Lingvoreforma asocio malfondita
En februaro 2005 estis malfondita la lingvoreforma asocio TRENHA, estrita de André Albault, eksprezidanto de la Akademio de Esperanto. La asocio strebis enkonduki novan alfabeton por Esperanto. Pri la malfondo de la asocio Albault informas en nedatita letero skribita per du ortografioj, sendita la 18-an de februaro. Laŭ la letero, la asocio finfaris sian laboron, kaj nun la Akademio de Esperanto devus decidi, ĉu ĝi subtenu la novan alfabeton. "Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion", konstatis la Akademio jam en 1980.
La oftalmologo André Albault (1924-) estis prezidanto de la Akademio de Esperanto dum
kvar trijaraj mandatperiodoj, 1983-1995. Kvankam la ĉefa tasko de la
Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn pricipojn de la
lingvo, li komencis siajn strebadojn reformi la alfabeton de Esperanto
jam en la Akademio.
Albault kredeble estas identa kun Jon Walter Yung. Sub tiu nomo en Tuluzo, la hejmurbo de Albault, en 1995 estis publikigita la verko Panoramo de la novai au universalai alfabeto kai ortografio por la Zamenhofa lingvo. En tiu libro (kompilita de Yannic Gicquel) ni legas tutan romantikan historion pri la malfacila vivo de tiu Yung, kies sindediĉan verkon Albault nun daŭrigas.
Se Albault efektive identis kun Yung aŭ/kaj Gicquel, tio povis esti pri
la bezono ne lanĉi ortografiajn reformproponojn malferme sub la propra
nomo dum li estis prezidanto de la Akademio. Tiu malhelpo plene malaperis en
1998, kiam la antaŭa prezidanto ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn
por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej
populara elektito Christer Kiselman rikoltis 29 voĉojn.
En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.
La kontraŭfundamenta agado de la eksprezidanto de la Akademio tre mirigis multajn esperantistojn. En la bulteno Inter Ni, Stevens Norvell en aprilo 2001 turnis sin al André Albault:
"D-ro Albault, vi estas unu el la plej eminentaj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vi estis akademiano kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Vi faris multe por Esperanto, kaj la historio rekonos vian grandan kontribuon al nia lingvo. Estas mistero al mi, ke vi nun proponas tute nenecesan reformon.
En longa publika respondo, André Albault skribis interalie:
"Ni konsilas al la esperantistoj uzi NHA [novan help-alfabeton] sur la
reto kaj sekve havigi al nia lingvo alfabeton konforman al la mondaj
normoj, sed ne al niaj kapricaj ideoj. La ĉefa obstaklo kontraŭ la
esperantistoj estas ili mem. Ili opinias sin solaj en la mondo. Ili
rigardu kaj vidu la realon! /---/ Sinjoro Norvell, kredu min! Ni devas armi nian lingvon per nova (ho!
parte nova!) alfabeto. Mi ne vidos la sukceson de tiu entrepreno, sed
vi, pli juna kaj pli vigla, vi ja povas ĝin vidi! Nia lingvo tamen
valoras sufiĉe, por ke ni klopodu iomete favore al ĝia estonteco."
En 2001 la asocio de Albault eldonis 100-paĝan libron Tri pri la tria pri la tiel nomataj avantaĝoj de la nova ortografio, kun resumoj en la angla, franca kaj japana lingvoj. Per tiu libro la asocio kompletigis sian laboron kaj iĝis nebezonata, la aŭtoroj André Albault (prezidanto de TRENHA) kaj Jean Doublet (komitatano de TRENHA) nun skribas en sia malfonda letero.
"Estis konstatite, ke la asocio tauge laboris kay decidite, ke ji nun devas chesigi siayn laboroyn. Ya la informita Akademio formale agnosku la retenitan solvon kay poste eventuale promociu ties aplikon", skribas la likvidantoj, uzante sian preferatan ortografion.
Jam en 1980 la Akademio per oficiala decido esprimis sian "fortan malaprobon" al ajnaj ortografiaj reformoj. Apenaŭ dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis la sinteno de la Akademio, laŭ kiu "la ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion."
En sia recenzo pri la 100-paĝa verko de Albault kaj Doublet pri alfabeta reformo John Wells, lingvisto kaj iama prezidanto de UEA, en marto 2003 skribis interalie:
"Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de
nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la
kapon en bedaŭro."
Propran reform-projekton de la esperanta alfabeto cetere elpensis en alta aĝo ankaŭ alia eminenta esperantisto, Vilho Setälä (1892–1985), kiu estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento kaj ankaŭ akademiano.
