Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Reklamo pri Esperanto aperos tra Google

Reklamo pri Esperanto aperos tra Google

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-10 10:56
Tra la popularega ret-serĉilo Google baldaŭ disvastiĝos reklamo pri Esperanto. Fine de marto la teamo de la retejo Lernu.net sukcesis gajni konkurson de Google pri senpaga reklamo. De tiam aktivuloj preparadis la reklam-ŝildojn kiuj aperos diversloke en la reto fine de majo aŭ komence de junio, rakontas nia aŭtoro Oleg Izjumenko, kiu iniciatis kaj gvidis la projekton. Li tamen ne scias precize kiom da projektoj partoprenis en la konkurso de Google.
Antaŭ du jaroj mi aktive ekproponis al la lernu-teamo de unu flanko reklami la retejon lernu! interrete (la plej evidenta maniero fari tion estis uzi la sistemon Google AdWords, kiu facile ebligas multlingvan kaj multlandan, bone celitan kampanjon) kaj de alia flanko montri reklamojn rilatajn al la enhavo de la paĝaro (per la sistemo Google AdSense) ĉe la ttt-ejo por parte kovri elspezojn por reklamado, servil-gastigado kaj tiel plu.

Post iom da diskutoj kaj pripensoj estis decidite fari someran reklamkampanjon en la jaro 2004. La fama usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) financis la projekton. Ni elektis someron, ĉar tradicie dum tiu ĉi sezono ret-aktivado falas, kaj ni volis kompensi tion per aktiveco de novaj vizitantoj venintaj pro reklamo.

Ni ankaŭ decidis subteni tiujn lingvojn, kiuj aspektis ne tiom fortaj kompare kun la angla ĉe nia ttt-ejo: la franca, la hispana, la portugala, la germana, la pola, la sveda kaj ĉirkaŭ dek aliaj. Ni intence ne reklamis la ttt-ejon en la angla kaj en anglalingvaj landoj.

La mekanismo de la reta reklamado estas tre efika: vi prezentas vian servon kaj, se ĝi estas liverata al konsumantoj pere de la ttt-ejo, tiuj povas ekuzi ĝin preskaŭ tuj, post unu mus-klako. Ekzemple, se iu ĉeĥo vidis nian alvokon "Učte se esperanto!" (kun kelkaj linioj de ĉeĥ-lingvaj klarigoj pri nia kursaro kaj ĝiaj avantaĝoj), tiu per unu klako estis enironta la retejon lernu! en sia denaska lingvo!

La kampanjo estis
sufiĉe sukcesa, ni ricevis bonan nombron da vizitoj kaj novaj lernantoj kaj vere kompensis tiun "dormeman" someran periodon (do post kiam la kampanjo ĉesis en aŭtuno, ni spektis eĉ falon de statistiko!).

Aŭtune de 2004 mi eksciis ke Google lanĉis sian programon de senpaga reklamado por sociaj kaj klerigaj organizoj. Mi volis uzi tiun ĉi ŝancon, sed evidentiĝis ke la programo validas dume nur por usonaj organizoj. Ni decidis turni nin aŭ al ESF aŭ al ELNA. ESF akceptis la proponon kaj konsentis sendi la peton al Google (pri la peto iomete umis mi kaj multe helpis Chuck SMITH). Fine de marto 2005 ni eksciis ke nia peto estis venkinta super ĉiuj aliaj konkurantaj kun nia.

Ĉi-foje, ĉar ni ne estis ligitaj per buĝetaj limoj, ni volis fari eĉ pli grandskalan kampanjon por Esperanto en la Reto: kun dudeko da lingvoj (inkluzive la anglan), kun belaj grafikaj reklam-afiŝoj ktp. La tutan monaton ni prepar-laboris: testis serĉofrazojn, verkis kaj tradukis reklam-tekstojn, desegnis kaj refaris reklam-afiŝojn...

Fine de aprilo ĉio estis preta kaj ni donis nian kampanjon al Google por superrigardo, kontrolo kaj eventuala korekto. Tiu ĉi procezo devos finiĝi post kelkaj semajnoj, kaj tiam nia kampanjo startos (fine de majo aŭ komence de junio). Do ne miru se vi hazarde renkontos ie en la reto alvokon lerni Esperanton, en via denaska lingvo!

Ankaŭ, post kiam iam fine de majo lernu! ekhavos novan, tute modernan kaj mojosan* aspekton - preskaŭ samtempe kun Ĝangalo kiu spertos la saman metamorfozon - ni komencos montri ĉe nia ttt-ejo reklamojn ligitajn kun lingvolernado kaj similajn. Do, vizitu ofte lernu.net!

Oleg Izjumenko
oleg@ikso.net

*Mojosa: Laŭ klarigo de la aŭtoro, la vorto originas el la mallongigo MJS = "modern-jun-stile" kaj nuntempe estas kutima esprimo en la junulara medio. ndlr.

Pli pri Lernu.net: Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton
arkivita en: