"Etnismo" nun en la reto
La bulteno de la esperantista organizaĵo Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) ekde nun publikigas sian bultenon kun la nomo "Etnismo" ankaŭ en la reto.
En la nova retejo de
IKEL nun eblas legi la antaŭlastan numeron de la bulteno Etnismo.
Etnismo aperas plurfoje jare, ĝenerale
en tri diversaj kajeroj, kaj informas pri etnaj kaj lingvaj
aferoj.
La retan publikigon oni iniciatis por altigi la ĝeneralan intereson de
la esperantistoj al Etnismo, IKEL kaj la retejo de la asocio.