Alia akademiano, Gonçalo Neves, kiu membris en la Akademio de Esperanto 1995-1998 kaj estis unu el la anoj de la Ibera Skolo de la esperanta literaturo, post sia akademia periodo tute forlasis Esperanton favore al Ido kaj Interlingua. Dum sia idista periodo li publikigis grandan apologian verkon pri la ekzistorajto de Ido. Poste li tamen revenis al Esperanto kaj rakontis pri sia decido en persona artikolo en Ĝangalo.
Kiel aspektas la "Nova Help-Alfabeto" kaj amaseto de diversaj aliaj surogataj skribsistemoj eblas vidi en la retpaĝo de Matthias Behlert. Mem li elpensis ankoraŭ unu surogatan alfabeton, kiun li ŝajne serioze proponas. En lia versio, la frazo "ĉeĥoj morgaŭ certe ŝanĝos la ĵaketojn" aspektus ĉi tiel elegante: "tcexoy morgaw tserte candjos la jaketoyn".
Novaj reform-proponoj dum jardekoj aperadis preskaŭ same ofte kiel la malnovaj malaperadis. La perfektan argumenton kontraŭ ĉiaspecaj senĉapeligoj Libera Folio jam prezentis en La fina venko de la ĉapeloj.
Supersignoj
Mi estas entuziasma subtenanto de la fundamenta esperanta alfabeto, mi opinias gxin bela kaj logika. Mi certe ne estas reformisto. Tamen, io devas sxangxgxi por ke gxi estu senprobleme uzebla; cxu la alfabeto, cxu la komputilrimedoj. Dum longe oni nutris la esperon ke la dua sxangxigxos, sed farigxas pli kaj pli evidenta ke tiu sxangxo malfruas. Pro tio mi povas ja kompati la movadanojn kiuj eksperimentas per la sxangxo de la unua.
alfabeto reformenda?
Certe same okazos ĉe la poŝtelefonoj (eble pli rapide ol okazis ĉe komputiloj).
Peticio al la Akademio de Esperanto
Peticio al la Akademio de Esperanto.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
En decembro 1907, L.L.Zamenhof skribis al la Lingva Komitato (la antauulo de la Akademio) leteron, en kiu li proponis ke ghi deklaru la jenon:
"Por ke la mondo ne opiniu erare, ke tekstoj en Esperanto ne estas facile preseblaj kaj por ke tiu erara opinio ne servu plu kiel batalilo en la manoj de la malamikoj de Esperanto, la Lingva Komitato rekomendas, ke ghis la plena fortikigho de Esperanto chiuj verkoj kaj gazetoj Esperantaj estu presataj per la litero "h" anstatau la signeto "^", kaj anstatau "u`" estu uzata simple "u", kiu post vokalo chiam devas esti legata kiel "u`". En la tre maloftaj okazoj, kiam "h" post la literoj "c", "g", "h", "j", "s", au "u" post vokalo, devas esti elparolataj memstare, ili devas havi antau si apostrofon au streketon (-)."
Ni, la subskribintoj, peticias la Akademion de Esperanto akcepti tiun proponon.
1. Neil MacKilligin, Britio, 29 nov 2002
2. Juan Varano, Argentino, 11 dec.2002
3. Nikolao Grishin, Latvio, 11 dec 2002
4. Gribovan Olga, Ukrainio, 12 dec 2002
5. Sonja Brun, Svislando, 12 dec 2002
6. Doron Modan, Israelo, 13 decembro, 2002
7. Marcos R. Cardoso, Brazilo, 13 dec 2002
8. Oded Gilad, Israelo, Tel Avivo 14/12/2002
9. Jefim Zajdman, Ukrainio, 13 dec 2002
10. Ivaldo Alves, Brazilo, 14 dec 2002
11. Avtandil Abuladze, Kartvelio, 16 dec 2002
12. Heinz W. Strasser, Svislando, 17 dec 2002
13. Ray Bergmann, Australio, 19 dec 2002
14. Santiago Alvarez G. (Kolombio) 20 dec 2002
15. Charles van Tuyl, Usono, 18 dec 2002
16. Székely Csaba, Hungario, 31 dec 2002
17. Aleksio Vasilevski (el Belarusio) 28 dec 2002
18. Chuck Donoghue, Usono, 06 jan 2003
19. Adrian Boldan, Toronto, 16 feb 2003
20. .kapinga Ntumba, Hararo,zimbabvo,23 feb.,2003.
21. Hans Jaeger, Germanio, 23 Feb 2003
22. Françoise NOIREAU, FRANCIO, 03 mar 2003
23. Rubén Feldman González 10 mar 2003
24. Grahame Leon-Smith, Ottershaw park, Britio, 19/03/2003
25. Richard Piper, Kebekio, Kanado, 19/04/2003
26. Charles Lebaigue, Mont-Saint-Guibert, Belgio, 23/04/2003
27. Andrzej Marszalkowski, Kartuzy, Pollando, 21/06/2003
28. Michael Cwik, Brussel/Bruxelles, Europa Unio, 26.11.2003
29. Seán Ó Riain, Berlino, Germanio, 27.11.2003
30. Konrad REY, Svisio, 2004-01-24
31. Norman Divall, PLYMOUTH, BRITIO, 23 feb 2004.
32. David Shamgar, Beer-Sheva, Israelo, 24 mar 2004
33. David Curtis, Weston-super-Mare, Britio, 27 maj 2004.
34. Ivor Hueting, Eastbourne, britio, la 2-a de junio 2004.
35. Luigia Oberrauch, Parmo, Italio, 28-06-2004
36. Hamzeh Shafiee, Irano, 29 junio 2004
37. Leemans Christiane, Kapellen, Belgio, 03 julio 2004.
38. Paul Hanks, Riorges, Francio, 26 julio 2004.
39. Mato Spekuljak, Zagreb, Kroatio, 07 decembro 2004
40. Rogério Ferreira, San-Paulo, Brazilo, 15 decembro 2004.
41. ...
Se ankau vi deziras subskribi la peticion, bonvolu kopii la tutan tekston, aldonu vian nomon, kaj sendu ghin al:
- (retposhte) <peticio@esperanto.fsnet.co.uk>
- (paperposhte) Neil MacKilligin, 4/44 Esplanade, Burnham On Sea, Somerset, Britio, GB-TA8 2AQ.
Vi rajtas plusendi ghin al amikoj, por ke ili subskribu ghin ankau. Tamen, ghi ne estas chenletero, chiu subskribanto devas mem resendi ghin al unu el la chi-supraj adresoj por esti unuope registrita.
Ni avertas ke la peticio estas publika, kaj via subskribo aperos en la gazetaro kaj interreto. Tamen, retadresoj, poshtadresoj kaj leteroj estos pludonitaj nur al la sekretario de AdE, au aliaj fidinduloj, por kontroli autentecon de subskriboj. Subskribinto rajtas malsubskribi kiam ajn.
Chiu kiu interesighas pri la peticio rajtas alighi al nia retposhta diskutlisto che Jahu-grupoj (Yahoo! Groups). Por alighi simple sendu vakan mesaghon al <peticio-subscribe@yahoogroups.com>. La sistemo automate (kaj angle) respondos petante konfirmon de via deziro alighi. Por konfirmi vi devas nur respondi per vaka mesagho. Dankon.
Por legi pli bonvolu viziti: http://groups.yahoo.com/group/peticio
Kun bondeziroj,
Neil MacKilligin,
administranto de la peticio.
>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>
Ĉenletero estas ĉenletero
Kaj la h-sistemo aspektas aĉa. Ne subskribu!
Supersignoj
Por TREFHA ( TRadicia Esperanto, Fundamenta Help- Alfabeto ).
Norman Divall
Supersignaj H-peticiantoj
Supersignaj H-Peticiantoj
Por TREFHA (TRadicia Esperanto, Fundamenta Help- Alfabeto).
Norman Divall
Nova help-akuzativo
Evidente ne nur la alfabeton, sed krome la akuzativon. Ĉu ankaŭ la "n" ŝtopas la komputilojn??
Peticio
La Akademio kaj Ortografia Reformo
Oficiala komuniko de la AdE
Oficiala komuniko de la Akademio de Esperanto
Oktobro, 1980.
La Akadmio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn,
inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au
dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj, por
kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de
aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj
kulturo de tiu lingvo, kaj konfirmighas perfekte al la karaktero de la
lingvo. Iu ajn ortografia shango nur kompromitus la lingvon kaj ties
tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de
Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas
samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn c^ g^ h^
j^ s^ u~, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh,u".
Prezidanto: W. Auld Sekretario: D-ro A. Goodheir
La reformoj de la kleruloj
Pledi reformon de la alfabeto pro tio ke la ĉapeloj estas obstaklo en la komputiloj estas tute senbaza, kiel estas montrita en tiu ĉi sama paĝo, korekte ĉapeligita.
Diri ke, pro tio ke esperanto havas supersignojn, ĝi ankoraŭ ne atingas la "finan venkon" estas forgesi (aŭ nescii) ke multaj aliaj projektoj, kiel ido, interlingua, ktp, malhavas supersignojn, sed tio ne estas helpinta ties disvastigon.