Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU
La unua esperantisto en la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ricevadas amasojn da leteroj de esperantistoj kiuj volas ke ŝi antaŭenigu Esperanton. Tamen ĉiu havas sian propran ideon pri tio, kion ŝi faru. La aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio volus ke oni fondu novan interpartian grupon en la parlamento, sed ne klaras, kion la grupo faru. "Malfacilas proponi aliĝon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon sed ne la celojn", opinias Małgorzata Handzlik.
En la Eŭropa Parlamento ekzistas diversaj interpartiaj interes-grupoj
de parlamentanoj el diversaj frakcioj kaj landoj. En tiuj grupoj, kiujn
oni kutimas nomi "intergrupoj", kuniĝis parlamentanoj kiuj komune volas
labori por unu specifa celo. Ekzistas ekzemple intergrupo pri la problemoj de la handikapitoj pri la sano, eŭropa federaciismo, pri la bonfarto de bestoj kaj tiel plu.
Inter aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Małgorzata Handzlik, la
unua esperantisto inter la anoj de la Eŭropa Parlamento, daŭras diskuto
pri nova intergrupo, kiun la subtenantoj de Esperanto volus fondi en la
Eŭropa Parlamento. Tamen ne estas ankoraŭ klare, kiuj devus esti la
unuavicaj celoj de tia grupo.
- Ĉu vi memoras, ke fine de la antaŭa mandato la parlamentanoj
malaprobis eĉ mencion pri Esperanto? Ni devas esti bone preparitaj el
ĉiuj flankoj. Ni devas trovi amikojn, kiuj apogos nin en la strebo. Kaj
klare difini la atingeblan celon. Ĝuste tion mi nun faras. En tio multe
helpas min Seán Ó Riain, irlanda diplomato, esperantisto, diris
Małgorzata Handzlik en intervjuo de Libera Folio.
Aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio volus sekvi la ideojn de
Helmar Frank kaj Zlatko Tišljar: proponi Esperanton kiel lingvon kiu
povus helpi konstrui kaj fortigi ian komunan eŭropan kulturan
identecon. Tiun ideon Małgorzata Handzlik tamen ne opinias facile
vendebla.
- Estus bele, mirinde sed... Estas dubinde ĉu la parlamentanoj ŝatos
konstrui la novan eŭropan identecon baze de lingvo pri kiu ili konas
nenion aŭ nur antaŭjuĝojn. Baze de lingvo pri kiu profesoro Geremek
(certe unu el plej favoraj al "nia afero") opinias, ke ĝi mistrafis en
la kvindekaj jaroj, ŝi skribas pri la temo.
Małgorzata Handzlik ekde sia elektiĝo ricevadas amason da leteroj de
esperantistoj. Ĉiuj deziras, ke ŝi faru ion por Esperanto en la
parlamento, sed ne estas facile konkludi, precize kion.
- La proponoj de esperantistoj kiuj venas al mi el diversaj fontoj estas absolute malkongruaj.
Iuj opinias, ke oni devus peti ke la Eŭropa Parlamento faru ian belan
rezolucion pri la valoro de Esperanto, simile kiel jam siatempe
rezoluciis Unesko. Tamen laŭ Małgorzata Handzlik tia celo ne ŝajnas
facile atingebla.
- La Eŭropa Parlamento agas per voĉdonado. Do kion ni pretas voĉdonigi?
Kia dokumento estus akceptebla de la Parlamento, kiu antaŭ kelkaj
monatoj rifuzis eĉ priesplori la aferon?
Aliaj eŭropaj aktivuloj preferus komenci per pli konkretaj celoj, kaj ankaŭ Małgorzata Handzlik pli simpatias al tiaj ideoj.
- Verŝajne unu el realismaj celoj povus esti ebleco enkonduki
Esperanto-ekzamenon en aliaj landoj kiel en Hungario. En Hungario daŭre
kreskas la nombro de la ekzamenitoj. Tio laŭ mi pli proksimigas nin al
la Fina Venko ol ĉiuj rezolucioj.
Tamen, nur por enkonduki tian ekzamenon laŭ ŝi ne indus fondi novan
intergrupon, ĉar por tia celo oni povus labori en unu el la jam
funkciantaj komisionoj en la Eŭropa Parlamento.
La diskuto inter la eŭropaj aktivuloj ĝis nun temis ĉefe pri la nomo de
la eventuala nova intergrupo, ne pri tio kion la grupo celu kaj ĉu
entute estas realisme strebi al la fondo de tia grupo se oni ne scias,
ĉu iu krom Małgorzata Handzlik volus aliĝi al ĝi.
- Malfacilas proponi aliĝon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon
sed ne la celojn. Mi forte esperas je helpo fare de la samideanoj
rilate la celojn kiuj ni preferas, Małgorzata Handzlik skribas al la
eŭropaj aktivuloj.
E° en/*ce/tra/per Eùropaj instancoj...
Do estas dubinde, ke ili ne bezonas komunan lingvon ...sed laù mi la momento ankoraù ne venis. La peto pri komuna lingvo venu de ili mem tiam, kiam la vo*c-donintoj postulos pli da loka/propra - malpli da nure/*cefe angla - lingvo je diversaj niveloj de Eùropa integri*go.
Por Ma*lgorzata, kiun mi salutas (ni renkonti*gis okaze de najbara E-strato-inaùguro por kiu Georgo koncertis), gratulas pro elekti*go ! (...Pli da Esp-istoj eniru politikon - *cu en partioj laù propra konvinko, *cu tra EDE laù la francia provo pli sukcesa ol antaùvidite ! -), mi esperas, ke la Esp-istoj ne tro lacigos *sin per tro longaj/amasaj leteroj, kiun *si ne havos tempon legi aù nenion alian faros por/pri E° aù *si tro elspezos por pagi leter-legistojn (kaj se *sia partio pagos ...tiu ne konsentos pri *sia reelekti*go!)...
Krome mi supozas, ke pri rezolucioj EEU grande atingus pri fami*go ankaù *ce Eùrodeputitoj se unue - same, kiel "UN(,ties pri-)ESKO(rganizo)" - Eùropa Konsilio baldaù rezolucios pri instigo al enkonduko de E° (ekz. *ce abiturienta ekzameno en *ciuj membro-*statoj aù simile) laù la Hungara modelo.
*Cu ne pli rapide/utile atingebla celo ?
La esperantistoj skribu al la Eŭropa Komisiono
pravigoj de la starigo de la propono de Esperanto kiel la ponto-lingvo estas, lau mia opinio, vanaj! Do, kion fari, pri kio paroli kaj kiujn
flankoj de la problemoj lingvaj en EU oni povas kaj devas starigi?
Lau mi, temas pri la konkuro inter USONO kaj EU en ĉiuj kampoj de politika vivo sur nia terglobo kaj en tiu konkuro HELPA povas esti nia Esperanto, kiu kiel la peranto, au tiel nomata ponta lingvo povas esti helpiloal la ekravita VENKO en tiu konkuro kun USONO.
Do, oni devas prilabori argumentojn por la Esperanto kiel tia helpilo en Europa Parlamento kaj Europa Komisiono en la lumo de la KONKURO kun USA - argumentojn montrantajn, ke Esperanto en sufiĉe signifa grado help/ad/os dum tiu KONKURO.
TAMEN, tiun/tian planon por organoj politikaj de UE deva/u/s prilabori politikoj agantaj en Bruselo kaj Strasbourg! Tian planon ne atendu de multminonbraj esperantistoj, kiuj ne konas kaj eĉ ne komprenas laboron en EU-politikaj instancoj.
Lau mi, statistikaj geesperantistoj NE DEVAS skribi leterojn al deputit-ino Małgosia Handzlik - esperantistino... sed al Europa Komisiono kaj al Europa Parlamento montrante ZORGOJN, KE la KONKURO INTER UE KAJ USA estas neebla VENKI se oni ne plirapidigu
laborojn kaj kunlaborojn inter diversaj europanoj-gedeputitoj...eble, helpe de Esperanto, la lingvo, kiu por Euro-Gedputitoj estas sufiĉefacila por ellerni ĝin kaj komenci uzadi... por la plirapidigi la vojon por la fina venko en la konkuro kun USA!!!
Ĉupovas prilabori tiun PROJEKTON iu ekster la EU-instancoj? Eble JES, tamen NUR kun la HELPO de nun funkciantaj gedeputitoj en Bruselo!!
Kun sinceraj salutoj por nia kara Margerita Handzlik kaj por ĉiuj redaktoroj de la Redakcio de Libera Folio
Stanislaw Smigielski
/stansmi@neostrada.pl/