Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Agado Subtenu Liberan Folion!

Subtenu Liberan Folion!

by Redakcio Laste modifita: 2011-07-11 10:04

Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. Ĝin redaktas kaj administras volontuloj, sed la serviloj kaj la retadreso kostas monon. Se vi opinias nian laboron valora, eble vi volas helpi pagi tiujn kostojn?

MonbiletoVi povas subteni la funkciadon de Libera Folio, ĝirante monon al nia uea-konto lifo-f. Por ĝiri monon, skribu al la librotena fako ĉe UEA kaj indiku, kiom da mono vi volas kontribui. Ankaŭ tute malgrandaj kontribuoj estas tre bonvenaj. Ni regule publikigas la nomojn de la donacintoj en ĉi tiu paĝo. La ĝisnunaj kontribuoj grave helpis pagi la kostojn de la serviloj, kiujn Libera Folio bezonas por funkcii, kaj ankaŭ financis iujn programadajn laborojn, kiam ni ne sukcesis solvi ĉion per volontulaj fortoj.

Se vi ne havas monon ĉe UEA, vi povas transpagi uzante la rimedojn priskribitajn en la retpaĝo de UEA. Eblas facile pagi ekzemple per kreditkarto. Ne forgesu indiki, ke vi volas kontribui al Libera Folio! Se vi pagas per kreditkarto, indiku vian intencon subteni Liberan Folion en la kvadrateto "notoj"

 

La lastaj dek kontribuoj:

  1. 100130 J. Sunekær 15,00 eŭroj
  2. 100215 R. Larsson 10,00 eŭroj
  3. 100504 Jader Rodrigues Da Silva 40,00 eŭroj
  4. 101008 Jytte Sunekær 30,00 eŭroj
  5. 101018 Pascal Dubourg-Glatigny 15,00 eŭroj
  6. 101123 Mila van der Horst 50,00 eŭroj
  7. 110124 R. Larsson 10,00 eŭroj
  8. 110131 P. Dubourg 15,00 eŭroj
  9. 110210 A.-M. Lange 34,76 eŭroj
  10. 110329 B. Nordlöf, 15,00 eŭroj


Dankon al la donacintoj!

Agoj pri dokumento

Ĉu eble varbado en Libera Folio?

Afiŝita de Lu Wunsch-Rolshoven je 2009-07-05 19:52
Eble konsideru aldone meti varbadon sur la paĝojn de Libera Folio - ekzemple pri libroj, (paperaj) gazetoj, renkontiĝoj ktp. Laŭ mi tio povas unuflanke enspezigi iomete da mono, aliflanke ĝi estas ankaŭ servo al la legantoj; se varbado ne estas truda, sed afable informa, ĝi estas laŭ mi agrabla por la vizitantoj. Iusence ĝi estas paŝo al "normaliĝo de Esperantujo", similiĝo al naciaj merkatoj. (Nuntempe la stato de varbado en Esperantujo estas iom nekutima - en Monato oni privarbas la eldonaĵojn de FEL, en la revuo Esperanto ĉefe tiujn de UEA kaj en La Ondo de Esperanto tiujn de Sezonoj, do ĉiam preskaŭ nur la proprajn. Libera Folio estas neligita al eldonejo aŭ organizanto de renkontiĝoj kaj povas tial suriri novan terenon.

Konsideru ŝanĝi la vicon de la donacintoj kun la plej aktuala supre.

Varbado aŭ reklamo?

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2009-07-06 15:44
Varbado? Eble vi pensas pri reklamo (germane "Werbung").