Junulara kongreso sen miss-oj
La Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Zakopane decidis revivigi malnovan tradicion kaj okazigi belec-konkurson sub la titolo "Miss Esperantio". Lastfoje tia konkurso okazis en IJK en Debrecen, Hungario, en 1983. Jam printempe respondeculoj de UEA klopodis konvinki la organizantojn rezigni pri la ideo, sed vane. Tamen, ja efikis protestoj de kongresanoj en Zakopane. Ankaŭ la bando Esperanto Desperado protestis kontraŭ la planita konkurso dum sia koncerto en Zakopane.
[Teksto laste redaktita en aŭgusto 2005. Aranĝo de fotoj plibeligita en 2007.]
La Internacian
Junularan Kongreson en Zakopane malfermis salutvortoj de la pola prezidento.
En la programo estis parolado de eŭropa parlamentano, fama japana mecenato
kaj pintaj bandoj. Tamen la plej priparolata programero estis la konkurso
pri la plej bela kongresanino - kvankam ĝi ne okazis.
Jen kiel la organizantoj de la IJK prezentis la konkurson:
Ĉu vi estas bela? Ĉu vi estas knabino? Ĉu vi estas Esperantistino? Ĉu vi
ĉeestos IJK-on? Tiukaze do ĝuste vi devas aliĝi al la konkurso "Miss
Esperantio", kies celo estas elekti La plej belulin' de IJK. Kion vi povas
atendi? Nu - kiel kutime: mallonga sinprezento, promenado en vespera robo,
libera disciplino = dancado, kantado, poem-deklamado... Aliĝu jam nun por la
konkurso (valoraj premioj jam atendas!)
La organizantoj ŝajne komprenis, ke ne ĉiuj aprezas belec-konkursojn, kaj
aldonis apartan klarigon "por feministoj":
Rimarko (porfeminista): Organizantoj ne celas malestimi inan sekson - tute male, ili per la okazaĵo volas kliniĝi antaŭ virinaj beleco, ĉarmo, kapableco, multflankeco (...) - kaj elekti "la plej" knabinon de Esperantio (malgraŭ konscio, ke ĉiu Esperantistino estas la plej...
Eble surprize por la organizantoj, ne nur reprezentantoj de la plenkreskula movado, sed ankaŭ tre multaj partoprenantoj de la IJK opiniis la ideon de belec-konkurso neaprobinda. Estis laŭtaj protestoj, kaj fine la jam anoncita konkurso estis nuligita.
- Pri tio mi persone ege ĝojas! La ideo organizi tiun konkurson dekomence estis fia, opinias la rusa kongresinto Oleg Izjumenko.
Laŭ li, la cetera programo de la IJK estis tre bona, sed la planita konkurso estis tute neakceptebla.
- Tiaj konkursoj, pro tio ke ili fondiĝas sur patriarkiaj stereotipoj, malaltigas la rolon de virino, eliminas ŝian dignon, kaj degenerigas kaj la partoprenantojn kaj la spektantojn. Tial mi estis kaj daŭre estas kontraŭ ajnaj "belec-konkursoj".
- Ja eblas konkuri en aliaj kampoj, kiuj estas ne malpli gravaj ol fizika
allogeco, kaj ja ankaŭ viroj povas partopreni diversajn konkursojn kune kun
virinoj, tiel ne substrekante nur unu sekson aŭ gravecon de nur unu trajto
(nome de fizika aspekto) de tiu sekso, opinias Oleg Izjumenko.
Kim
Henriksen de Esperanto Desperado same ĝojas, ke la konkurso estis
nuligita.
- Mi parolis kurte kun Vera de la LKK, laŭ ŝi oni rezignis pri la konkurso
pro tro da protestoj de okcidentuloj... Cetere mi mem dum nia koncerto de
Esperanto Desperado parolis kontraŭ la konkurso. Kiam ni kantis
Aline ni ja en la fino kantas ke ĉiuj estas belaj (vi povas aŭdi ĝin sur la unua
kasedo de Amplifiki - Tute ne gravas).
- Tio fakte memorigis al mi kial ni havis tiun finon de Aline. Ĝi
estis verkita dum la IJK en Debrecen en 1983, kiam mi lastfoje spertis ke
oni aranĝis tian konkurson. Tiufoje ni fakte eĉ klopodis ridindigi ĝin en
tiu maniero, ke ni estis pluraj viroj kiuj lasis inoj aligi nin en siaj
nomoj, kaj poste ni venis vestite kiel inoj. Sed la aranĝantoj kaptis nian
intencon kaj lasis nin promeni unue, kaj poste daŭrigis la
konkurson...
Laŭ alia ĉeestinto, Chuck Smith, preskaŭ ĉio estis bona en Zakopane:
- La koncertoj bonis, la dancejo bonis, la programoj bonis... La sola malbona afero estis la malvarmeco kaj pluveco de la vetero, sed la organizantoj bedaŭrinde ne povis prizorgi tion.
Por Anderson Mills el Teksaso, Usono, la vojaĝo al Vilno kaj poste al Zakopane estis neforgesebla travivaĵo post dujara studado de Esperanto. En sia dulingva blogo li skribas:
- Mi ne posedis la kapablon por imagi kiel mirinda sperto estos; mia mensa
framo ne sufiĉe grandis. Mi povis sidi kaj simple paroli kun homoj el la
tuta mondo en personaj konversacioj, kiuj konkrete montris kiel mirinde
similaj estas homoj dum ankoraŭ ili vivas laŭ sia propra kulturo.
Honora patrono de la IJK estis Aleksander Kwaśniewski, la prezidento de Pollando, kaj lian saluton oni legis en la solena inaŭguro. Estis 575 aliĝintoj al la kongreso, kaj pli ol cento el ili helpis pri la programo de la kongreso. Inter la prelegantoj estis la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik kaj la konata japana mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.
Same kiel en Universalaj Kongresoj, merkredo estis ekskursa tago. Ĵaŭde oni aranĝis, laŭ metodo jam multfoje provita en Rusio, "lingvan festivalon" por ekstera publiko.
Legu pli pri la IJK en artikolo de Oleg Izjumenko!
(Foto el la retalbumo de Ivo Miesen)
Se Lejzer...
Multflankeco
Nu, finfine la sola afero kiu gravas estas ke la konkurso ne okazis.
Rilate nian konaton Komitatano Z: li montris jam tian multflankecon ke mi ĉiam pli pensas ke tia homo povas esti nenio krom fikcia.
Maria Sandelin
Ina Konkurso Pri Beleco
Jen... Kara Amiko vi tute pravas!!!
Permesu min aldoni ke tio cxi estas nur unu el inter tre multaj similaj kauxzoj pri la premgrupisma mentaleco kaj politika korektismo ke mi mem ne plu agas en tiu cxi cxiam pli kaj plie movado por pervertistoj kaj kretinoj en kiu nenio bona, nobla kaj bela estas akceptata. La movado en kiu cxiuj ideoj por progresigo estas frakasata per idiotaj povoludo malsataj ge-uloj. Tio cxi estas ankaux la kauxzo ke UEA gajnas cxun jaron malpli da subrtenantoj. La movado tamen spite de tio kreskas ekstere. Fakte senpere de UEA kaj la UK organizantoj. Sen ties idiota, politika korektismo kaj premgrupismo. Gxi kreskas sen ilia iu ajn kontrolebleco, pere de Interreto ktp. Mi mem fakte ne plu konsideras min esti Esperantisto En la lumo de troaj apektoj de la movado nun, mi trovus esti ofenda esti nomata Espernatisto... Speciale tiaj kiel tiu pri tiu cxi konkurso... Precize pro la fiekstrema troo de tiaj idiotajxoj kia cxi tiu, pri tipe huliganaspektaj sintenoj de la fieraj pri sia primitiveco frakasintoj de bela Junulara UK okazajxo...
Kio ja estas malbona en la Konkurso de la Virina Beleco? Nur malbona en okuloj de kelkaj malbelulinoj kiuj plej lauxtas nur en la feminista movado de malbelulinoj, pri kiu iu ajn inteligenta persono ne plu jam volas ecx auxdi. Sole eble kun la esceptpo de iuj mensaj subevoluintinoj, krom de klara mensa perverteco... Ilia malsana kolerismo , malamo al tuta la mondo escepte de sia pervertismo, jxaluzo kaj manko da inteligenta rezonado frakasas la movadon egale efike kiel multo de aliaj similpensai senpensebluloj de ambaux seksoj. Kvankam mi plu uzas kaj sxatas uzi la Internacian Lingvon, mi nenim plu jam konsideras gxin iu Esperanto. Ankaux mi ne plu konsideras min mem Esperantisto. Mi estas Interlingvisto parolanta la Internacian Lingvon, au ILON, sed certe ja ne membro de iu Esperanto movado tia kia gxi estas fiere sin demonstranta al la mondo per siaj superbaj atingoj en movado frakasado kaj nenie ajn aliloke renkonteblaj niveloj de manko de la inteligenta pensado...
Elektito
Cxu nur beleckonkurso?
Sed laux Libera folio la plej grava evento estis la beleckonkurso (kio ecx ne okazis).
Cxu vi povus rakonti pri io alia el IJK?
Mi malfelicxe ne povis cxeesti.
Kaj nun mi legas pri tiaj miss-fiajxoj...
Legu la alian artikolon!
La redakcio
Ni retroiras kavernen...
La problemo de nur-virinaj belec-konkursoj estas, ke ilin kutime organizas homoj kiuj tro ofte emas preterkonsideri la rajtojn de virinoj, kaj kiuj konsideras ilin simplajn kacujon kaj bebujon. La senhontaj deklaroj de la organizintoj konfirmas al mi ke temas pri tia okazo :-(
Belec-konkursoj estas iom stultaj, tamen mi agnoskas ke ili povas humurigi etoson kondiĉe ke ili estu ambaŭseksaj konkursoj.
Pri la "degenero de okcidento" mi, male, vidas ke en okcidento, oni pli kaj pli eliras el la puto de miskonsidero al virino, dum en oriento, ŝajne, ili postrestas en la puto.
Manolo
Satiro kaj parodio
Mi tre bedaŭras ke Esperantujo aspektas tia, ke eĉ homo kiu diras ke virinoj "ne tro multe pensu" ne tuj estas konsiderata klaŭno. La komento de Komitatano Z estis fakte mia satira verkaĵo.
Kvankam mi klare sentas ke kun homoj kiel Elektito ne eblas interparoli, mi ne povas ne rimarkigi pri kelkaj memklaraĵoj: Vi parolas pri kriado kaj malsana kolerismo, sed vi estas mem unu el la plej kriegemaj homoj kiujn mi spertis en kaj ekster Esperantujo. Tio ke vi ne volas esti ano de la Esperantomovado certe ĝojigas - apenaŭ ofendas - la plej multajn. Aliflanke min zorgigas ke vi diras ke vi ŝatas uzi "ILO"n. Viraj iloj en kombino kun agresemo pli ol unu fojon en la mondhistorio rezultis en katastrofoj por virinoj.
Kaj cetere kiu elektis vin, Elektito? Almenaŭ ne judoj, virinoj aŭ gejoj, se juĝi laŭ viaj pli fruaj antisemitaj, seksismaj kaj homofobaj komentoj. Aŭ eble vi simple iam gajnis beleckonkurson?
Cecilia
Rilataj ligoj:
http://www.liberafolio.org/Komentario/komizo10-2004
http://www.liberafolio.org/Komentario/okuloj
Satirro kaj parodio? Prave!
Kun malsata persono oni ne atendu satmangxi kaj kun stultuloj inteligente interparoli... Tio cxi validas en Esperanto movado tia kia gxi nun aspektas, pli kaj pli...
Elektito
La temo timigas
Pensu ni, pri muziko, teatro, poemo, disvastigado, psikologio, kaj tiel plu.
Ni deziras Esperanton, kiel lingvo.
Do buŝe, ne bunde.
Kore,
Via nova amiko.
Bira Ferreira
Timigas kiun?
Ĉar mi ne povas kompreni kiel unusola homo povas esti la vorto de la miloj de esperantistoj kiuj loĝas en Brazilo.
Pri la malallogaj marghenuloj en la E-mondeto
Kiel ekzemplo pri chi tiu fenomeno povus ludi iu Elektito, kiu chi-paghe skribis ke la neokazinta beleckonkurso dum la IJK estas “nur malbona en okuloj de kelkaj malbelulinoj kiuj plej lauxtas nur en la feminista movado de malbelulinoj”. Oni malfacile povus pripensi alian pli primitivan antaujughon pri unu el la plej gravaj sociaj movadoj de la nuntempo. Redukti la feminisman movadon (kiu cetere ne estas nur virina) al ia pribelece motivita envio iel similas al tiu kutima antaujugho direktita kontrau ni mem, nome ke ni okupighas pri Esperanto char stultaj, mallertaj, entute nekapablaj lerni “veran”, pli malfacilan etnolingvon.
Elektito forte esprimighas kontrau la “idiota, politika korektismo” kiu chi-kaze sukcesis konvinki la organizantojn rezigni pri ilia plano revivigi tiun patriarkisman misan “tradicion”, danke al la spontana reago de la kongresanoj. Nu, jam farighis modo inter la cinikuloj tiele moki kelkajn gheneralajn ideojn pri la homaj rajtoj, kiuj fakte estas civilizaj konkerajhoj, veraj idealaj aksiomoj de nia kunvivado, ech se malfeliche ofte malrespektataj (ke chiuj homoj estas egalaj je digno kaj rajtoj, ktp). Okaze de la 60-jarigho de la atombombado sur Hiroshimo, chie audighis vochoj por la neniamplueco de tiaj krimoj. Chu lau Elektito tio estas nuraj sensignifaj, politike korektismaj blufoj ? Ni strebu realigi ilin, ekzemple per Esperanto la ideon pri lingvaj egaleco kaj demokratio, kiun shajne chiuj potenculoj teorie subtenas.
José Antonio Vergara
Pri Okcidento kaj vidpunktoj
Jen kio mi skribis al Kalle, kiam li sciigis al mi pri tio okazontaĵo:
"Ĉu vere? Tio montras, kiomgrade la religiaj kaj ekonomiaj faktoroj inflǔas sur la pensmaniero de la homgrupoj. Verŝajne Pollando bezonos kelkajn jarojn por ne plu
pensi, kiel niaj landoj pensis antau pli ol 30 jaroj!
Pri la rimarko "porfeminista" ("Organizantoj ne celas malestimi inan sekson - tute male..." ktp), mi diris:
Tute vakǔaj vortoj! Tio similas la tre famkonatan "Mi ne estas racista, sed...".
Mi ne emas apogi au aprobi individuajn konkursojn, en la socio mi preferas kunlaboron, kvankam mi ofte laboras kaj agas mem individue -tio estas ja paradokso, mi
bone scias... ;-)
Mi opinias, ke ĉiuj devus iam kaj iel havi sian "gloran momenteton", t.e sperti momenton dum kiam ties specifajn kvalitojn oni agnoskas.
Se la organizintoj vere deziris organizi ludon tiutipan (t.e beleckonkurso), ili devintus fari same por la virhomoj kaj inhomoj.
Tamen, tio estus distro nur "teretaĝa", eĉ se tiel ĝi estus malpli seksdiskriminacia.
Se ili vere dezirus organizi konkursojn, oni povus imagi:
-elekti la homon plej humur-hava... (kategorio inhomoj kaj virhomoj...)
-elekti la homon plej afabla kaj helpema
-elekti la homon, kiu plej originale kaj harmonie vestiĝas
-elekti la homon, kiu plej bele kantas
- ktp...
Kaj fine:
-elekti la homon, kiu sukcesas samtempe en la diversaj kampoj..."
**************************************
Nun mi aldonos tion:
Kompreneble, la enloĝantoj de la tiel nomata "Okcidento" ne estas nek pli bonaj, nek pli malbonaj ol aliaj homoj en la mondo.
Ili havas la samajn kapablojn je inteligenco, arto, scienco, emo al justico ktp, ktp.
Nek pli, nek malpli ol la ne-okcidentuloj.
Tamen, ekonomiaj kaj kulturaj kondicoj gravas por la evoluo de socio, speciale pro la eduko, kion oni povas doni al la infanoj kaj junuloj.
Des malpli oni permesas al la homoj pensi per si mem kiam ili estas junaj, ju pli la risko de tre aĉsimpla "(mal)pensado" ekzistas.
Ĉar multaj landoj vivis treege longe sen vera libereco (mi pensas ne nur pri trudema "socialismo" sed ankaǔ pri tro fortaj eklezioj au religioj), ne tre multaj civitanoj de
tiuj landoj havis eblecon konstruiĝi propran kritikan vidadon. Sed iom post iom, la homoj fariĝas kapablaj eliri el la "veziko" kie oni enŝlosis ilin.
Pri samseksamo (kaj cetere pri ĉiuj seksaj kondutoj, kiuj agrablas al iuj sen malutili al iu ajn), estas klare je miaj okuloj, ke kraĉi malame kontrau la homoj ŝatante
vivi lau "nekutima" manero estas ne nur signo de malklereco kaj maltoleremo, sed probable de ege malriĉa emocia kaj seksa vivo.
Ni konsciu ke la evoluoj estas tre malrapidaj, kaj ni restu singardemaj, ĉar verŝajne neniu progreso estas porĉiama!
Kiom da tempo postulas pensoj?
jes, nepre ĉi tiu tuta afero temas pri kulturdiferencoj, rilataj al tradicio aŭ manko de tradicio de libera pensado. Mi klopodas kompreni la orienteŭropanojn ĉi tiel: dum longa tempo estis ĉe ili malpermesitaj pornaĵoj, mis-konkursoj kaj similaĵoj pro iaspeca "pruda idealo". Prudeco kiel idealo ja ne ekzistas en la okcidento depost almenaŭ la dua mondmilito, proksimume kie la orienteŭropaj landoj situis mense kiam la fera kurteno falis. Ĉe ni en la okcidento la kontraŭstaro al similaj fiaĵoj ja havas siajn radikojn en alia idealo, nome egaleco - la penso ke ĉiuj homoj estas samvaloraj. Ĉi tio - ke povas esti alia motivo ol prudeco por ekzemple ne aranĝi porvirinan beleckonkurson aŭ alimaniere objektigi virinojn - ŝajnas tre malfacile komprenebla al iuj. Eĉ pli malfacile kompreneble ol al poloj estas verŝajne al homoj el landoj kie la falsa pudoro estis eĉ pli granda - ekzemple en Irano.
Jes, enotero, vi pravas pri tio ke evoluoj estas tre malrapidaj, sed foje oni perdas la paciencon, ĉu ne? Mi ekzemple lastatempe perdis la paciencon kiam kiel reagon al policdenunco de esperantlingva infanpornejo iu diris "tute ne gravas, ĉar nudeco tute ne estas pornografiaĵo" (Nu, por ne mencii kiel multe da pacienco estus necesa por trankvile sinteni al tiu tuta retejo.)Kiom da tempo postulas pensoj?
Cecilia
Fore la belec'
Dum la IJK mi gvidis konversaciajn rondojn kaj mi elektis la temon 'Beleco, ĉu la moderna mondo troigas' La diskuto estis tre interesa kaj okazis vere bona interŝanĝo da opinioj. Jes ja la mondo estas diversa, gravas respekti alies opinion kaj estas grave diskuti pri plej diversaj temoj...por povi kompreni unu la alian.
Amike salutas, Normando
Okcidenta degenero
Komitatano Z