Interreta seminario en Sarajevo
En Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, de la 22-a ĝis la 28-a de marto okazis seminario de Esperanto@Interreto. Tridek naŭ partoprenantoj, el 16 landoj, partoprenis la seminarion, kiu temis pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Je la fino de la semajno diversaj laborgrupoj kiuj formiĝis dum la semajno prezentis siajn projektojn, kaj la partoprenantoj jam ekplanis estontajn projektojn. (TEJO-aktuale)

