Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kvar kandidatoj por la posteno ĉe Eŭropa Esperanto-Unio

Kvar kandidatoj por la posteno ĉe Eŭropa Esperanto-Unio

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-21 13:12
La 15-an de marto estis la limdato por kandidatiĝi por la posteno de direktoro de Brusela Komunikad-Centro. Kvar personoj el kvar landoj ĝustatempe sendis sian kandidatiĝon. En la dung-anonco Eŭropa Esperanto-Unio skribis, ke temas pri tuttempa laboro, sed laŭ nova takso la mono sufiĉas maksimume por duontempa dungo.
Du tagojn antaŭ la limdato estis nur du kandidatoj por la posteno ĉe Eŭropa Esperanto-Unio, sed post kiam Libera Folio publikigis la dung-anoncon, aperis du pliaj kandidatoj.

- Entute estas 4 kandidatoj el Belgio, Nederlando Francio kaj Israelo. Nun ni studas la materialojn, kun la eŭropaj kandidatoj okazos ankaŭ interparoloj, rakontas Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio.

Laŭ la planoj, kaj laŭ la dung-anonco, la nova direktoro de la "Brusela Komunikad-Centro" devus labori tuttempe. Tamen nun Eŭropa Esperanto-Unio konstatis, ke la mono ne sufiĉas por tio.

- Ne estos komence vera salajro sed nur honorarioj por 20-hora laboro semajne ĝis la jarfino. Por tio ni havas garantiitan monon, asertas Zlatko Tišljar.

La tri eŭropajn kandidatojn unue renkontos la nuna direktoro de Brusela Komunikad-Centro, Marko Naoki Lins, kaj la provizora kasisto kaj vicprezidanto de EEU, Flory Witdoeckt. La elekton de la direktoro faros la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio surbaze de iliaj raportoj.

arkivita en: