Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2005 Agado Esperantistoj denove en Euroscola

Esperantistoj denove en Euroscola

by Redakcio Laste modifita: 2005-05-10 11:18
— filed under:

De la 30-a de aprilo ĝis la 4-a de majo daŭris en Strasbourg la aranĝo Eŭropa Amikeco - renkontiĝo de lernantoj de Esperanto el EU. Kelkaj partoprenintoj unuafoje en la vivo havis la ŝancon paroli Esperanton.

La renkontiĝon partoprenis grupoj el Kimito (Finnlando) kaj Maribor (Slovenio) kaj aldone individuoj el Ĉeĥio kaj Francio.

Oni intense plulernis Esperanton, preparis kulturprogramojn kaj amikis dum ekskursoj. La 3-an de majo la partoprenantoj vizitis la Eŭropan Parlamenton kaj lernis pri eŭropa politiko. En la parlamentejo okazis unu simulita kunveno de la Eŭropa Parlamento por gimnazianoj. Tie ne estis programo en Esperanto, ĉar temis pri oficiala evento de la Eŭropa parlamento, Euroscola. Tamen la preparoj okazis en Esperanto.

Por kelkaj partoprenintoj la renkontiĝo estis la okazo la unuan fojon en la vivo paroli Esperanton. En la preparprogramo estis interalie prelego de Dieeter Kleemann pri Ruando kaj enkonduko al la historio de la Eŭropa Unio. Estis ankaŭ aranĝita intensa kurso de Esperanto lau la Zagreba Metodo, en kiu komune lernis ĉiuj partoprenantoj.

Ĉiuj partoprenintoj ricevis atestilojn de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Josep Borrell. Post la reveno al Maribor aperis artikolo en slovena tagĵurnalo kaj 10-minuta televida intervjuo. Ĉeforganizanto de la esperantlingva partopreno en la projekto Euroscola estis Carola Antskog.

[Laŭ informoj de Zlatko Tišljar kaj Anna Ritamäki]
Agoj pri dokumento

Euroskola

Afiŝita de Mariana Gencheva je 2005-07-02 15:03
Saluton!Estus interese ankau por mi kaj miaj gelernantoj partopreni en Euroskola.Chu tio eblas ankau por Bulgaranoj?