Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Eŭropa Esperanto-Unio serĉas direktoron de BKC

Eŭropa Esperanto-Unio serĉas direktoron de BKC

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-17 11:51
Fine de februaro Eŭropa Esperanto-Unio anoncis, ke ĝi serĉas novan direktoron por sia Brusela Komunikad-Centro. Ĉar la dung-anonco ne aperis en la retejo de BKC, Libera Folio aperigas ĝin. La lasta dato por peti la postenon estas la 15-a de marto 2005.

EŬROPA ESPERANTO-UNIO SERĈAS NOVAN  DIREKTOR/IN/ON   

Eŭropa Esperanto-Unio havas jenajn neprofitajn celojn kun internacia utilo:   

  • kunordigi kaj vigligi la agadojn la Esperanto-parolantoj de Eŭropo, speciale ĉe la  politikaj kaj kulturaj instancoj de Eŭropa Unio (EU), pristudante kaj kreante kondiĉojn  favorajn al la progreso de tiuj agadoj;
  • kontribui al la garantiado de egalaj lingvaj rajtoj por ĉiuj lingvoj indiĝenaj en EU –  oficialaj, minoritataj aŭ regionaj; fortigi eŭropan konscion ĉe la civitanoj en Eŭropa  Unio.

La agadoj de la asocio por atingi siajn celojn inkluzivas la jenajn:

  • organizado de konferencoj kaj kolokvoj pri diversaj temoj rilataj al la kultura kaj  lingva diverseco de, precipe, EU.
  • financado de la partoprenado de junaj eŭropanoj al tiuj internaciaj kunvenoj.
  • proponado de multlingvaj servoj uzantaj la elektronikan reton ‘internet’, kiuj helpos  realigi kaj stabiligi la garantion de lingva egaleco.

Por helpi realigi tiujn ĉi celojn la asocio serĉas por periodo ekde la 1a de majo

Direktor/in/on


Via profilo:

  • Tre motivita Esperanto-parolanto kun sperto en ĵurnalismo, administrado aŭ publikrilata  laboro.
  • Sperto en la Esperanto-movado.
  • Universitata edukado.
  • Kapableco labori en defia, konstante ŝanĝiĝanta medio (kapablo mastrumi plurajn taskojn  samtempe kaj ilin prioritatigi).
  • Vi ŝatas labori kaj en projektoj kun aliaj, sed ankaŭ ne timas labori ĉefe sole per  komputilo kaj interreto. Vi pretas daŭrigi la aktivaĵojn de EEU, sed ankaŭ ne hezitas  proponi novajn projektojn.

Laborpostenprofilo:
Vi respondecas kiel direktor/in/o por la efektivigo de la asociaj celoj manifestitaj en la statuto  kaj laborplano. Viaj taskoj i.a. ampleksos: kunordigi la politikan kaj informan agadon de  EEU, teni rilaton kun la landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-asocioj, informi la movadon pri  lingvorilataj temoj, redaktado de la retlisto lingva-demokratio kaj de la revuo Eŭropa  Bulteno kaj kunordigo de aliaj kampanjoj.
Kiel direktor/in/o vi respondecas pri akirado de monfontoj kaj la efektivigo de per eksteraj  monfontoj subvenciitaj projektoj.
Ne temas pri administrada funkcio, sed foje aperas urĝaj administraj taskoj, kiuj bezonas  rapidan pritrakton. Tiam vi ne hezitu ilin plenumi.

Vi laboros averaĝe dum 50% de la labortempo pri gazetaraj taskoj kiel afiŝado en la retlisto  REAGO de esperanto-rilataj artikoloj en amaskomunikiloj kaj klopodado prezenti  Esperanton al la amaskomunikiloj. 30% de la labortempo vi dediĉos al la politika agado,  ekzemple ĉirkaŭ la temo de lingvodiskriminaciaj dunganoncoj aŭ la lingvopolitika agado  en la Eŭropa Parlamento kaj la EU-membroŝtatoj. 20% estas antaŭviditaj por interna  informado, i.a. la mastrumado de la EEU-retlisto kaj la redaktado de Eŭropa Bulteno.

Necesaj kvalifikoj:

Nepraj: Bonaj administraj kapabloj (anstataŭe ĵurnalismaj aŭ publikrilataj spertoj bonvenas),  komputilaj, lingvaj kaj interrilataj scipovoj. Vi laboras bone sub premo kaj kapablas  efektivigi limdatojn.

Lingvoj: tre bona Esperanto, bona angla, bona franca kaj/aŭ germana, aliaj lingvokonoj estas  atuto.  Komputilo: tre bonaj aplikadscioj por komputiloj kaj interreto, scipovoj de retpaĝara  aspektigo kaj redaktado de hejmpaĝoj kaj/aŭ revuoj estas bonvenaj.  

Scipovoj:
Socia lerteco estas tre grava. Fleksebleco, interrilataj kaj reprezentokapabloj,  praktika aliremo, iniciatema, aŭtodidakte lernema kaj la kapablo trakti altnivelajn  kontaktojn.

Politiko/financoj:
scio pri eŭropa politika sistemo kaj pri monfontakirado bonvenaj.       

Laborloko kaj –tempo:
Principe vi laboras per via propra komputilo, kiu havu aliron al rapida interretkonekto. Sed vi  estu ankaŭ preta foje vojaĝi kaj en kazo de neceso translokiĝi ekzemple al Bruselo.  Principe temas pri plentempa labortempo, sed ankaŭ partatempaj solvoj estas diskuteblaj.

Ni ofertas:
Defian kaj interesan taskon kun multe da respondeco kaj ebleco lerni en internacia medio. Ni  ofertas ĉiumonate netan honorarion. Tio signifas ke EEU ne dungas vin, sed pagas por  realigo de projektoj. Vi devas mem zorgi pri adekvataj sociaj asekuroj kaj pri pagado de  eventualaj impostoj.

Informoj kaj kandidatiĝo:
Vi povas trovi pli da informoj pri EEU ĉe http://lingvo.org/eo.

Bv. direkti vian kandidatiĝon (nur elektronike) ĝis plej malfrue la 15a de marto 2005 al la  estrara sekretario de EEU:  Zlatko Tišljar <zlatko.tisljar@siol.net>.

Kompleta kandidatiĝo enhavu vivotabelon kaj koncizan motiviĝoleteron. Nur kompletaj  kandidatiĝoj estos pritraktataj. Nur por la asocio taŭgaj kandidatoj estos rekontaktataj.
arkivita en: