Dobrzyński, Monato kaj Ĝangalo premiitaj en Vilno
Sabate matene okazis la solena fermo de la Vilna Universala Kongreso de Esperanto. Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj. Inter la premiitoj estis la retejo Ĝangalo, la nova honora membro de UEA Roman Dobrzyński, la eldonisto Ulrich Becker kaj la periodaĵo Monato. La plej grandan premion, 500.000 japanajn enojn, ricevis agado de UEA mem.
La solena
fermo de la Vilna kongreso komenciĝis en la sportejo Siemens (salono
Zamenhof) je la 10-a horo matene kaj daŭris ĝis la tagmezo. Komence de
la ceremonio ĉiuj ĉeestantoj honoris per momento de silento tiujn
honorajn membrojn de UEA, kiuj forpasis dum la pasinta jaro. Poste kantis,
aktoris kaj rakontis infanoj kiuj partoprenis la infanan kongreseton.
Parolis en Esperanto la ambasadoro de Belgio, Marie-Louise
Vanherk.Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj. La "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, ricevis la internacia magazino Monato, kiu laŭ la motivigo jam de kvarona jarcento permesas al esperantistoj kompreni okazaĵojn el la vidpunktoj de lokanoj, kaj tiel kontribuas al egaleco kaj malfermiteco al aliaj landoj. Premion Deguchi financas la religia movado Oomoto kaj aljuĝas la estraro de UEA. La premia sumo estas 2.000 eŭroj.
La subvencion Cigno ĉi-jare ricevis agado de UEA mem, la projekto
"Lingvo de paco", kiu lastatempe precipe okupiĝas pri helpado de
esperantistoj en la kriza centra parto de Afriko. Subvencio Cigno,
financata de la konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, valoras 500.000
japanajn enojn, alivorte ĉi-jare 3.741 eŭrojn, kaj estas jam de deko da
jaroj grava helpo al valoraj Esperanto-projektoj en la tria
mondo.Fondaĵo Grabowski laŭ sia regularo ĉiujare prenas el sia kapitalo la sumon de 1.150 usonaj dolaroj por aljuĝo de tri premioj konsistantaj el po 700, 300 kaj 150 dolaroj. Ĉi jare la ĉefan premion ricevis la novbakita honora membro de UEA, Roman Dobrzyński (sur la foto), kiu estis premiita pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj pro la verko Zamenhof-strato, kaj ankaŭ la eldonisto Ulrich Becker, kies nova eldonejo Mondial jam aperigis plurajn gravajn verkojn. La malpli grandajn subvenciojn ricevis la retejo Ĝangalo "pro pionira laboro, kaj kiel kuraĝigo por aliaj ret-projektoj", kaj la revuo Laŭte.
La trofeon Fyne, per kiu ĉiun duan jaron estas premiata la plej sukcesa landa asocio de UEA, ĉi-foje ricevis Dana Esperanto-Asocio.
En la 90-a,
jubilea Universala kongreso en Vilno laŭ la fina rezulto estis
2.344 aliĝintoj kaj ĝi iĝis la plej granda post la 84-a Universala
Kongreso en Berlino 1999. En Berlino estis 2.712 aliĝintoj. En la pasintjara
kongreso en Pekino estis 2.031 aliĝintoj. La plej granda kongreso dum la
pasintaj dek jaroj estis tiu en Montpellier (1998) kun 3133 aliĝintoj. Prago
(1996) kun 2.972 aliĝintoj okupas la duan lokon kaj Berlino la trian.Multaj kongresanoj el Vilno jam sabate pluveturis al diversaj postkongresaj aranĝoj. La plej granda el tiuj oni povas konsideri la 51-an Internacian Junularan Kongreson, kiu malfermiĝos en Zakopane en Pollando jam dimanĉe. Al la IJK jam aliĝis pli ol 520 personoj, sed sendube pliaj aliĝos surloke.
Fotoj el la Solena Fermo: Dominique Couturier.


La "nova" eldonejo Mondial...
Ulrich Becker