifas por vi "veraj lingvoj", neniu celas doni tiun impreson al la ekstera mondo. Ke Esperanto estas grava lingvo, almenaux por ties uzantoj, jes ja, sed ke gxi pli valoras ol aliaj lingvoj? Tio sxajnas al mi sensencajxo.
Kial?
Alia problemo estas ke la plejparto de tradukistoj de Linuksa softvaro estas provincaj usonaj E-istoj kiuj havas neniun sperton pri kiel la lingvo estas vere uzita cxe kongresoj kaj kunvenoj, do sekve la tradukoj estas ridigaj.