Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo

aktuale

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco Du eksaj ŝtatestroj, unu eksministro kaj anoj de la itala kaj de la Eŭropa parlamento partoprenis inter la 9-a kaj la 11-a de majo en konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio en Triesto, kun financa subteno de Eŭropa Unio. La konferenco havis la temon "Kia estus Eŭropo nun, sen EU?" kaj havis tri laborlingvojn kun samtempa interpretado: krom Esperanto oni uzis la italan kaj la anglan. Pli...

movade

EU-mono gutas en verdajn poŝojn La esperantista komerca entrepreno Kosmo dum la pasinta jaro sukcesis havigi 185.000 eŭrojn en subvencioj de Eŭropa Unio por diversaj projektoj kun rilato al la Esperanto-movado. El tiu mono pli ol 55.000 eŭroj fluis rekte en la poŝon de Kosmo en formo de procentaĵo. Helpe de tiu enspezo Kosmo nun povas anonci la dungon de nova oficisto en Italio. Iuj esperantistoj entuziasme aplaŭdas la agadon de Kosmo, aliaj trovas ĝin dubinda pro la alta procentaĵo postulata de la firmao kaj la librotenaj akrobataĵoj bezonataj en la raportado al la EU-instancoj. Inter la dubantoj estas UEA, kiu ĉi-semajne jam trian fojon haltigis projekton proponitan de Kosmo. Pli...

kulture

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo Antaŭ sep jaroj Rogener Pavinski, la nuna redaktoro de Kontakto, faris sian unuan internacian vojaĝon al Esperantujo. Li ĉeestis la Kulturan Esperanto-Festivalon en la ĉefurbo de Finnlando kaj revenis ne nur kun bonegaj impresoj, sed ankaŭ kun granda arkivo de filmita materialo. Nun li esperas produkti kvardekminutan filmon pri la laŭ li unike pinta aranĝo, kaj jam kolektis pli ol duonon el la bezonata mono. Sed restas nur iom pli ol du semajnoj ĝis la limdato, kaj ankoraŭ mankas milo da dolaroj. Kial esperantistoj donacu monon al la projekto? Kaj kial entute fari filmon pri KEF okazinta en 2005, kiam ĉiujare okazas novaj aranĝoj? Ni metis la demandojn al Rogener Pavinski. Pli...

en la reto

Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto. Libera Folio intervjuis la respondeculon, Yves Nevelsteen, por ekscii kio estas nova, kaj kiel la projekto diferencas de aliaj komputilaj terminaroj, ekzemple Komputada Leksikono. "Esperantistoj ŝatas diskuti pri lingvo. Kiam en 2007 mi iris al Cambridge por laborsesio por traduki OpenOffice.org, mi konstatis ke ankaŭ tie oni foje longe diskutis. Sed neniu notis la konkludojn! Mi akceptis la defion zorge kolekti tradukproponojn, ĉiam menciante fontojn", li rakontas. Pli...

vidpunkto

Esperantisto en grava rolo inter germanaj piratoj Sojle al gravaj regionaj elektoj, la ĉiam pli populara Pirata partio en Germanio ĵus kongresis en Neumünster. Laŭ freŝaj sondadoj la partio nun estas sur la kvara loko laŭ la populareco, kun preskaŭ dekprocenta subteno. Unu el la pintaj gravuloj de la partio, laŭ iuj eĉ la plej influa pirato en Germanio, estas la esperantisto Martin Haase - iama prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj nuna prezidanto de Germana Esperanto-Instituto. Profesie li laboras kiel estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg en Bavario. Libera Folio intervjuis lin. Pli...
Agoj pri dokumento