Agado
Supren unu nivelonArtikoloj pri agadoj kaj projektoj
EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton
Finnlandaj kandidatoj en la eŭropaj elektoj estas modere favoraj al Esperanto, kaj opinias la egalecon de naciaj lingvoj grava. Tion montras enketo, sendita al kandidatoj. En Francio esperantistoj havas propran liston de kandidatoj. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio esperantistoj aktivis lige kun la baldaŭaj elektoj al la eŭropa parlamento
Pri Esperanto sen iluzioj
En la tre populara hungara taggazeto Népszabadság kun pli ol 600.000 legantoj aperis la 11-an de majo pensiga redakcia artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri "la limoj de la racia funkciado de la mondo". Ni publikigas tradukon de la artikolo.
Nemere en granda hungara gazeto
La tre populara hungara taggazeto Népszabadság publikigis ampeksan tekston pri Esperanto, senditan de la konata esperanta verkisto István Nemere. "Mi ploras kaj ridas samtempe, kiam oni mencias Esperanton - aparte ĉe mencio en rilato kun EU", skribas Nemere en sia artikolo.
Esperantisto en la eŭropa parlamento
La pola entreprenisto, ĵurnalisto kaj esperantisto Małgorzata Handzlik estis elektita ano de la eŭropa parlamento. Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.
Ekster la getto: Esperanto ĉe Linguapax
Linguapax estas memstara instituto kiu laboras por lingva diverseco laŭ iniciato de Unesko. En la deka kongreso de Linguapax Esperanton reprezentis Abel Montagut, kiu prelegis pri la utilo de Esperanto por lingva diverseco, kaj Radojica Petrović, kiu prezentis plurajn aktualajn Esperanto-projektojn. "Ŝajnas, ke la ekstera scienca mondo estas pli malferma por Esperanto, ol la Esperanto-komunumo estas malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la malfermitajn pordojn pli ofte kaj pli memfide", konstatas Radojica Petrović en sia artikolo.
Lernejo en Afriko instruos Esperanton
Post plurjara laboro nun realiĝas la revo de Gbeglo Koffi: en septembro malfermos siajn pordojn nova lernejo en Togolando, kie la infanoj lernos ankaŭ Esperanton, kaj ĉiuj instruistoj estos esperantistoj. La unuaj donacintoj al la projekto estis esperantistoj. Gbeglo Koffi, kiu estas estrarano de UEA, rakontas pri la evoluo de la projekto en ampleksa artikolo.
Seminario kunigis sciencistojn kaj esperantistojn
Renomaj sciencistoj, verkistoj kaj esperantistoj dum la pasinta semajno kolektiĝis en norda Finnlando en seminario por diskuti lingvan politikon, lingvan subpremadon kaj la rolon de malgrandaj lingvoj en la Eŭropa Unio. Laŭ Jukka Pietiläinen, kiu mem prelegis dum la seminario, la konataj esploristoj Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas rilatis al la perspektivoj de Esperanto eĉ pli serioze ol pluraj esperantistoj: por ili ne estis dubo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj ĝia taŭgeco por uzo en la Eŭropa Unio.
Osmo Buller en radio Polonia
En intervjuo de radio Polonia la 2-an de julio, Osmo Buller rakontis pri seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiun li kunaranĝis en sia antaŭa laborloko, la Päätalo-instituto en norda Finnlando. La seminario okazos la 7-an kaj 8-an de julio kun partopreno de pintaj fakuloj. Ĝin partoprenos ankaŭ Osmo Buller kaj Jukka Pietiläinen, kiu prelegos pri la enketo farita de Esperanto-Asocio de Finnlando al la finnlandaj kandidatoj en la elektoj al la eŭropa parlamento.
Honoraj membroj elektitaj
La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis honori kelkajn esperantistojn per la titolo de honora membro aŭ membro de la honora patrona komitato.
Małgorzata Handzlik en la pola radio
En intervjuo donita al la Esperanto-redakcio de la pola radio, Małgorzata Handzlik rakontas, ke ŝi ricevis amasojn da gratuloj de esperantistoj pro sia elektiĝo al la eŭropa parlamento. Ni publikigas la tutan intervjuon.
Ĉina gazetaro vaste atentas la kongreson
La organo de la ĉina komunisma partio publikigis la tutan bonvenigan mesaĝon de la alta protektanto Wu Bangguo. Aperis en la gazetaro ankaŭ komentoj de Humphrey Tonkin kaj Yu Tao. Apartan atenton ricevis la Nitobe-simpozio, kiu komenciĝis dimanĉe.
UEA plu havas finvenkisman prezidanton
En la sinprezento de la nova estraro en Pekino, Renato Corsetti deklaris, ke li estas profunde finvenkisma. Samtempe li diris, ke necesas respekti tiujn, kiuj havas aliajn ideojn. "UEA pagis altan prezon pro tio kio okazis post Zagrebo, sed tiuj malfacilaĵoj fariĝis bonaj lecionoj por la koncernaj homoj", diris Osmo Buller.
Impona honora komitato de la UK
Ni publikigas la tutan membroliston de la honora komitato de la Pekina Universala Kongreso.
Kongresa rezolucio alte taksas ĉinan registaron
En la kongresa rezolucio, kiun aprobis la komitato de UEA en sia vendreda kunsido, oni konstatas, ke "por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn".
Corsetti reelektita sen alternativo
En sia unua kunsido en Pekino sabate matene, la nova komitato de UEA reelektis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, por nova trijara periodo. Kiel vicprezidanto estis elektita Claude Nourmont, komitatano A por Francio, kaj kiel ĝenerala sekretario Ulla Luin, kiu unue estis elektita komitatano C. Por tiuj postenoj ne estis alternativaj kandidatoj.
Gazetara konferenco preparis la grundon
En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso.
Nova estraro de UEA eklaboras
En la unua kunsido la estraro disdonis la taskojn. Jukka Pietiläinen jam pli frue estis elektita kiel komisiito pri informado, kaj Yves Bellefeuille prezidas subkomitaton pri financoj. "Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko", opinias Jukka Pietiläinen. Andrej Grigorjevskij opinias, ke sepkapa estraro estos tro kosta por ŝrumpinta asocio, kaj ne esperas vidi grandajn ŝanĝojn.
Ĉina radio rete raportas el la UK
La ĉina radio sendos retan televidon el la inaŭguro de la Universala Kongreso en Pekino, kiu okazos dimanĉe je la 10-a horo laŭ la Pekina horo, aŭ je la 3-a horo nokte laŭ la mezeŭropa somera tempo.
Ĉina televido amplekse raportis pri la UK
Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro.
Tre rusa IJK en Rusio
355 personoj, el tiuj du trionoj el Rusio, partoprenis en la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĵus finiĝis en la urbo Kovrov proksime al Moskvo. Entute venis partoprenantoj el 27 landoj, sed la superrego de la rusianoj estis enorma. Post la 234 rusianoj, la plej grandaj grupoj estis la partoprenantoj el Germanio (13 personoj) kaj Svedio (same 13).
Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn
La 6-an de septembro malfermiĝis Instituto Zamenhof en Togolando, baza lernejo kie la infanoj lernos Esperanton kaj ĉiuj instruistoj devas koni la lingvon. Sed jam antaŭ tio okazis feria kurso por informi pri la lernejo kaj pri Esperanto, kun 271 partoprenantoj. Gbeglo Koffi raportas.
Malmultaj demandis al la Centra Oficejo
Malpli ŝtorma kaj kritika ol pasintjare estis la ĉi-jara kunsido "Centra Oficejo respondas" en la Pekina kongreso. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la funkciado de la CO daŭre pliboniĝadas, eĉ se restas kelkaj problemoj. Marde okazis ankaŭ inaŭguro de Esperanto-arbaro en la plej granda parko de Pekino. Merkredo estas ekskursa tago kaj ne estas programeroj en la kongresejo.
Vidu la tutan inaŭguron de la Pekina UK
La ĉina retejo Tefloro publikigis bonkvalitan retan filmon, kiu montras la tutan inaŭguron de la Universala Kongreso en Pekino.
Bankroto minacas Eŭropan Esperanto-Union
Eŭropa Esperanto-Unio ne plu havas kasiston, kaj ankaŭ mono mankas. Por savi sian Bruselan Komunikad-Centron EEU esperas ricevi subvencion de Eŭropa Unio. Tamen EEU formale eĉ ne ekzistas, kaj tial ne povas rekte peti subvencion, des malpli ĝin ricevi. La antaŭa kasisto de EEU antaŭvidas ke la asocio bankrotos en 2005.
Kotizo altiĝos, buĝeto deficita
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Dum la proksimaj jaroj la asocio plu havos grandan deficiton. En la Centra Oficejo daŭre restas malfruoj, sed la problemoj estas survoje al solvo, deklaris Osmo Buller.
UEA ĉi-jare ne ricevos Nobel-premion
En 1988 Universala Esperanto-Asocio preskaŭ ricevis la Nobel-premion pri paco. Por la ĉi-jara premio estis proponita rekorda nombro de kandidatoj, entute 199. Tamen inter tiuj 199 ne plu estas UEA, kiu antaŭe dum multaj jardekoj regule estis kandidatigata por tiu prestiĝa premio. William Auld aliflanke denove estas kandidatigata por la literatura Nobel-premio. La kandidatigon prizorgis Esperantlingva Verkista Asocio. Laŭ la prezidanto de EVA, Auld "versas pli profesie kaj pli intense ol multaj jam premiitaj poetoj".
La unuaj jaroj de virina agado ĉe UEA
Ekde la fino de la 70-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj la virina agado de UEA estis aktiva. En revuo Esperanto, julio-aŭgusto 1989, aperis artikolo kun la titolo "Por tutmondiĝo de la virina agado". Ĉar la artikolo iom amplekse rakontas pri la estiĝo kaj iamaj taskoj de la Komisiono por virina agado de UEA, ni republikigas ĝin okaze de la Internacia tago de la virinoj.
Tre ĉina kongreso finiĝis
Motorcikla polico akompanis la kongresanojn dum ekskurso al la granda muro. La ĵus finiĝinta Universala Kongreso ricevis apartan atenton de la ĉinaj aŭtoritatoj. La kongresa rezolucio alte taksas la kontribuojn de la ĉina registaro al Esperanto.
Granda registara atento al la kongreso
Corsetti kontentas pri la subteno de la ĉina registaro al Esperanto kaj al la UK. La subkomitato pri informado proponos, ke Universalaj Kongresoj ĉiam turnu sin al la registaro de la kongreslando, kaj petu subtenon al Esperanto.
Bizare en Kalifornio
István Ertl rakontas pri fabela kaj bizara sperto dum vojaĝo en Usono per Pasporta Servo. 14 jarojn poste István Ertl kaj la ĉarma junulino el Francio havas tri infanojn kaj mem estas gastigantoj de Pasporta Servo. Sed ili ne akceptas strangulojn.
Merdo anstataŭ kugloj
"Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo", komentas Valentin Melnikov la freŝan decidon de Feminisma Esperanta Movado. Laŭ ĝi la redaktoro de Libera Folio estas "persona non grata", nedezirinda persono. Tion deklaris la komitato de FEM en sia unua publika elpaŝo. Laŭ komitatano Alga Guernieri temas pri "neofenda deklaro", kiu priskribas la realan situacion. La redaktoro de la gazeto de FEM aliflanke bedaŭras ke ŝia organizaĵo komencas sian vojon en malĝusta maniero. Laŭ ŝi FEM ne devintus tuj aliĝi al la Civito.
Sep viroj el kvar kontinentoj iĝis akademianoj
Sep novaj akademianoj el kvar kontinentoj estis elektitaj en la ĵusaj elektoj al la Akademio de Esperanto. Ĉiuj novaj akademianoj estas viroj. Ankaŭ inter la kandidatoj ne estis virinoj. Novaj anoj de la Akademio estas Dao Anh Kha, Marc Bavant, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Otto Prytz, Flavio Rebello kaj François Simonnet.
Scienco kiun kreis esperantisto
Terminologio estas scienca fako, kiu celas ebligi al fakuloj efikan komunikadon sen miskomprenoj. La celo de terminologio iom similas al la celoj de esperantistoj, kaj tial eble estas nature, ke ĝuste la esperantisto Eugen Wüster estis la kreinto de la moderna terminologia teorio. La Terminologia Esperanto-Centro de UEA estis fondita en 1987, sed ĝi iĝis unu el la viktimoj de la milito en Jugoslavio.
Kresko minacas Pasportan Servon
En 2004 la nombro de landoj en la listo de Pasporta Servo malkreskis de 82 al 80. Tio tamen estis escepto en la multjara tendenco al ĉiam pli ampleksa listo, kaj la listo de 2005 havos rekordan kvanton de landoj, 85. Sed kvankam tiu kresko estas agrabla por la uzantoj de la listo, ĝi kaŭzas financajn problemojn al la eldonanto, TEJO. Oni devas presi pli da ekzempleroj, sed malpli da ekzempleroj povas esti venditaj, ĉar la gastigantoj ricevas la liston senpage.
Amika etoso en familia renkontiĝo
Pli ol naŭdek partoprenintoj el 10 landoj en la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj ĝuis la etoson en konata porinfana ripozloko en Vojvodino, aŭtonoma provinco de Serbio. Partoprenis 51 infanoj, de 1-jara ĝis 16-jara.
Redaktoro de Libera Folio iĝis "persona non grata"
[Oktobro 2004] La nova organizaĵo kun la nomo Feminisma Esperanta Movado en sia unua publike disvastigita decido deklaris la redaktoron de Libera Folio "persona non grata". Ni publikigas la tutan deklaron de FEM.
Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn
La Brusela Komunikad-Centro kolektis monon de privataj esperantistoj kaj de UEA por informi la eksteran mondon pri la Esperanto-movado. Unu el la atingoj de BKC estas la retpaĝaro, kie ĝi anglalingve informas interalie pri la esperanta gazetaro. Tamen la koncerna retpaĝo ne estis redaktita dum du jaroj, kaj la ligoj gvidas al paĝoj eĉ pli eksaj - se ili entute ien gvidas.
Komunikado kaj kulturkolizioj en finna seminario
En seminario pri informado en Finnlando Ziko M. Sikosek prelegis interalie pri "kolizio aŭ koalicio kun ĵurnalistoj" en la informado pri Esperanto. Sed la finnoj aspektis tute neinteresitaj dum la prelego, li opiniis. Ni petis lin rakonti pri siaj impresoj dum la seminario.
Ĉu nur-angla scienco?
En sia aktuala kaj provoka libro, la konata sciencisto Robert Phillipson pritraktas la demandon ĉu la nuntempa disvastiĝo de la angla grave minacas la ceterajn lingvojn de Eŭropo. Kun la permeso de la aŭtoro ni publikigas fragmenton pri lingvaj tendencoj en scienco. Laŭ Phillipson, la obsedon verki nur en la angla plifortigas ankaŭ la uzado de lerniloj el la anglalingva mondo.
Italio indignas pro ne sufiĉe itallingva EU
Italio indignas, ĉar ekde nun la itala lingvo ne plu estos uzata en la gazetaraj konferencoj de la Eŭropa Komisiono, krom en merkredoj. Itala komisionano minacas estonte paroli nur itale, kaj la itala registaro faris formalan diplomatian proteston.
Prezidantoj kolektas promesojn por BKC
En Gotenburgo la komitato de UEA decidis ne plu financi la Bruselan Komunikad-Centron. La fino de la Komunikad-centro proksimiĝas, ĉar fine de la jaro elĉerpiĝos la financaj rimedoj. Nun Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA esperas, ke privataj donacoj pluvivigos la centron.
50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis?
Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Post ankoraŭ 23 jaroj, ĝenerala direktoro de Unesko efektive unufoje vizitis Universalan Kongreson de Esperanto, sed la eksperimento ne ripetiĝis.
Unesko festis gepatrajn lingvojn verdstele
Laŭ la reklam-afiŝoj kiujn UEA disvastigis okaze de la Tago de la gepatraj lingvoj, nur la gepatra lingvo (do ne Esperanto) povas instigi al originalaj pensoj. En sia deklaro okaze de la lingvotago, la prezidanto de UEA deklaris, ke Esperanto protektas la pluekziston de aliaj lingvoj. La 6-an Internacian tagon de la gepatra lingvo la 21-an de februaro Unesko solenis per afiŝo kun granda verda stelo. Tamen la ĉefa teksto de la afiŝo estis en la angla, ne en Esperanto.
Esperantistoj en la Eŭropa parlamento
Esperantistoj partoprenos en la malferma tago, kiu okazos je la 8an de majo 2005 de la 10a ĝis la 18a horo en la ejo de la Eŭropa parlamento en Strasburgo en Francio.
Geremek ne estas esperantisto
Lastatempe diversaj esperantlingvaj amaskomunikiloj kun fiero anoncis, ke en la nova eŭropa parlamento estas ne unu, sed du esperantistoj. Tamen, la famoj pri la esperantisteco de la antaŭa pola ministro pri eksteraj aferoj, Bronisław Geremek, montriĝis troigitaj. Ni rakontas, kiel la afero efektive statas, kaj demandas kial esperantistoj tiom ŝatas famulojn. "Iu favora opinio de ajna fama persono estas balzamo por iomete portempe kuraci la minuskompleksojn", supozas Nikolaj Gudskov.
EEU volas fortigi eŭropan identecon
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) volas uzi Esperanton por fortigi "eŭropan identecon" inter lernejanoj. Por tiu celo EEU iniciatis projekton, por kiu oni petos subvencion de Eŭropa Unio. Renato Corsetti kunlaboras pri la tasko kun Luís Ladeira ĉe EEU, sed mem Corsetti tamen ne volas ke Esperanto ligiĝu kun ia eŭropa identeco. "Por mi Esperanto estas kaj restas lingvo tutmonda", li diras. "Mi neniam aŭdis ke iu rifuzis studi la usonanglan ĉar ĝi estas la identeclingvo de Usono", komentas kritikojn la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.
Du prezidantoj denove kolektas donacojn
La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio (Seán Ó Riain) kaj de Universala Esperanto-Asocio (Renato Corsetti) komencis novan monkolektan kampanjon subtene al la Brusela Komunikad-Centro. La Komunikad-Centron formale funkciigas Eŭropa Esperanto-Unio, sed efektive EEU havas neniajn financajn rimedojn, kaj tial la plua ekzistado de la centro rekte dependas de la donacemo de individuaj esperantistoj. Tamen multaj esprimas dubojn pri la efikeco de la agado en Bruselo.
Agado Espero helpas viktimojn de katastrofoj
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, alvokis ĉiujn esperantistojn laŭ sia kapablo helpi la viktimojn de la katastrofego en suda Azio. Se estos esperantistoj inter la suferantoj, ilin klopodos helpi Agado Espero de UEA. Jam en marto 1992 aperis en la revuo Esperanto artikolo de Renato Corsetti pri la planata iniciato, kiu estis formaligita dum la sama jaro. La prezidanto de UEA konsentis rakonti pri la agado en artikolo ekskluzive verkita por Libera Folio.
Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU
La unua esperantisto en la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ricevadas amasojn da leteroj de esperantistoj kiuj volas ke ŝi antaŭenigu Esperanton. Tamen ĉiu havas sian propran ideon pri tio, kion ŝi faru. La aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio volus ke oni fondu novan interpartian grupon en la parlamento, sed ne klaras, kion la grupo faru. "Malfacilas proponi aliĝon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon sed ne la celojn", opinias Małgorzata Handzlik.
Azia Kongreso prokrastita pro puĉo en Nepalo
La kvara Azia Esperanto-Kongreso, kiu devis okazi de la 4-a ĝis la 8-a de marto en Nepalo estis prokrastita pro la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. Spite tion respondeculo de UEA instigas ĉiujn dezirantojn veturi al Nepalo jam nun. "Mi rekomendas, ke vi vizitu Nepalon en marto laŭ la antaŭeplanita plano. Nepalanoj asertas, ke estas nun sendanĝere en Kathmandu. Ili kun plezuro akceptos vin", diras Hori Yasuo, la prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-movado de UEA. Ni publikigas ligon al listo de arestitoj.
Bulonjo memoris la sukceson de 1905
En aŭgusto 1905 en la nordfranca marborda urbo Boulogne-sur-Mer kolektiĝis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. De tiam Universalaj Kongresoj okazadis ĉiujare, kiam ne malhelpis mondmilitoj. Ziko Marcus Sikosek prelegis en antaŭkongresa simpozio kaj rakontas pri siaj impresoj.
Helmar Frank iĝis Esperantisto de la Jaro
Kiel Esperantisto de la jaro 2004 estis elektita Helmar Frank, 71-jara pensiita profesoro, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino. Mem Helmar Frank ne opinias sin membro de la Esperanto-movado. La lingvon Esperanto li nomas ne Esperanto, sed ILo. Laŭ li, "ILo" devus iĝi la lingvo de Eŭropo. La anglan Helmar Frank nomis "la helpa lingvo de la internacia prostitucio". Tiuj kiuj volas enmigri aŭ peti azilon en Eŭropa Unio laŭ Helmar Frank devus scii Esperanton aŭ eventuale latinon.
Kvar kandidatoj por la posteno ĉe Eŭropa Esperanto-Unio
La 15-an de marto estis la limdato por kandidatiĝi por la posteno de direktoro de Brusela Komunikad-Centro. Kvar personoj el kvar landoj ĝustatempe sendis sian kandidatiĝon. En la dung-anonco Eŭropa Esperanto-Unio skribis, ke temas pri tuttempa laboro, sed laŭ nova takso la mono sufiĉas maksimume por duontempa dungo.
Komunistoj kaj dekstruloj konsideras Esperanton
Tri deputitoj de malgranda konservativa partio en la itala parlamento proponas ke Esperanto iĝu elektebla lingvo en la ŝtataj devigaj lernejoj. La propono havas preskaŭ neniajn ŝancojn esti akceptita, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉiukaze donas ŝancon publike diskuti Esperanton en Italio. La 11-an de majo italaj esperantistoj renkontiĝis kun altaj reprezentantoj de komunisma partio por peti ilian subtenon. Laŭ Renato Corsetti la renkontiĝo estis sukcesa.
Tri landoj bojkotis parton de EU-renkontiĝo pro manko de tradukoj
Hispanio, Italio kaj Portugalio bojkotis parton de la renkontiĝo de la ministroj pri laboro de la Eŭropa Unio ĵaŭde la 3-an de marto, ĉar la dokumentoj de unu el la aferoj traktendaj aperis nur en la franca, angla kaj germana lingvoj.
Anglaj artikoloj altigas la rangon de universitatoj
El la dek plej bonaj universitatoj de la mondo, ok estas usonaj. Tion asertas prestiĝaj listoj kiuj pretendas je objektiveco. Tamen pli profunda studo montras ke la kriterioj, laŭ kiuj la universitatoj estas prijuĝataj, favoras universitatojn en anglalingvaj landoj - kaj iom surprize, en landoj kun malgrandaj lingvoj, konstatas sveda profesoro pri ekonomiko, Bo Sandelin. En tiuj landoj oni ja ĉiam pli verkas sciencajn artikolojn ĉefe angle kaj ne en la propra lingvo.
Kuba kongreso allogis 104 partoprenantojn
La kuba gazetaro aktive raportis pri la Kvina kongreso de la kubaj esperantistoj kiu okazis de la 3-a ĝis la 6-a de marto en Havano. Elsendo de la kuba radio pri la kongreso aŭdeblas rete.
Monkolekta kampanjo rezultis en konfuzo
Eŭropa Esperanto-Unio anoncis, ke la Brusela Komunikad-Centro pluvivos ankaŭ en la jaro 2004. Tamen ĝis nun ne estis klare anoncita la definitiva rezulto de la monkolekta kampanjo, kiu devis finiĝi la 30-an de novembro. UEA dum la jaro 2004 uzos sian tutan informan buĝeton por aĉeti servojn de BKC. Por informado ekster Eŭropo ne restas mono.
Eŭropa Esperanto-Unio serĉas direktoron de BKC
Fine de februaro Eŭropa Esperanto-Unio anoncis, ke ĝi serĉas novan direktoron por sia Brusela Komunikad-Centro. Ĉar la dung-anonco ne aperis en la retejo de BKC, Libera Folio aperigas ĝin. La lasta dato por peti la postenon estas la 15-a de marto 2005.
Lingvoreforma asocio malfondita
En februaro 2005 estis malfondita la lingvoreforma asocio TRENHA, estrita de André Albault, eksprezidanto de la Akademio de Esperanto. La asocio strebis enkonduki novan alfabeton por Esperanto. Pri la malfondo de la asocio Albault informas en nedatita letero skribita per du ortografioj, sendita la 18-an de februaro. Laŭ la letero, la asocio finfaris sian laboron, kaj nun la Akademio de Esperanto devus decidi, ĉu ĝi subtenu la novan alfabeton. "Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion", konstatis la Akademio jam en 1980.
Corsetti: La Esperanto-movado malfavoras virinojn
La Esperanto-movado malfavoras aktivan partoprenadon de virinoj, opinias la prezidanto de UEA, Renato Corsetti en mesaĝo kiun li dissendis okaze de la Internacia tago de la virinoj. Ne samopinias Ans Bakker, estrarano de UEA. Laŭ ŝi, la problemoj estis diskutitaj jam en la 70-aj kaj 80-aj jaroj kiam efektive funkciis komisiono de UEA pri virinaj aferoj.
Ĉiutagaj raportoj pri la Universala Kongreso
La 23-a de julio estos la unua tago de la jubilea Universala Kongreso en Vilno. Se vi ĉeestos, sendu informojn kaj fotojn al Libera Folio por tuja informado. Se vi ne ĉeestos, sekvu la kongreson sur niaj paĝoj! Por la kongreso Libera Folio esceptokaze aperas ankaŭ sur papero, kiel speciala unupaĝa kongresa folio. Se vi troviĝas en Vilno, eble vi volas kopii la kongresan folion por viaj amikoj.
Corsetti: Homrajta kunsido kiel UK, sed pli kaosa
Fine de marto du reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ĉeestis la ĉiujaran kunsidon de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN. Laŭ Renato Corsetti, la kunsido kiu daŭras pli ol monaton iom similas al Universala Kongreso de Esperanto. Tamen laŭ li Esperanto-kongresoj estas malpli kaosaj. La reprezentantoj de UEA atentigis la Komisionon pri lingvaj homaj rajtoj kaj la rajto je eduko en la propra lingvo.
Ok novaj honoraj membroj elektitaj en Vilno
Roman Dobrzyński kaj Andrzej Pettyn eble estas la plej konataj, kaj certe la plej debatigaj inter la ok novaj honoraj membroj de UEA, elektitaj dum la unua tago de la Universala Kongreso. Krom honoraj membroj sabate posttagmeze estis elektitaj ankaŭ tri novaj komitatanoj kaj nova elekta komisiono. Komitatanoj ankaŭ kritikis la revuon de UEA. La ĵus forpasintaj elstaraj esperantistoj Itô Kanzi kaj Fernando de Diego estas honorataj en la kongresejo per ĉambroj kiuj portas ilian nomon. Sabate vespere okazis la interkona vespero.
Kortuŝe en Bulonjo
Pli ol 500 homoj el 23 landoj kolektiĝis en Bulonjo-ĉe-Maro por festi la centjaran jubileon de esperantistaj kongresoj. "La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon", rakontas Raita Pyhälä kiu verkis raporton por Libera Folio.
Detlev Blanke: "TEC ne estis fiasko"
Detlev Blanke, unu el la kunaktivintoj de la Terminologia Esperanto-Centro de UEA, konsentis rakonti al la legantoj de Libera Folio pri la stato de TEC, kies retejo nun estas mortanta. "Iuj rigardas la Terminologian Esperanto-Centron plena fiasko. Tio ne estas ĝusta. TEC havis kelkajn rezultojn, tamen ne realigis la nerealisme starigitajn tro altajn celojn", skribas Detlev Blanke, kaj skizas eblan strukturon por nova retejo.
"Esperanto ricevu egalajn rajtojn"
En letero transdonita al Ján Figeľ, komisionano de EU, la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik argumentas, ke lernado de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj. Ŝi proponas, ke EU garantiu al ĉiuj civitanoj la rajton studi kaj ekzameniĝi pri Esperanto. Ni publikigas la tutan tekston de la letero, kiu estis transdonita okaze de la rekontiĝo de Małgorzata Handzlik kun Ján Figeľ la 5-an de julio.
La skriba deklaro de UEA al la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN
En februaro 2005 UEA transdonis al UN anglalingvan skriban deklaron. En la redaktado de la originala, anglalingva teksto partoprenis interalie la konata esploristo pri multlingveco lingva diskriminacio, Tove Skutnabb-Kangas. Ni publikigas esperantan tradukon de la grava dokumento. Ekzistas ankaŭ ĉina traduko, kiu estis preparita por eventualaj kontaktoj kun la ĉina delegacio en la kunsido de la Komisiono pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo.