Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Amika etoso en familia renkontiĝo

Amika etoso en familia renkontiĝo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-23 23:24
Kontribuintoj: Boriša Milicević, Dimitrije Janičić
Pli ol naŭdek partoprenintoj el 10 landoj en la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj ĝuis la etoson en konata porinfana ripozloko en Vojvodino, aŭtonoma provinco de Serbio. Partoprenis 51 infanoj, de 1-jara ĝis 16-jara.


Dank' al la familio Csilla kaj Andras Cseke kaj al la farmo Katai, de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Idjoš, hungare Kishegyes, Vojvodino (aŭtonoma provinco en Serbio) la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

La farmo Katai apud Mali Idjo, renkontiĝejo, estas konata porinfana naturriĉa ripozloko kun parko, ludejo, 15 diversgrandaj ĉambroj (2- ĝis 12-litaj) kelkaj ejoj en la domo, kaj ekstere por ĉiutagaj aktivadoj. La farmo havas ankaŭ dombestejon kun diversaj animaloj, inkluzive numidojn kiuj ekstermadas iksodojn. La farmo posedas propran kuirejon. Do, vere celtrafa loko.

La renkontiĝon partoprenis 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj, el 10 landoj: Belgio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Granda Britio, Hungario, Kroatio, Norvegio, Svislando kaj Serbio&Montenegro. La infanoj estis de unujara ĝis la 16-jara.

La restadprogramo estis tre diverseca, kunfarata kaj realigata interkonsente. Okazis ankaŭ du interesaj kaj enhavriĉaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Paliĉ, kie troviĝas alloga zooĝardeno.

Dum la renkontiĝo la familianojn vizitis la esperantistoj el la urboj Subotica kaj Senta. La familio Cseke kaj la farmo Katai vere klopodegis por ke ĉio dum la renkontiĝo laŭprograme funkciu rimarkinde.

La ĉiutaga gazeto Dnevnik en Novi Sad aperigis la 15-an de aŭgusto preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo Parolu Esperanton por ke ĉiuj komprenu vin, kun kelkaj frazoj pri la impresoj de la partoprenintoj.
arkivita en: