Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Eŭropa Esperanto-Unio ne trovas sian monon

Eŭropa Esperanto-Unio ne trovas sian monon

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-29 20:06
Eŭropa Esperanto-Unio daŭre serĉas la perditan monon de donacemaj esperantistoj. La estraro ne volas publikigi la financan raporton, ĉar tute ne klaras, kio okazis pri 2.700 eŭroj. Entute la Brusela Komunikad-Centro de EEU pasintjare elspezis 16.000 eŭrojn pli ol buĝetite. Laŭ la ĵus aprobita laborplano la nova direktoro de la Brusela Komunikad-Centro devus funkciigi sekretariejon por nova intergrupo en la Eŭropa Parlamento. Tamen laŭ niaj informoj la esperantista parlamentano Małgorzata Handzlik jam rezignis pri la planoj fondi tian grupon.
Fine de aprilo la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio kunvenis en Kolonjo por aprobi raporton pri la ĝisnuna agado de la Brusela Komunikad-Centro kaj elekti novan direktoron anstataŭ Marko Naoki Lins, kies deĵor-periodo finiĝis same fine de aprilo. Nova direktoro estis elektita, sed la financa raporto ne estis akceptita, ĉar daŭre regas necerteco pri la sorto de la mono donacita de esperantistoj.

Kiel novan direktoron la estraro elektis s-ron Ben Indestege, junan belgan esperantiston, la kasiston de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio). La Brusela Komunikad-Centro havas nek ejon nek aparataron, sed funkcios hejme ĉe la nova direktoro, kiu ne ricevos salajron, sed nur honorariojn por interkonsentitaj taskoj.

En Kolonjo la estraro ankaŭ akceptis taskoliston por la nova direktoro.  (Vidu sube.) Laŭ la aprobita taskaro, Ben Indestege devos interalie redakti dek numerojn de la Eŭropa Bulteno kaj informadi la estraron de EEU kaj la esperantistan publikon pri "aranĝoj en EU rilatantaj lingvajn demandojn". La Eŭropa Bulteno ĝis nun aperadis ankaŭ presite, kunlabore kun La Ondo de Esperanto, sed la financaj problemoj nun minacas tiun kunlaboron.

Iom surpriza en la taskolisto estas la dua punkto, laŭ kiu la fizike neekzistanta BKC devus servi kiel sekretariejo por la eŭropa parlamentano Małgorzata Handzlik "rilate  aktivadojn pri interpartia grupo".

En la Eŭropa Parlamento ekzistas diversaj interpartiaj interes-grupoj de parlamentanoj el diversaj frakcioj kaj landoj. En tiuj grupoj, ofte nomataj "intergrupoj", kuniĝas parlamentanoj kiuj komune volas labori por unu specifa celo. Tamen ĝis nun ne ekzistas decido pri fondo de iu nova intergrupo por antaŭenigi Esperanton, kaj tial la plano starigi sekretariejon por tia grupo povas ŝajni frue naskita.

Cetere jam ekzistas almenaŭ unu intergrupo por lingva egaleco, gvidata de la hungara eŭropa parlamentano Csaba Tabajdi. Kunprezidas tiun intergrupon Michl Ebner, pri kiu raportis ankaŭ BKC. Membras en la grupo 42 parlamentanoj el 17 landoj kaj 7 politikaj grupoj.

Libera Folio
dum pluraj semajnoj klopodis kontakti s-ron Indestege por ekscii pli pri la planoj fondi ankoraŭ unu intergrupon kiun helpu BKC, sed li bedaŭrinde ĝis nun ne respondis al niaj multnombraj retmesaĝoj, senditaj kaj al liaj du privataj adresoj kaj al la adreso de la Brusela Komunikad-Centro.

Ankaŭ en la laborplano
de EEU (vidu sube), kiu estis aprobita dum la estrarkunsido en Kolonjo, la strebadoj fondi novan grupon en la Eŭropa Parlamento havas gravan rolon. Laŭ la laborplano, EEU devas dum 2005 "realigi la necesan agadon por realigi interpartian grupon Kia Eŭropo? kune kun M. Handzlik kaj E. Myoshi". Evidente EEU do petis subtenon de la konata japana mecenato Etsuo Miyoshi. Tamen ne klaras, kiaj estu la precizaj celoj de la nova parlamenta intergrupo, kiun esperas starigi EEU.

- Nun ne temas pri iu ajn decido, ĉar ankoraŭ ne klaras kian nomon kaj celon havu la grupo kaj ĉu entute la sinjorino Handzlik okupiĝu pri tio. Tamen, la prezidanto restas en daŭraj kontaktoj kun ŝi, rakontas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU.

Se la Brusela Komunikad-Centro funkcius kiel sekretariejo de nova parlamenta grupo, tio kompreneble forte helpus financi la agadon de BKC, sed Małgorzata Handzlik mem en intervjuo kun Libera Folio esprimis dubojn pri la bezono de tia grupo. Ankaŭ la prezidanto EEU, Sean Ó Riain, nerekte konfirmas ke la plano estas sufiĉe hipoteza.

- M. Handzlik jam havas sekretariejon kaj decidos pri la intergrupo en konvena tempo, li komentas.

Laŭ informoj kiujn Libera Folio ricevis post la publikigo de ĉi tiu artikolo, Małgorzata (Margareta) Handzlik jam rezignis pri la planoj fondi novan intergrupon.

- Post sobra analizo de la nuna situacio en la Eŭropa parlamento, Margareta decidis, ke lanĉi diskuton en la parlamento pri lingvoj ne estus taŭga por Esperanto. Same lanĉi la intergrupon estas sencele, eĉ malutile, klarigas Jerzy Handzlik, la edzo de la parlamentano. Pli detalan klarigon pri sia decido Małgorzata Handzlik promesis doni en aparta komuniko.

La financa helpo
de la Eŭropa Parlamento kompreneble estus tre bonvena, sed eĉ se ĉio alia estus en ordo, EEU almenaŭ bezonus propran bankkonton por povi ricevi monon de oficialaj instancoj. Tian konton EEU ankoraŭ ne havas, ĉar la asocio daŭre ne estas oficiale registrita en Belgio.

Ankaŭ cetere la financaj problemoj de EEU ne estas solvitaj. La librotenado de EEU estas komplika, ĉar la mono donacita de unuopaj esperantistoj estis deponita en diversaj lokoj. Laŭ la antaŭa kasisto Johan Derks, la Brusela Komunikad-Centro pasintjare elspezis 16.000 eŭrojn pli ol buĝetite. Pri 2.700 eŭroj neniu entute scias, kiel ili estis elspezitaj, kaj tial la estraro de EEU ĝis nun ne povis publikigi la longe atenditan financan raporton.

-  La financa raporto havis unu malklaraĵon (2.700 eŭroj, pri kiuj ne estis klare por kio ili estis elpagitaj) kaj tial la estraro decidis peti eksteran revizoron klarigi tion kun la antaŭa kasisto Johan Derks. Tial estis decidite ankoraŭ ne publikigi la financan raporton sed post la klarigo aperigi ĝin plej malfrue por la asemblea kunveno en Vilno. Intertempe okazas jam interparoloj pri tio kaj parte la afero estas klarigita, komentas Zlatko Tišljar.

Johan Derks tamen ne scias, kio estas klarigita. Li rakontas ke li forlasis la kasistan postenon jam en junio 2004. Kiel nova kasisto estis elektita Flory Witdoeckt en aprilo 2005, sed dum multaj monatoj ŝajne entute ne ekzistis kasisto en EEU. Johan Derks mem rakontas, ke li ne plu volas okupiĝi pri la kontoj de la asocio, kiun li proteste forlasis antaŭ preskaŭ jaro.

- Mia sperto dum mia estraraneco estis, ke malofte oni entute ricevis respondon de Flory pri iu ajn afero, ĉar ŝi estis superŝutita de laboro. Post mia estraraneco certe la sama situacio restis. Ekzemple en novembro 2004 mi demandis ŝin, laŭ kiu tarifo mi rajtas fakturi veturkostojn de Nederlando al Bosnio kaj reen. (Mi tiam supozis, ke ŝi estas la nova kasisto.) Ĝis nun mi ne ricevis respondon. Mi supozas, ke multaj retpoŝtaĵoj simple estas neglektataj de ŝi, kiel antaŭe. Do neniel mi miras, ke nur antaŭ nelonge ŝi komencis prilabori la kontojn, kiujn mi sendis en julio 2004 al Marko Lins.

Spite la financajn malklaraĵojn, aŭ eble pro ili, Eŭropa Esperanto-Unio daŭrigas sian kampanjon por kolekti monon de unuopaj esperantistoj por financi sian ekzistadon. Ankaŭ responde al demando de Libera Folio pri la financoj de la asocio, la prezidanto de EEU, Sean Ó Riain respondis jene:

- La estraro raportos pri ĉiuj tiuj aferoj dum la EEU-renkontiĝo en Vilno, dum la UK julie. Sed se vi intertempe volas finance kontribui al BCK, via subteno estas ĉiam bonvena.

En sia retpaĝo BKC montras flagojn de ĉiuj landoj-membroj de la Eŭropa Unio, sed ne estas klare, kiuj landaj asocioj efektive membras en EEU. Ekzemple Hungaria Esperanto-Asocio en sia lasta ĝenerala asembleo komisiis al la estraro pristudi la nunan staton de EEU antaŭ ol aliĝi al ĝi. Restas vidi, kion montros la pristudo.





Dokumentoj aprobitaj de la estraro de EEU en marto 2005:

Laborplano de Eŭropa Esperanto-Unio por 2005

  1.  Aperigi 10 numerojn de Eŭropa Bulteno (6 paperaj kadre de la Ondo kaj 4 nur elektronikaj)

  2. Organizi kunvenon de la Asocia Asembleo en Vilno

  3. Finregistri la organizon en Belgio kaj malfermi la propran konton

  4. Realigi la necesan agadon por realigi interpartian grupon Kia Eŭropo? kune kun M. Handzlik kaj E. Myoshi

  5. Partopreni en konferencoj pri lingvoj kaj identecoj en EU kie ajn eblas

  6. Kunordigadi la agadon de Landaj asocioj kiuj rilatas tuteŭropajn projektojn

  7. Proponi projektojn al EU-fondaĵoj kaj realigi tiujn, kiuj estus subvenciataj

  8. Ellabori taskaron por BKC



Taskaro por la Brusela Komunikad-Centro

  • redakti kaj teknike aranĝi 10 numerojn de la Eŭropa Bulteno kaj distribui ilin elektronike tra eŭropaj listoj
  • servi kiel sekretariejo por M. Handzlik rilate aktivadojn pri interpartia grupo
  • informadi la estraron de EEU kaj eŭropajn listojn pri aranĝoj en EU rilatantaj lingvajn demandojn
  • daŭrigi sekvi la staton de diskriminaciaj dunganoncoj far EU-oficejoj
  • gvidi informagadon utilan kaj interkonsentitan kun UEA, kiun UEA pretas finance helpi
  • partopreni en kunsidoj en Bruselo kaj aliloke, al kiuj sendas la BKCanon estraro de EEU
  • fari jarraporton pri la agado
  • sekvi konkursojn de EU-fondaĵoj kaj proponi projektojn tie kie ni povas ion realigi kaj estas en ia rilato kun nia lingva agado
  • realigi projektojn por kiuj estas aprobita financado (tiukaze oni kunmetas apartan kontrakton kun BKC)

arkivita en: