Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Boulton plu estros kat-amantojn

Boulton plu estros kat-amantojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-27 23:49
La ĉi-jara kunsido de katamantoj allogis 68 entuziasmulojn, kiuj diskutis pri la danĝero de ĉokolado kiel kata nutraĵo, eblaj solvoj al gingivinflamo kaj la nun necesa pasporto por dorlotbestoj (katoj, hundoj kaj ĉasputoroj), kiuj akompanas sian posedanton ene kaj al la Eŭropa Unio.
Grandan aplaŭdon ricevis Marjorie Boulton, kiu alvenis kelkajn minutojn malfrue forkurinte el la Akademia kunsido por aliĝi al la ceteraj katemuloj. Ĝi impone fermis la kunsidon pri kortuŝega rakonto de kat-epizodo, vere okazinta al kapitalisma katino de la Kurturrevolucia Ĉinio..

Fine la membroj aĉetis diversajn bildkartojn produktitajn de Ingrid Näsholm (kiu ne povis veni al la UK, sed sendas salutojn) por Rondo Kato, belegajn brodaĵojn pri kataj temoj faritajn de Jeanette Sidorak.

La kunsidon gvidis Francisco Veuthey, mem redaktoro kaj kasisto de Rondo Kato.

La ĝisnuna estraro estis elektita por plia mandat-periodo, kun Marjorie Boulton kiel prezidanto.

Vilna Sonoro, KN 120
arkivita en: