Esperanta televido ŝrumpas antaŭ sia naskiĝo
Internacia Televido ŝrumpas jam antaŭ sia naskiĝo. La ambicia projekto de la brazilano Flavio Rebello fondi esperantlingvan televidkanalon ne sukcesis kolekti la planitan monsumon, 35.000 eŭrojn, kaj tial la planoj devas esti draste reviziitaj. Tion anoncas Flavio Rebello en la retejo Ĝangalo, kiun li administras. Anstataŭ dek dungitoj la nova reta televido havos nur tri salajratojn. Sed esperantistoj unue devos donaci pli da mono.
Ĝis nun, laŭ
informoj de Ĝangalo,
estis kolektitaj 19.910 eŭroj, interalie helpe de preleg-vojaĝo de Flavio
Rebello en Eŭropo. La vojaĝo, kiun financis azia mecenato, okazis en
februaro-marto 2004, kaj de tiam ne multa aktivado videblis ĉirkaŭ la
projekto ITV. Laŭ la origina plano la mono devis esti redonita al la
donacintoj, se ĝis julio 2005 ne estos kolektitaj la planitaj 35.000 eŭroj.
Nun Flavio Rebello anoncas, ke la planata televid-kanalo tamen povas realiĝi
en iu formo, se esperantistoj donacos al la projekto ankoraŭ 4.000
eŭrojn.
La minimuma kvanto de donacoj bezonata por lanĉi la projekton tiel estis tranĉita de 35.000 al 24.000 eŭroj, aŭ je pli ol 30 procentoj. Tamen la projekto mem estis tranĉita multe pli draste: anstataŭ la planitaj ĉiutagaj novaĵ-elsendoj Flavio Rebello nun proponas realigi unu novaĵ-elsendon semajne. Aliaj novaj programeroj ankaŭ ne aperos ĉiutage, kiel planite, sed kredeble nur unufoje monate. Efektive ne plu temas pri reta televidkanalo, sed pri retejo kun arkivo de filmetoj.
- Tia Internacia Televido, kiun mi proponis al la personoj, kiuj legis la
informojn en la portalo de la projekto, kaj kiuj iris spekti miajn
prelegojn, ne povas esti lanĉata nun. Tio, kion ni volas lanĉi estas pli
modesta semo de tiu, kiu iom post iom konturiĝos cele al nia originala ideo,
konstatas Flavio Rebello en Ĝangalo.
Laŭ la originaj planoj la korespondantoj de ITV devis ricevi pagon por sia laboro, sed nun mankas mono ankaŭ por tio. Anstataŭe la korespondantoj devos labori senpage, kvankam al la "plej kapablaj" estas promesata rekompenco, iam poste.
Entute devis estis dek dungitoj en la nova televid-kanalo: direktoro, ĵurnalisto, tri helpantoj, teknikisto, muntisto, parolisto kaj du lokaj reprezentantoj - en Usono kaj Eŭropo. Laŭ la nova plano, anstataŭ dek dungitoj estos tri: ĵurnalisto, helpanto kaj muntisto.
La donacita mono estos uzita por pagi la sesmonatan salajron de la tri
dungitoj. Krome ĝi estos uzita por aĉeto de "nur treege bezonataj aparatoj":
du komputiloj, du kameraoj kaj programaro por komputila muntado de
filmetoj.
La tranĉita variaĵo de Internacia Televido laŭ Flavio Rebello povos esti lanĉita en aŭgusto 2005, sed nur, se la esperantistoj donacos ankoraŭ 4.000 eŭrojn.
-Ni instigas la bonvolemaj[n] kaj donacemaj[n] personoj[n], kiuj povas kaj volas helpi mone al Internacia Televido, ke ili kontribuu por la efektivigo de revo, kiu ne plu estas nur de la teamo de la projekto, sed ankaŭ de ĉiuj esperantistoj, skribas la akademiano Flavio Rebello en sia alvoko.
Eĉ guto malgranda... plenigas glason?
Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Kritiko de la negativa edifado
Laŭ mi Libera Folio efektive plej ofte tre bone ludas la diabloadvokatan rolon, sed en la temo ITV ĝi iomete maltrafas. La plej kritikinda aspekto de tiu projekto ne estas la dubindeco de ĝia realigo, sed la fakto ke la projekto restis for de la ekranoj dum tiel longa tempo. Televido estas prezentilo, do por ke televida projekto aspektu apoginda, nepras prezenti ĝin – konstante kaj frandinde. Tio estas duono de la tuta afero, kaj la pli baza; al mi ŝajnas ke Libera Folio subtaksis tiun aspekton kaj supertaksis la ekonomiajn demandojn. Se ITV scios prezenti sin, kaj tion unuavice al la efektivaj spektontoj, ĝi iam kolektos la monsumojn necesajn por siaj projektoj – se ĝi ne scios prezenti sin al la spektontoj, ĝi tiom malpli scios prezenti sin al anoncontoj, kaj tiam jam ne utilas se ĝi sukcesos akiri la kapitalon alimaniere (per mecenata donaco, ekzemple).
Kun la renovigo de la portalo Ĝangalo, ITV efektive ricevis iom frandindan aspekton. Mi povas rekomendi proponi sin por libervola kunlaboro. Se la projekto realiĝos, oni malgajnos iom da tempo kaj gajnos iom da Esperanta praktiko – kaj inverse se ĝi ne realiĝos. Oni do gajnos unu kaj malgajnos alion, kion ajn oni faros, do kial heziti? Validan pretekston oni havas nur se oni opinias ke oni jam perdas sufiĉe da tempo kiel redaktoro de Libera Folio, provleganto ĉe Monato, administranto de Esperanto-centro aŭ simile…
Jens S. Larsen
Multo relativas
eĉ glaso duon(mal)plena estas ĝojiga novaĵo por soifanto. Dum la dudek jaroj de mia esperanta vivo mi vidis dufoje videofilmojn en la lingvo Esperanto - unu el tiuj eventoj estis koncerna festivalo en Ĉeĥio, organizita de d-ro Petr Chrdle. Sed kiel germanoj diras, ke unusola hirundo ne faras someron, ankaŭ tiu tiam impresiga evento ne povas esti ĉio ĝis la fino de ĉiuj tagoj. Tiel mi opinias la esprimon "soifanto" tute trafa, por respondi al la parolturno uzita en la antaŭaj komentoj.
Sekve eĉ retejo kun arkivo de bonkvalitaj videofilmoj estas ege aplaŭdinda akiraĵo por la esperantistoj kaj meritas alian temlinion ol "ŝrumpas antaŭ sia naskiĝo". Se nun esperantlingva televido ne montriĝas tuj realigebla, ĉu estus kaŭzo por funebro, ke naskiĝos anticipe esperantlingva kinejo, alirebla ĉie en la mondo?
Ni rigardu la "mapon" de la amaskomunikiloj uzantaj regule Esperanton por trakti ĉiutagaĵojn: malpli ol manpleno da radioprogramoj (unu el ili antaŭ ne tiom longa tempo fermita), la ĵurnalo MONATO, kies redakcio ne ĉiam dronas en kontribuoj, la retportalo Ĝangalo, Kubana novaĵservo. Okulfrapas, ke la inklino de la esperantistoj, okupiĝi publikante pri temoj ekster esperanto kaj esperantujo ne respegulas dolĉajn sonĝojn pri "fina venko".
Leginta la antaŭe tre pretendemajn planojn de Flavio Rebelo pri la amplekso de la televidprogramo, mi sekve dubis pri ilia realeco, eĉ se la bezonataj monrimedoj estus je tuja dispono: havi la bezonatan teknikan ekipaĵon estas unu afero, ricevi konstante la necesan abundon da interesa, ĉiurilate bonkvalita materialo tute alia. Tiun kanton parkeras ĉiuj redaktoroj: la kvanto de plendoj pri malinteresa enhavo kaj aspekto superas multe la kontribuojn kaj la fotojn, teknike kaj estetike taŭgaj por publikado.
Cetere en la tuta mondo sur kampo de informatiko preskaŭ neniu projekto estas realigata sen prokrasto kaj misfunkcioj. En tio ankaŭ ne esceptas entreprenoj kiel Microsoft, kiu havas pli da pordogardistoj ol estas en esperantujo programistoj kaj teknikistoj, kiuj povus per siaj fakscioj progresigi la projekton ITV. En tiu konekso oni tute ne neu al objektiva raportado pri faktoj, sed al tiu ne nepre apartenas pesimisma temlinio.
Sincere salutas,
Peter Hauser
Algxustigo de la suprajxa notico
Laux mia modesta kompreno, io, kio ankoraux ne naskigxis, ne povas "sxrumpi", tial ke gxi ne ekzistas ankoraux. La maniero per kiu la informo estas prezentita en Libera Folio denove similas pli al tiu de skandalgazetoj tra la mondo, kiu preferas brui anstataux informi.
Kiam mi kaj mia grupo lancxis Gxangalon, en januaro 2003, la rezulto de nia sesmonata strebado vere ne estis tre impona. Ecx retejo simpla kiel la nuna Libera Folio estus multe pli supera al la tiu Gxangalo cxe la unuaj ses monatoj. Sed ni ne lasis nin esti influataj de pesimistoj, kiuj garantiis, ke "ne eblas krei veran interretan portalon en Esperanto". Ni daxurigis la vojon, kaj nun, post du jaroj, ni rikoltas la semon de nia intensa laboro - Gxangalo estas eksterdube la plej granda, varia kaj moderna interreta portalo en la lingvo internacia.
La samon mi planas fari kun Internacia Televido. Gxi lancxigxos do modeste, same kiel modeste lancxigxis projekto de internacia lingvo en la jaro 1887, en Varsovio.
Tio, kio garantias, ke Internacia Televido baldaux farigxos vera televidkanalo en la lingvo Esperanto, kaj ne nur, kiel pesimisme tekstas en cxi tiu notico, "retejo kun arkivo de filmetoj", estas la fakto, ke mi kaj mia grupo avide persekutas la plej bonan, la plej modernan, la plej teknike kapablan por liveri la mondon en Esperanto al la samideanoj.
Anstataux salivumi ne tiel dolcxe, kial ne prezenti sin kiel kunlaboranto, kara Kalle? Internacia Televido havas ankoraux neniu korespondanto el Finnlando. Cxar gxi, finfine, servos al cxiaj esperantistoj...ecx al la pesimismaj.
Flavio Rebelo