Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La skriba deklaro de UEA al la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN

La skriba deklaro de UEA al la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-08 14:05
En februaro 2005 UEA transdonis al UN anglalingvan skriban deklaron. En la redaktado de la originala, anglalingva teksto partoprenis interalie la konata esploristo pri multlingveco lingva diskriminacio, Tove Skutnabb-Kangas. Ni publikigas esperantan tradukon de la grava dokumento. Ekzistas ankaŭ ĉina traduko, kiu estis preparita por eventualaj kontaktoj kun la ĉina delegacio en la kunsido de la Komisiono pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo.


Unuiĝintaj Nacioj
Ekonomia kaj Socia Konsilantaro
Distribuo: ĝenerala
E/CN.4/2005/NGO/97
15 februaro 2005
NUR ANGLE
Komisiono pri la Homaj Rajtoj
61-a Sesio
Punkto 10 de la provizora tagordo
Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj


Skriba deklaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), neregistara organizaĵo kun speciala konsulta statuso


La Ĝenerala sekretario ricevis la ĉi-sekvan skriban deklaron, kiu estas cirkulata laŭ la rezolucio de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro 1996/3.
[la 3-an de februaro 2005]

Noto: Ĉi tiu skriba deklaro aperas neredaktita, en la lingvo(j) en kiuj ĝi estis ricevita de la koncerna(j) neregistara(j) organizaĵo(j).


Laŭ la artikolo 2-a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, "Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi  Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭkoloro, sekso, lingvo, religio . . . ."  Tamen, ĝis nun, la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj  ricevis atenton nek de UN nek de ĝiaj membro-ŝtatoj.

Fakuloj el multaj landoj raportadis pri la negativaj rezultoj de infana edukado en lingvoj aliaj ol la gepatra1.  Esploroj montris, ke uzo de netaŭga lingvo en lernejoj estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, eble la plej grava kaŭzo, de frua elfalo de junuloj el lernejoj, kio siavice kondukas al seriozaj sociaj problemoj. La fruelfalintoj havas pli grandan  riskon je senlaboreco, kio verŝajne kondukas la junulojn al krimado, alkoholismo kaj drog-uzado.  

Laŭ studo de unu el la UN-agentejoj mem2, la plej malriĉaj landoj povus ŝpari grandegajn sumojn, se la lingvaj homaj rajtoj de iliaj loĝantoj estus respektataj per la uzado de lokaj lingvoj en instruado.

La parolantoj de la internacia plan-lingvo Esperanto subtenas la supran konkludon. Plie, ili konsideras, ke la nuna situacio, en kiu nur kelkaj naciaj lingvoj estas uzataj por kontaktoj inter  homoj el malsamaj nacioj. estas nekontentiga, diskriminacia kaj ne kontribuas al internaciaj kompreniĝado, paco kaj egaleco. Aldone ĝi kontraŭdiras la Artikolon 2-an de la Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN.

La lingva problemo estis traktita en diversaj kunvenoj en la lastaj jaroj, inkluzive de la Internacia Seminario pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj sub la aŭspicio de la Oficejo de la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, kaj de la Azia Forumo de la Civila Socio en Bangkoko. En ĉiuj tiuj kunsidoj rekomendoj estis adoptitaj, kiuj estis poste ignorataj.

Universala Esperanto-Asocio, surbaze de la rekomendoj de la menciitaj kunvenoj, kaj ankaŭ konsiderante multajn rekomendojn de la fakuloj de UN mem, petas, ke UN entreprenu la jenajn paŝojn:

  1. La Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj starigu porokazan laborgrupon por ekzameni la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservojn de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco. La raporto de la Laborgrupo enhavu mez- kaj longdaŭran rimedojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en malsamaj lingvaj kaj kulturaj situacioj.
  2. La Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj apogu la klopodojn de fakuloj, interalie de Universala Esperanto-Asocio, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo respekti lingvajn homajn rajtojn kaj kuraĝigi la evoluon en la koncernaj landoj.
  3. La Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de UN  metu la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.

---------------------
(1) Ĉi tiuj fakuloj inkluzivas fakulojn laborantajn por Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple la verkintojn de la lastatempaj raportoj por la Daŭra Forumo de Unuiĝintaj Nacioj pri Indiĝenaj Demandoj, aŭ la internaciaj fakuloj laborantaj por la programo de Unesko pri Savado de Endanĝerigitaj Lingvoj.
 
(2) - Human Development Report 2004: Cultural Liberty in Today's Diverse World, verkita por United Nations Development Programme.


arkivita en: